Saltu al enhavo

Mario Todte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mario Todte, historiisto (2006)

Mario TODTE (naskiĝinta la 17-an de majo 1968 en Naumburg) estas germana historiisto kaj verkisto.

Komence Todte trejniĝis kiel ortopedihelpila teknikisto. En la 2000-a jaro Todte finis studojn pri historio, klasika arĥeologio kaj arthistorio ĉe la universitato de Lepsiko, ĉefe ĉe Manfred Rudersdorf, per magistriĝo.[1][2]

Kiel liberprofesiulo li de 2001 ĉefe publikigis aferojn pri la lepsika altlernejo-universitato. Laboraĵoj liaj aperis en la eldonejo Leipziger Universitätsverlag pri la profesoroj Wilhelm Maurenbrecher kaj Georg Voigt kaj pri lepsikaj ĉeuniversitataj majstroj je dancado, rajdado kaj skermado.[3] Ne forgesendas diversaj eseoj de li haveblaj laŭpete ĉe la eldonejo Grin Verlag nek lia admirinda engaĝiĝo ekde majo 2004 pliriĉigi la germanlingvan Vikipedion, ĉefe per regionhistoriaj fakartikoloj.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Monografioj (sen laŭpetaj/bitaj libroj)

[redakti | redakti fonton]
  • Wilhelm Maurenbrecher und die lutherische Reformation: zur Auseinandersetzung mit den konfessionell geprägten Lutherinterpretationen der zweiten Hälfte des 19. Jahrhunderts; eine rezeptionsgeschichtliche Studie, Leipziger Universitätsverlag, Leipzig 2001, ISBN 3-935693-08-7
  • Wilhelm Maurenbrecher als Reformationshistoriker: eine disziplingeschichtliche Standortbestimmung, Leipziger Universitätsverlag, Leipzig 2002, ISBN 3-936522-01-4
  • Georg Voigt (1827–1891): Pionier der historischen Humanismusforschung, Leipziger Universitätsverlag, Leipzig 2004, ISBN 3-937209-22-0[4]
  • Fecht-, Reit- und Tanzmeister an der Universität Leipzig (=Studien zur Kultur und Geschichte, 1), Via Regia Verlag, Bernstadt a. d. Eigen 2016, ISBN 978-3-944104-12-6

Artikoloj

[redakti | redakti fonton]
  • kune kun Jens Blecher: "Johann Karl Heinrich Wuttke (1818-1876)", ĉe: Sächsische Lebensbilder, Bd. VI Teilband 2: L-Z, Stuttgart 2009, p. 377-408. ISBN 978-3-515-09383-5
  • 25 Jahre Richard-Wagner-Verband Leipzig 1983-2008: 100 Jahre Richard-Wagner-Verband, eldonis Richard-Wagner-Verband Leipzig e.V. Kun kontribuaĵoj de Frank Dietze, Andreas Fiebig, Thomas Krakow, Ursula Oehme, Eleonore Petzoldt, Reinhard Pfundt, Mario Todte, Werner Wolf, Leipzig 2009
  • "Robert Schumann und die Universität Leipzig 1828/29", ĉe: Der akademische Schumann und die Jenaer Promotion von 1840, eldonis Joachim Bauer kaj Jens Blecher (=Veröffentlichung des Universitätsarchivs Leipzig, 14), Leipzig 2010, p. 9-22. ISBN 978-3-86583-530-7
  • "Der Akademische Richard-Wagner-Verein Leipzig (1872-1937)", ĉe: GDS-Archiv 10 (2014), p. 99-118. ISBN 978-3-939413-10-3

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Mario Todte (M.A.)"
  2. Causa Lutheri. Der Reichstag zu Worms von 1521, seine Bedeutung und Bewertung im Urteil der Geschichtsschreibung. 1999. Arkivita el la originalo je 2020-03-04. Alirita 2024-04-12 .
  3. "Fecht-, Reit- und Tanzmeister an der Universität Leipzig in archivalischen Quellen des Universitätsarchivs Leipzig"
  4. recenzo fare de Dirk Fleischer, ĉe: Das Historisch-Politische Buch. Band 58, Heft 6, 2010, p. 568–569