Johannes Pretten
Johannes PRETTEN (naskiĝinta la 16-an de novembro 1634 en Naumburg, mortinta la 15-an de marto 1708) estis germana teologo kaj pedagogo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de barelfaristo li frekventis gimnaziojn en Naumburg, de 1649 Rutheneum en Gera kaj de 1650 en Halle (Saale). En 1656 li ekstudentis ĉe la universitato de Lepsiko. Sed pro financaj kialoj li devis fariĝi privata instruisto en la 1657-a jaro en Zeitz. Poste li ekstudentis ĉe la universitato de Jena kie sukcesis magistriĝo en la 1659-a jaro. Samjare li estis vokita kiel rektoro ĉe la Katedrala gimnazio de Naumburg. Tie li deĵoris ĝis la jaro 1663-a antaŭ li iĝis diakono ĉe la Venceslaa preĝejo en Naumburg.
En 1681 li iris kiel superintendanto al Schleusingen. Tie li respondecis pri Schleusinger Bibelwerk, eldono de la biblitraduko de Marteno Lutero kun komentoj. La tuto ĝuis plurajn represojn.[1] Li akiris licencion kaj en 1685 la doktoriĝon pri teologio. Sekve li docentis ĉe Hennebergia Gimnazio. Tiutempe li estis kortega animzorganto por la vidvinigita dukino Sofio Elizabeto (Schleswig-Holstein-Sonderburg-Wiesenburg), la tria edzino de duko Maŭriĉo (Saksio-Zeitz). Laŭ volo de duko Maŭrico Vilhelmo (Saksio-Zeitz) li revenis en 1684 al Naumburg kiel supera paroĥo de Vencelaa kirko kaj inspektoro de la lernejo Ratsgymnasium.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- De notis sive siglis antiquorum, Zeitz 1660.
- Kurtzes, einfältiges, und Theologisch Bedencken von dem itzt scheinenden Cometen, welcher ohngefehr im Mittel des Monats Novembr. des 1664sten Jahrs entstanden: zu Erregung grösserer Buße, Sengenwald, Jena ĉ. 1665.
- Geistliche Gastwirthschafft aus den Worten: Sey nun wieder zufrieden meine Seele etc. Psalm 116. v. 7. 8. 9., Hetstädt, Zeitz 1687.
- Lebens-Gang Rechtschaffener Christen/ Wie solcher geschickt 1. Sehr schmertzlich/ 2. Grund-hertzlich/ 3. Hoch-ergetzlich, Brühl, Weißenfels 1989.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Friedrich Karl Gottlob Hirsching: Historischliterarisches Handbuch berühmter und denkwürdigen Personen, Band 8, Schwickert, Leipzig 1806, p. 94-95
- Art. „Pretten, Johannes“ fare de Paul Mitzschke. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 53 (1907), p. 114 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hans-Jürgen Schrader: „red=arten u[nd]worte behalten die der Heil[ige] Geist gebrauchet“. Pietistische Bemühungen um die Bibelverdeutschung nach und neben Luther. Ĉe: Pietismus und Neuzeit. Ein Jahrbuch zur Geschichte des neueren Protestantismus. Bd. 40, 2014, p. 10–47, konkrete p. 23-24