Ekde la interna milito en 1974, samkiel la tuta insulo ankaŭ la urbo Nikozio estas dispartigita per la "Verda Linio" (πράσινη γραμμή), barilego el barikadoj kaj pikdratoj, je suda greka kaj norda turka partoj. La limo estas gardita de soldatoj de Unuiĝintaj Nacioj (bluaj kaskuloj). La suda urboparto de Nikozio havas 219 200 loĝantojn (je la 31-a de decembro 2004). En la norda urboparto, kiu estas la ĉefurbo de la Turka Respubliko Norda Kipro, loĝas 73 857 homoj (subdistrikto Lefkoşa, stato de 2006).