Skopjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skopjo
makedone Скопје, Skopje, serbe Скопље, Skoplje, albane Shkupi, turke Üsküp
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Skopje / Скопје
Lando Nord-Makedonio Nord-Makedonio
Regiono Granda Skopjo
Historiaj regionoj
Montaro Jakupica
Rivero Vardar
Situo Skopjo
 - alteco 240 m s. m.
 - koordinatoj 41° 59′ 48″ N 21° 25′ 57″ O / 41.99667 °N, 21.43250 °O / 41.99667; 21.43250 (mapo)
Areo 1 818,0 km² (181 800 ha)
Loĝantaro 668 518 (2006)
Denseco 367,72 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 1000
Telefona antaŭkodo +389 02
Aŭtokodoj SK
Situo enkadre de Makedonio
Situo enkadre de Makedonio
Situo enkadre de Makedonio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Skopje
Retpaĝo: www.skopje.gov.mk
Map
Vido al Skopjo
Preĝejo en Skopjo
Kurŝumli An
Moskeo de paŝao Mustafa
Malnova ŝtona ponto super la riveron Vardar

Skopjo[1] (makedone Skopje, Скопје) estas ĉefurbo de Nord-Makedonio. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 500 000 loĝantojn, almenaŭ la kvaronon de la landa loĝantaro: Laŭ la censo de septembro 2021 loĝis en la urba areo, nomata Granda Skopjo, entute 526 502 homoj.[2], Ĝi estas ekonomia, industria, universitata, sporta kaj kultura centro de la lando.

Forta tertremo detruis la urbon en 1963. Post la tertremo oni konstruis la urbon kiel modernan centron kun vastaj stratoj kaj modernaj konstruaĵoj. En la centro de la urbo restis duondetruita "malnova fervoja stacidomo" sur kies muro pendas horloĝo, kiu montras "haltintan" tempon de la tertremo.

Malnova parto de urbo estas bone konservita kaj oni povas rigardi preskaŭ antaŭ jarcentan vivon en malvastaj stratetoj. Granda bazaro, situanta tie, nomiĝas Bitpazar.

La flughaveno Skopjo nomiĝas Aleksandro la Granda.

Situo[redakti | redakti fonton]

Skopje situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Vardar sub la monto Vodno. La urbo estas longa ĉirkaŭ 25 km, sed malvasta.

Klimato estas severa kontineta, kun varmegaj malsekaj someroj kaj malvarmaj vintoj kun multaj nebulaj tagoj. Meza jara temperaturo estas 12,4 °C.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La urbo konsistas el 10 municipoj, kiuj kune enhavas inter 15 kaj 25 % de albanoj laŭ fontoj. Ekzistas grava komunumo de ciganoj, ĉefe en la municipo Šuto Orizari, kie la cigana kaj makedona lingvoj estas samrajtaj oficialaj komunikiloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]