Boris Trajkovski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boris Trajkovski
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1956 (1956-06-25)
en Monospitovo
Morto 26-an de februaro 2004 (2004-02-26) (47-jaraĝa)
en Berkovići
Mortokialo aviadila akcidento
Ŝtataneco Nord-Makedonio
Alma mater Universitato Santuloj Cirilo kaj Metodo
Familio
Edz(in)o Vilma Trajkovska
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Boris TRAJKOVSKI

Boris TRAJKOVSKI (cirile: Борис Трајковски; naskiĝis la 25-an de junio 1956 en Strumica, Makedonio; mortis la 26-an de februaro 2004 proksime al Stolac, Bosnio kaj Hercegovino) estis makedona politikisto kaj ekde la 15-a de decembro 1999 ĝis sia morto prezidanto de la eks-jugoslavia Makedonio.

Li posteulis Krio Gligorow-n. Li estis ano de la makedona partio VMRO-DPMNE, kiu memdire sekvas kristan-demokratan tradicion kaj apartenas al la evangelia-metodista konfesio.

Li laboris - post juro-studado de 1975 ĝis 1980 en la Universitato de Skopje – unue kiel interna juristo de iu entepreno kaj poste en la makedona ministerio pri eksteraj aferoj (de 1998 ĝis sia prezidantiĝo en 1999).

Ĉe la balotado por la prezidanteco (la 14-an de novembro, 1999), li akiris 52 % kaj lia kontraŭulo Tito Petkowski 45 %. Li povis akcepti la prezidantecon nur post unu monato pro malordoj dum la balotado. Dum tiu monato laboris kiel komisiita prezidanto Savo Klimowski.

Boris Tajkovski mortis la 26-an de februaro 2004 en aviadila akcidento survoje al Mostar, kie li devis partopreni ekonomian konferencon. Tie li intencis ankaŭ anonci la aliĝan peton de Makedonio al Eŭropa Unio.

Trajkovski estis edziĝinta kaj postlasis filon kaj filinon.