Prezidanto
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Prezidanto laŭ PIV estas
- tiu, kiu gvidas kunvenon aŭ kunsidon (la posteno finiĝas fine de la kunveno),
- la plej supera estro de asocio, organizaĵo, societo ktp. (elektita por antaŭe difinita daŭro de kelkaj monatoj aŭ jaroj),
- la plej supera reprezentanto de respubliko – por emfazi ke oni intencas ĉi tiun signifon oni povas uzi la majusklan unua literon (t.e. Prezidanto) aŭ diri ŝtatprezidanton (aŭ sinonime prezidenton).
En la reĝlando Hispanio oni nomas la ĉefministron "prezidanto (de la registaro)".