Suda distrikto de Israelo
Suda distrikto de Israelo | ||||
---|---|---|---|---|
מחוז הדרום Meĥoc haDarom |
||||
Distrikto | ||||
Distriktoj de Israelo, geografia lokigo [+] | ||||
Lando | Israelo | |||
Parto de | Gaza Sektoro | |||
Ĉefurbo | Be'er Ŝeba | |||
- koordinatoj | 31° N, 35° O (mapo)30.6666666734.83333333Koordinatoj: 31° N, 35° O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 14 185 km² (1 418 500 ha) [+] | |||
Areo | 14 185 km² (1 418 500 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 1 272 100 [+] (2017) | |||
Denseco | 89,68 loĝ./km² [+] [+] | |||
ISO 3166-2 | IL-D | |||
|
||||
Suda distrikto de Israelo | ||||
Vikimedia Komunejo: South District (Israel) [+] | ||||
La suda distrikto (hebree מחוז הדרום, Meĥoc haDarom), estas unu el ses ĉefaj administraj unuoj de Israelo.
Laŭ la stato de 2017 en la distrikto vivis 1 272 100 loĝantoj sur areo de 14 185 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 90 loĝantoj/km². En 2005 en la teritorio vivis proksimume 1 000 000 loĝantoj. Laŭ areo ĝi estas la plej granda, kaj en komparo ĝi estas la distrikto malplej dense loĝata. La distrikta ĉefurbo estas Be'er Ŝeba.
La distrikto pludividiĝas al du subdistriktoj, nomataj נפות ("nafot", plurale; singulare nafa):
- Aŝkelon
- Be'er Ŝeba
La Suda Distrikto kovras la plejparton de la geografiaj regionoj Negevo kaj Arabaho. Laŭ la stato de januaro 2007, entute 1.002.400 homoj loĝas en ĝi - el inter la loĝantoj 86 procentoj estas judoj kaj 14 procentoj araboj (plejparte islamanoj). La administra centro de la distrikto estas Be'er Ŝeba (באר שבע), kvankam la plej larĝa urbo estas Arad (ערד). Relative prosperaj urboj respektive antaŭurboj estas Omer (עומר), Meitar (מיתר) kaj Lehavim (להבים), malpli prosperaj estas Sderot (שדרות), Netivot (נתיבות) kaj Ofakim (אופקים) (fonto [1]).
La geografia centro de la regiono cetere proksimume lokigeblas per la koordinatoj 30° 40' norde kaj 34° 50' oriente.
Urboj
[redakti | redakti fonton]- Arad ערד
- Aŝdod אשדוד
- Aŝkelon אשקלון
- Be'er Ŝeba באר שבע
- Dimona דימונה
- Eilat אילת
- Kirjat Gat קריית גת
- Kirjat Mal'aĥi קריית מלאכי
- Netivot נתיבות
- Ofakim אופקים
- Rahat רהט
- Sderot שדרות
Lokaj konsilioj
[redakti | redakti fonton]- Ar'ara BaNegev (aŭ arabe Ar'arat an-Nakab) عرعرة ,ערערה בנגב
- Hura حورة ,חורה
- Kuseife كسيفة ,כסיפה
- Lakija اللقية ,לקיה
- Lehavim להבים
- Meitar מיתר
- Micpe Ramon מצפה רמון
- Omer עומר
- Segev Ŝalom (aŭ arabe Ŝakib al-Salam) شقيب السا ,שגב-שלום
- Tel Ŝeva (aŭ arabe Tel as-Sabi) تل السبع ,תל שבע
- Jeroĥam ירוחם
Regionoj, administrataj de regionaj konsilioj
[redakti | redakti fonton]- Abu Basma
- Be'er Tuvia
- Bnei Ŝimon
- Centra Arava (HaArava HaTikhona)
- Eŝkol
- Hevel Eilot
- Hof Aŝkelon
- Laĉiŝ
- Merĉavim
- Ramat HaNegev
- Sdot Negev (Azata)
- Ŝa'ar HaNegev
- Ŝafir
- Tamar
- Joav