Naumburg (Saale)
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Naumburg |
| Naumburg | ||||||
|
| ||||||
| Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Saksio-Anhalto | |||||
| Distrikto | Distrikto Burgenland | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 03445 | |||||
| Poŝtkodo | 06601–06618 | |||||
| Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 4800 | |||||
| Aŭtomobila kodo | BLK | |||||
| Oficiala Municipokodo | 15084355 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Bernward Küper | |||||
| Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
| Partio de komunumestro | CDU | |||||
| Adreso de la administrejo | Markt 1 06618 Naumburg (Saale) | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 31940 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 51° 9′ N, 11° 49′ O (mapo)51.15209511.809819Koordinatoj: 51° 9′ N, 11° 49′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 130 m | |||||
| Areo | 76,04 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.naumburg.de/ | |||||
Naumburg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2024 la urbo havis 31 940 loĝantojn sur areo de 129,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 249 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon interalie kun Mertendorf, Goseck, Molauer Land, Wethau, Schönburg, Freyburg, Balgstädt, Lanitz-Hassel-Tal, Dornburg-Camburg kaj Großheringen. Dum la lastaj jaroj la urba teritorio pro diversaj administraj reformoj signife grandiĝis: kiel ĝis nun lasta el tiuj ampleksigoj la 1-an de januaro 2010 la kvar ĝis tiam sendependaj komunumoj Bad Kösen, Crölpa-Löbschütz, Janisroda kaj Prießnitz iĝis urbopartoj.
Naumburg situas borde de la riveroj Saale kaj Unstrut.


Historio
[redakti | redakti fonton]Naumburg iam estis rezidejo de la episkopo de la Episkopujo Naumburg-Zeitz.
Esperanto en Naumburg
[redakti | redakti fonton]Komence de la 1990-aj jaroj la unua "liga kunveno" de la unuiĝinta Germana Esperanto-Asocio kaj ĝiaj regionaj suborganizoj el la antaŭaj du germanaj ŝtatoj kunvenis en Naumburg. Inter la 27-a de decembro 2003 kaj la 3-a de januaro 2004 la 47-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la urbo kaj pritraktis la temon "Naturmedio - strukturo, ekspluato, protekto". De la 28-a de decembro 2012 ĝis la 4-a de januaro 2013 okazis en la urbo la 4-a JES (Junulara E-Semajno)[1].
Gefiloj de la urbo
[redakti | redakti fonton]- August Gotthilf Gernhard, filologo kaj lernejestro
- Carl Peter Lepsius, historiisto
- Ellen Franz, grafino de Heldburg, aktorino kaj pianistino
- Gustav Adolf Schultze, pentristo kaj fotisto
- Hermann Goethe, hortikulturscienculo
- Johann Friedrich Röhr, teologo (kvartalano de Roßbach)
- Johannes Pretten, teologo
- Karl Richard Lepsius, egiptologo
- Mario Todte, historiisto
- Max Graumüller, arĥitekto
- Paul Schultze-Naumburg, arĥitekto
- Rudolf Goethe, ĝardenisto
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Burgo Saaleck
- Katedralo de Naumburg, monda heredaĵo de Unesko
- Luter-kirko (Bad Kösen)
- Monumentoj ĉe Rudelsburg, pri studenta historio
- Romanika domo (Bad Kösen)
- Rudelsburg, kastelo
- Saale-ponto (Bad Kösen)
- Ĉefkirko paroĥuja Sankta Venceslao
- Zoo Bad Kösen, bestoĝardeno laŭlonge de Saale-rivero
-
merkata placo kun renesancaj domoj
-
preĝejo Wenzelskirche
-
fontano Wenzelsbrunnen
-
la ĉefstacidomo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-14. Alirita 2012-09-14 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||



