Tel-Avivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo de parto de metropla regiono Guŝ Dan, inkluzive de urboj Tel Avivo, Ramat Gan kaj Giv'atajim
Panoramo de parto de metropla regiono Guŝ Dan, inkluzive de urboj Tel Avivo, Ramat Gan kaj Giv'atajim
Tel-Avivo
hebree תֵּל-אָבִיב-יָפוֹ, arabe تل أبيب
urbo
Oficiala nomo: תֵּל-אָבִיב-יָפוֹ
Kromnomo: Blanka Urbo
Lando Israelo Israelo
Distrikto Distrikto Tel-Avivo
Historiaj regionoj
Administra divido
Konata loko Haveno Tel-Aviv
Konstruaĵoj
Rivero Jarkono
Situo Tel-Avivo
 - alteco 34 m s. m.
Areo 51,4 km² (5 140 ha)
 - de aglomeraĵo 176,0 km² (17 600 ha)
 - de metropolo 1 516,0 km² (151 600 ha)
Loĝantaro 405 500 (2012)
 - de aglomeraĵo 1 284 400
 - de metropolo 3 850 000
Denseco 7 889,11 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 7 298 loĝ./km²
 - de metropolo 2 540 loĝ./km²
Maro Mediteraneo
Fondo 11-a de aprilo 1909
Urbestro Ron Huldai
Horzono IST (UTC+2)
 - somera tempo ISST (UTC+3)
Poŝtkodo 61999
Telefona antaŭkodo +972 3
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Blanka Urbo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 2003 (#27)
Numero 1096
Regiono Arabaj ŝtatoj
Kriterioj ii, iv
Vikimedia Komunejo: Tel Aviv-Yaffo
Retpaĝo: www.tel-aviv.gov.il
Map

Tel Avivo-Jafo, mallongigite nur kiel Tel-Avivo estas centra urbego en Israelo. Fondiĝis en 1909 kiel kvartalo de apuda Jafo, ĝi gajnis la kromnomon "la unua hebrea urbo", ĉar ĝi estis la unua juda projekto por konstruis urbon en la Lando de Israelo, kaj paroli la hebrean en la ĉiutaga urba vivo.

Laŭ la stato de 2019 en Tel-Avivo vivis 460 613 loĝantoj sur areo de 52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 858 loĝantoj/km².

La metropolo Tel-Avivo[redakti | redakti fonton]

Tel-Avivo estas urbo ĉe la marbordo de la Mediteraneo enhavante metropole setlejojn kiel Kfar Saba. Ĝi situas ideale en la centro de Israelo, kaj estas facile atingebla de ĉie en la mondo. La flughaveno Ben-Gurion - la ĉefa enirejo al Israelo - troviĝas je veturdistanco de dudek minutoj de Tel-Avivo; Jerusalemo - malpli ol unu horo; Nazareto en la norda parto de Israelo - malpli ol du horoj; kaj Ejlato, la plej suda urbo de Israelo - nur duonan horon da flugo. Preskaŭ ĉiuj lokoj estas atingeblaj je unutaga ekskurso.

Tel-Avivo estas mediteranea feriejo kun multaj sablaj plaĝoj. Preskaŭ de ĉie en la urbo oni proksimas al la marbordo. Tiu kombinaĵo de raviga maro kaj la proksimeco de Tel-Avivo al ĉiuj lokoj en Israelo igas ĝin ideala loko por libertempi kaj elvojaĝadi.

En Tel-Avivo estas multaj hoteloj. La varieco inkluzivas unuflanke malmultekostajn hotelojn kaj je la alia flanko tre luksajn hotelojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo Tel-Avivo fondiĝis en 1909 kiel kvartalo nomata "Aĥuzat-Bajit" (hebree אחוזת בית), kaj depost 1934 fariĝis urbo. Kelkaj setlejoj unuiĝis en nuna urbo.

Tel-Avivo gajnis la kromnomon "la unua hebrea urbo", ĉar ĝi estis la unua juda projekto por konstruis urbon en la Lando Israelo, plenparte de la Cionismo. Tiu projekto komencis kiel pionira entrepreno de organizita publiko, kaj de indiĝenaj palestinaj judoj kaj de novalvenintoj de eŭropo, kunlabore kun la Juda Nacia Fondaĵo. La eklamita celo estis establi hebrean urbon apud araba Jafo, sed dum ĉirkaŭ kvar jardekoj Tel-Avivo kreskis, kaj de areo kaj de loĝantaro, plurfoje pli granda ol Jafo.

Ĝis la eksplodo de la unua mondmilito estis nur 140 domoj en Malgranda Tel-Avivo. Dum la milito ĝia disvolviĝo haltis. En 1917, la turkaj aŭtoritatoj evakuis ĝiajn loĝantojn kadre de la evakuado de ĉiuj Jafaj loĝantoj pro timo, ke la brita imperia armeo surteriĝos en la urbo. Fakte la juda logantaro estis forpelita norde al la kamparo pro suspekto ke religiaj minoritatoj estu simpatiaj al la brita konkero.

La britaj Mandataj aŭtoritatoj donis al Tel-Avivo statuson de urbo en januaro 1934. La 9-an de septembro 1940, dum la dua mondmilito, aviadiloj de la itala aerarmeo bombis Tel-Avivon.

La 14-an de majo 1948, ĉar okazis sieĝo al jerusalemo dum la Palestina milito de 1948, en Tel-Avivo David Ben-Gurion deklaris la starigon de la Israela ŝtato. Pro la milito la unua sidloko de la israela registaro ankaŭ estis en Tel-Aviv. Tiam ĉirkaŭ 200 000 homoj loĝis en la urbo - ĉirkaŭ triono de ĉiuj judoj loĝantaj en la nova ŝtato. Post la milito de 1948, la Tel-Avivo kaj Jafo kunfandiĝis kaj formiĝis la Komunumo Tel-Avivo-Jafo, kiu administras la unuiĝintan urbon, kvankam iusence Jafo kaj Tel-Avivo estas ankoraŭ traktataj kiel du apartaj urbaj entoj. En 2009 la urbo festis sian centjariĝon.

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

Sarona estis germana templana kolonio en Tel Aviv kaj nun estas centra kvartalo de la urbo. Ĝi estis unu el la plej fruaj modernaj vilaĝoj establitaj en Palestino. Sarona estis konstruita en 1871. Ĝi situis nordoriente de Jafo. Multaj homoj en la komunumoj de Templanoj iĝis naziaj simpatiantoj antaŭ kaj post Dua Mondmilito. En 1948 aŭtoritatoj de la Brita Regado de Palestino forpelis ilin. Hodiaŭ, la loko estis renovigita kiel "butikumada vilaĝo, restadeja kaj distra."

En la malfrua 1930 komencis disvolviĝo de la "Jarkonbuŝa areo" konata kiel la "Jarkona Duoninsulo" unue estis establita de la legado centralo apud la Dov Flughaveno en la norda areo de Jarkonbuŝo kaj post la disvolviĝo de suda areo de Jarkonbuŝo kiu aspektas kiel duoninsulo. la "Tel Aviv Internacia Komerco Foiro" kiu nomiĝas: "La Oriento Foiro" estis konstruita por la celo de landopavilonoj en la arkitekturaj stiloj kiuj karakterizis la urbon, precipe la Internacia Stilo. En la nord-orienta parto de la internacia justa tero estis konstruita la unua "Maccabiah Stadiono" en 1932.

En 1937 la "Wauchope Ponto" estis konstruita super la Jarkonbuŝo nomita laŭ Arthur Grenfell Wauchope kiu estis la Alta Komisiitoj por Palestino kaj Transjordanio; oni desegnis ĝin por konekti la ligon kun la Internacia Foiro.

Haveno Tel-Aviv estis malnova haveno uzita inter la jaroj 1938 kaj 1965. Ĝi estis apud la buŝo de la Rivero Jarkon. Post kiam ĝi estis fermita en 1965, ĝi estis movita al Ashdod Haveno kaj iĝis areo de magazeno. En la 2000-aj jaroj, ĝi estis renovigita kaj iĝis komerca kaj distra areo.

Mondo de ĉiugustaj delicoj[redakti | redakti fonton]

Irante ekstere en Tel-Avivo - mondo da aventuroj kaj ĝuoj atendas. Per sia tepida mediteranea akvo, la maro agrable invitas por bano kaj marsportoj. La altaj konstruaĵoj kiuj tranĉas la ĉiellinion apud la marbordo, iom respegulas la naturon kaj la ritmon de la urbo. Promenejo ĉe la marbordo, haveneto, kafejoj, restoracioj kaj nokta vivo igas ĉi tiun urbon nerezistebla por turistoj kaj lokuloj.

Vespere, la urbo lumiĝas kaj vekiĝas al nokta vivo. En Tel-Avivo estas diverstipaj restoracioj, multaj el ili luksaj, kaj multe da mediteranestilaj orientaj restoracioj. Distraĵoj furoras en Tel-Avivo. La urbo ofertas multajn kafejojn, diskejojn kaj trinkejojn, kiuj funkcias ĝis la malfrunoktaj horoj. Nokta promenado ĉe la marbordo ankaŭ estas agrabla travivaĵo, precipe somere aŭ printempe.

En la suda rando de la promenejo (post 30 minutoj da promenado) kuŝas la antikva urbo Jafo. De tie, nova Tel-Avivo evoluis ekde la komenco de la nuna jarcento. Jafo estas urbo el la biblia epoko: de ĉi tie la biblia profeto Jona ekis la vojaĝon al la gorĝo de la baleno. Ankaŭ la greka mitologio pritemas tiun lokon: la maro de Jafo estas la loko en kiu Andromeda fariĝis roko.

Absolute nemaltrafinda loko estas la triangulo de la stratoj Ŝejnkin, Nahalat-Binjamin kaj la Karmel-bazaro. La strato Ŝejnkin situas en la koro de Tel-Avivo; tie vi povas rigardi homojn kaj enspiri la junulecan "strat-vivon". En la alia flanko troviĝas la strata vendejaro de Nahalat-Binjamin. Tie vi povas renkonti muzikon, etoson, homojn kaj belajn artaĵojn. Tuŝante la straton Nahalat-Binjamin situas la plej granda israela subĉiela Bazaro, "Karmel". Tiu ĉi loko konsistas el kaoso da komerco, odoroj kaj koloroj.

Alia alloga loko estas la pulbazaro en Jafo. Ĝi estas unika mediteranea pulbazaro, kiu havas preskaŭ ĉion. Oni neniam scias kiun trezoron oni povas trovi tie...

Aĉetado[redakti | redakti fonton]

Lokoj kiel placo Kikar Hamedina kaj la krucvojo de Dizengof- kaj Zamenhof-stratoj estas la centroj de la plej moderna modo. Vi povas trovi tie vestaĵojn de lokaj kaj de internacie famaj dezajnistoj.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Unu el la stiloj de arkitekturo kiu allogis internacian intereson estas la eŭropa stilo "Bauhaus" devena el Germanio, kiu furoris en Tel-Avivo dum la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento. Ekster la limoj de Germanio, Tel-Avivo estas konsiderata kiel la ĉefa urbo de "Bauhaus" en la mondo, kie multaj perloj de tiu ĉi stilo konserviĝis.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

En Tel-Avivo estas multaj muzeoj. Kelkaj el ili estas unikaj. Ekzemple, la Diaspora Muzeo, kiu prezentas la historion de dumil jaroj de juda diasporo, estas unu el la plej interesaj. Apude situas Muzeo Erec-Israel, dediĉita al la historio kaj arkeologio de la regiono. Ĝi estas la nura muzeo kiu estas konstruita ĉirkaŭ aktiva arkeologia sito - la antikva urbo de Tel Kasila. La Tel-Aviva Muzeo de Arto estas la ĉefa muzeo de vidaj artoj. Ĝi fondiĝis en 1971 kaj prezentas modernajn israelajn pentraĵojn kaj internacian arton. Tiu ĉi muzeo gastigas kulturajn eventojn, kaj estas unu el la ĉefaj kulturaj pivotoj de la urbo.

En Tel-Avivo vi ankaŭ povas amuziĝi per teatraĵoj kaj diversaj podi-artoj. La Filharmonia Orkestro de Israelo kun ĝia fama dirigento Zubin Mehta akiris mondan renomon. Kaj pri la apud-situanta teatro Habima, preskaŭ 100-jara, kaj la juna teatro Geŝer vi povas aŭdi eĉ en Novjorko, Moskvo kaj Berlino.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Tel-Avivo okazis la 85-a Universala Kongreso de Esperanto en 2000. La Tel Aviva klubo nomita honore al Josef Ŝemer regule renkontiĝas en sia oficejo en la urbo.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝaj Josef Mor, naskiĝis la 15-an de aprilo 1976 kaj studentis dum la 2000-aj jaroj (ekde 2021 laŭokaze kontribuis al Vikipedio kun la uzanto-nomo Sj1mor)

Vidindaĵoj kaj servoj[redakti | redakti fonton]

Transportoj[redakti | redakti fonton]

Internacia Flughaveno Ben Gurion (נמל התעופה בן גוריון, Nemal HaTe'ūfa Ben Gurion - Ben Gurion International Airport) estas internacia flughaveno en Tel Aviv. Tiu flughaveno estas la ĉefa internacia flughaveno en Israelo kaj la plej granda flughaveno en Israelo.

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]