Nord-Makedonio


Nord-Makedonio aŭ Norda Makedonio (makedone: Северна Македонија), laŭ la konstitucio nomata Република Северна Македонија, Republika Severna Makedonija (RSM) en Esperanto Respubliko de Norda Makedonio/Respubliko Nord-Makedonio. Temas pri la Eksa Jugoslava Respubliko de Makedonio (Поранешна Југословенска Република Македонија, Poraneŝna Jugoslovenska Republika Makedonija). ŝtato en Suda Eŭropo situanta en la Balkana duoninsulo. Ĝi estas unu el la ŝtatoj naskiĝintaj post la disiĝo de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, disde kiu ĝi deklaris sian sendependecon en 1991.
Ĝi konsistigas proksimume la nordan trionon de la pli granda 'geografia regiono de Makedonio'. Skopjo, la ĉefurbo kaj plej granda urbo, estas hejmo al kvarono de la landa loĝantaro (1.83 mio da loĝantoj). La plimulto de la loĝantoj estas etnaj makedonoj, sudslava popolo. Albanoj formas signifan malplimulton (pli-malpli 25%), sekvitaj de turkoj, romaoj, serboj, bosnianoj, arumanoj kaj kelkaj aliaj malplimultoj.
La lando iĝis membro de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en 1993, sed kiel rezulto de disputo kun Grekio pri la nomo "Makedonio" , ĝi estis allasita sub la provizora priskribo "la iama Jugoslava Respubliko de Makedonio" (mallongigita kiel "FYR Makedonio" aŭ "FYROM"). En 2018, la disputo estis solvita kun interkonsento ke la lando devus renomi sin "Respubliko de Norda Makedonio". Ĉi tiu renomado ekvalidis komence de 2019.
Ĝi aliĝis al NATO la 27-a de marto 2020[1]. Ekde decembro 2005, ĝi estas kandidato por aliĝo al la Eŭropa Unio. Norda Makedonio estas ankaŭ membro de la Monda Organizaĵo pri Komerco (WTO), la Konsilio de Eŭropo, OSKE, CEFTA, BSEC kaj la Monda Banko. La monunuo estas la makedona denaro.
La lingvo parolata de la plimulto de la loĝantaro estas la makedona . La albana estas ankaŭ parolata de etnaj albanoj . La valuto de la lando estas la makedona denaro (MKD).
La lando estas ĉefe monta. Kvankam ĝi estas kontinenta lando, ĝi havas pli ol 50 lagojn kaj 16 montojn pli altajn ol 2 000 metrojn.
Norda Makedonio estas lando kun alt-meza enspezo laŭ la difinoj de la Monda Banko kaj spertis konsiderindan ekonomian reformon ekde sia sendependeco kaj evoluigado al malferma ekonomio. Ĝi estas evolulando, okupata en la 82-a loko de la Homa Disvolva Indekso. La lando disponas pri socia sekureco. universala sansistemo kaj senpaga baza kaj mezgrada edukado.
Disputo kun Grekio pri la landnomo
La nova nomo Северна Македонија (Norda Makedonio) estis konfirmita per referendumo en la makedona parlamento kaj la parlamento de Grekio[2] kaj ekuzita en februaro 2019[3]. Ĝis tiam la lando uzis la nomon"Respubliko Makedonio" (makedone: Република Македонија, Republika Makedonija) aŭ la nomon Eksa Jugoslava Respubliko de Makedonio.
La nomo devenas de la samnoma historia regiono kiu inkluzivas la nordokcidentan regionon de la samnoma greka provinco, historia Makedonio, naskiĝloko de Aristotelo, Filipo la 2-a (Makedonio) kaj Aleksandro la Granda. En 1991 la antaŭa Socialisma Respubliko de Makedonio, kiu estis parto de la Socialisma Federacia Respubliko de Jugoslavio, proklamis sian sendependecon sub la oficiala nomo Respubliko de Makedonio.
La uzo de la termino "Makedonio" estis malakceptita de Grekio kaj ekestis disputo inter la du ŝtatoj pri la nomo de ĉi tiu lando, kiu daŭris ĝis 2019. Ĝis tiu dato, la lando estis foje nomata simple Makedonio. Post referenco en 1993 ekestis provizora kompromiso inter Grekio kaj la Respubliko de Makedonio. De 1993 ĝis 2018 ĝi portis la provizoran anglan akronimon FYROM[4] (makedone: Poranešna Jugoslovenska Republika Makedonija aŭ Iama Jugoslava Respubliko de Makedonio) en pluraj internaciaj organizaĵoj, kiel la Unuiĝintaj Nacioj.
La 12-an de junio 2018, post 27-jara disputo pri la nomo, la makedonia kaj greka ĉefministroj interkonsentis, ke la nova nomo estos Respubliko de Norda Makedonio (Република Северна Македонија).
En 2018, la Prespa Interkonsento estis finita inter la makedona registaro kaj la greka registaro kiu establis la nomon de la lando por interna kaj ekstera uzo kiel "Norda Makedonio" (makedone: Северна Македонија). La nova nomo estis oficialigita la 11-an de februaro 2019. Tamen, malgraŭ la nomŝanĝo, homoj kaj amaskomunikiloj erare nomas la landon simple Makedonio.
Geografio
Ĝi ne havas aliron al maro kaj havas landlimojn kun Grekio, Bulgario, Serbio, Kosovo kaj Albanio. La lando, kiu havas du milionojn da loĝantoj, okupas pli-malpli la nordan duonon de la regiono Makedonio, kiu etendiĝas ankaŭ en Bulgario kaj Grekio. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Skopjo, kaj la sekvaj plej grandaj urboj estas Kumanovo, Bitola, Prilep kaj Tetovo. La lando estas ĉefe montara kaj havas ĉirkaŭ 50 lagojn.
Administra divido

La ĉefurbo estas Skopjo, kiu havas pli ol 500 000 loĝantojn. Statistikaj regionoj de Nord-Makedonio estas formita de kelkaj municipoj. Entute ekzistas ok regionoj.
Historio
En la malfrua sesa jarcento a.K., la areo estis subigita fare de la Persa Aĥemenida Imperio, tiam integrigita en la Antikva Makedonio en la kvara jarcento a.K. La Romia Respubliko konkeris la regionon en la dua jarcento a.K. kaj faris ĝin parto de ĝia pli granda provinco Makedonio. La areo restis parto de la Orientromia imperio (Bizanca Imperio), sed ofte estis trudenirita kaj aranĝita fare de slavaj triboj komencantaj en la 6-a jarcento de la kristana epoko. Sekvante jarcentojn da disputo inter la bulgara, bizanca, kaj serba imperioj, ĝi estis parto de la Otomana Regno de la meza14-a jarcento ĝis la frua 20-a jarcento, kiam, post la Balkanaj Militoj de 1912 kaj 1913, la moderna teritorio de Norda Makedonio venis sub serba regado.
Dum la Unua Mondilito, la teritorio estis regita de Bulgario. Post la fino de la milito, ĝi revenis al serba regado kiel parto de la lastatempe formita Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj. Dum la Dua Mondmilito, ĝi denove estis regita fare de Bulgario; kaj en 1945 ĝi establiĝis kiel konsistiga ŝtato de komunista Jugoslavio, kiun ĝi restis ĝis sia paca secesio en 1991.
En 1991 post la disfalo de socialisma Jugoslavio estis deklarita sendependeco de Makedonio. Kontraŭ la nomo de nova ŝtato elpaŝis Grekio, ĉar la saman nomon havas Greka provinco (Makedonio) kun la centro en la urbo Tesaloniko, kiu najbaras al la sendependa Makedona regno. La teritorio de la historia Makedonio nun apartenas al tri najbaraj ŝtatoj: Grekio, Bulgario kaj Respubliko Makedonio.
La 26-an de februaro de 2004 mortis la ŝtatprezidanto Boris Trajkovski en aviadila akcidento.
Loĝantaro
- Loĝantaro: 2.119 mil (1995), inter ili - makedonoj (slavoj) 63%, albanoj 25%, turkoj 5%.
- Kredantoj: kristanoj (64,7%), islamanoj (33,3%), aliaj (2%)
Lingvoj
La oficiala lingvo estas la makedona, unu el la slavaj lingvoj, sed en Šuto Orizari ankaŭ la romaa (romani) havas oficialan statuson. La albana havas la statuson de "dua oficiala lingvo" (makedone: втор офјален јизик), sed ne estas uzata por nternaciaj rilatoj, defendo, centra polico kaj monpolitiko. Laŭ la oficiala pozicio de la Bulgara Lingva Instituto ĉe la Bulgara Akademio de Sciencoj (1978), la lingvo de Nord-Makedonio estas la makedona literatura normo (derivata de la bulgara lingvo)[5]. Post la disfendo inter Tito kaj Stalin, la regiono restis parto de Bulgario kaj poste la Bulgara Komunista Partio de Alberto reviziis ĝian opinion de la ekzisto de aparta makedona nacio kaj lingvo.
Lokaj esperantistoj
- Konstantin Vasilev (1874?-1934) en vilaĝo Orehovec, Ŝersko;
- Menahem Farfatty movadis en Skopjo dum unua duono de 20-a jarcento;
- Stojo Ljondev (mortis 1936) el vilaĝo Dutlia, Ŝersko;
Kulturo
Trajto de Nord-Makedonio estas ĝia etnokultura diverseco. Makedonio estas trezorejo de preskaŭ ĉiuj signifaj kulturaj kaj historiaj epokoj, kiuj markas eŭropan civilizacion. La antikva, romia, frua kristana, bizanca, slava, kaj otomana epokoj lasis riĉajn kulturajn spurojn sur la teritorio de Makedonio. Ĉi tiuj kulturaj kaj historiaj spuroj distingas Makedonion kiel specialan medion, kun riĉa kultura kaj spirita heredaĵo, kiu en la 20-a jarcento , precipe post la Dua Mondmilito , kontribuus aŭ estus tre signifa fundamento por la kreado de speciala arto kaj kreivo kiu havas eŭropan kuntekston kaj atingojn.

Monda Heredaĵo de Unesko

En la listo de monda heredaĵo de Unesko troviĝas unu makedona loko, Ohrid kaj ĝia lago.
Belartoj
Belartoj en Makedonio havas riĉan tradicion kun eksterordinaraj artaĵoj.
- Frukristanaj mozaikoj en Heraclea Lyncestis, Ohrid, Stobi.
- Skulparto: krom la fondinto Dimo Todorovski, kiu estas konsiderita la fondinto de nuntempa makedona skulptarto, la verkoj de Petar Hadzi Boškov, Boro Mitriđeski, Novak Dimitrovski kaj Tome Serafimovski estas elstaraj.
- Teatro: tradicia festivalo de makedonaj profesiaj teatroj okazas en Prilep honore al Vojdan Chernodrinski, la fondinto de nuntempa makedona teatro.
Komunikiloj
Transporto
Aŭtovojo
La plej grava ŝoseo estas la internacia ŝoseo E-75 kiu komenciĝas en Ostendo (Oostende, Belgio) pasas tra Bruselo, Nurenbergo, Vieno, Budapeŝto, Beogrado, Tesaloniko kaj finiĝas en Ateno, Grekio. La totala longo en Norda Makedonio estas 201 km. Ĝi pasas tra la centra parto de la lando, laŭ la rivero Vardar kaj estas la ĉefa aŭtovojo en la lando.
Fervojoj
Makedonian Railways
Aviado
Ekzistas du internaciaj flughavenoj (en Ohrid kaj en Skopjo) kun pluraj internaciaj ligoj (Macedonian Airlines).
Religio
Proksimume 67% de la loĝantaro apartenas al la Ortodoksa Kristana Eklezio, islamanoj konsistigas 30% de la tutsumo de loĝantoj, kaj anoj de aliaj kredoj konsistigas 3%.
Ekonomio
Norda Makedonio estas membro de la Monda Organizaĵo pri Komerco.
Norda Makedonio ankoraŭ ne atingis la nivelon de evoluo, kiun ĝi atingis ekde sia sendependiĝo en 1991 (ĝi atingis sian plej altan nivelon en 1987). Laŭ la klasifiko de la Monda Banko, Norda Makedonio estas lando de mezalta enspezo. Norda Makedonio estas post-transira ekonomio, kun granda nombro da ankoraŭ nesolvitaj transiraj problemoj. Senlaboreco estas la plej granda problemo: 38% (2005 ). Korupto estas sistema fenomeno. Malefika juĝistaro ankaŭ negative influas la ekonomion. La nivelo de enlanda kaj eksterlanda investoj estas malalta. La merkata ekonomio estas distordita de pluraj monopoloj. La ombra ekonomio estas ĝeneraligita kaj oni taksas ke ĝi reprezentas 20 ĝis 40% de la ekonomia aktiveco.
Konataj makedonoj
- Makedonoj kiuj gajnis la Nobel-premion:
- Inventistoj:
- Sciencistoj:
- Pentristoj:
- Poetoj kaj verkistoj:
- Kantistoj: Toše Proeski
- Sportistoj:
Referencoj
- ↑ (en) NATO. North Macedonia joins NATO as 30th Ally. Nato.int, la 30-an de marto 2020.
- ↑ "Macedonia and Greece: Deal after 27-year row over a name", BBC News, 2018-06-12. Kontrolita 2018-06-12. (angle)
- ↑ Smith, Helena, "Macedonia officially changes its name to North Macedonia", The Guardian, Guardian News & Media, 2019-02-12. Kontrolita 2019-02-13. (angle)
- ↑ (en, fr) Rezolucio A/RES/47/225, Unuiĝintaj Nacioj, 27-04-1993.
- ↑ (bg) Единството на българския език в миналото и днес (La unueco de la bulgara lingvo en la pasinteco kaj hodiaŭ), www.promacedonia.org . BAN (1978). Alirita la 19-an de decembro 2021. Arkivita de la originalo la 19-an de decembro 2021.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Bazaj informoj pri Nord-Makedonio en la vikio de UEA esperante
- oficialaj paĝoj de la registaro de la Respubliko Makedonio Arkivigite je 2008-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- paĝoj de la ministerio pri agrikulturo, arbaroj kaj akvoprovizoj
- paĝoj de la ministrio pri kulturo Arkivigite je 2008-05-30 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.mon.gov.mk paĝoj de la ministerio pri eduko kaj scienco]
- Artikolo pri la politika situacio en Makedonio en 1930[rompita ligilo]
|
|