Dimona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dimona
urbo • urba konsilio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Israelo
Distrikto Suda distrikto
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 34 135  (2018)
Loĝdenso 1 143 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 4′ N, 35° 2′ O (mapo)31.0735.03Koordinatoj: 31° 4′ N, 35° 2′ O (mapo) [+]
Alto 80 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 29,877 kvadrataj kilometrojŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Dimona (Israelo)
Dimona (Israelo)
DEC
Dimona
Dimona
Situo de la komunumo en Suda distrikto
Dimona (Israelo)
Dimona (Israelo)
DEC
Dimona
Dimona
Situo de la komunumo en Israelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dimona [+]
vdr

Dimona (hebree דימונה, [di'mɔna], arabe ديمونة, Dīmūna) estas israela urbo kun 34 135 loĝantoj (2018) en la Suda distrikto de Israelo. Ĝi situas en la norda parto de la Negeva Dezerto. Ĝi ricevis la nomon de biblia urbo samnoma en la triba regiono de Judujo (Josuo 15:22).

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita la 19-an de septembro 1955 [1] kiel evoluurbo por la akcepto de novaj judaj enmigrintoj en regiono plata kaj sen vegetaĵaro. Pro ĝia alteco de proksimume 600 m super marnivelo kaj la rezultaj relative malaltaj temperaturoj, ĝi estis destinita ĉefe por laboristoj ĉe la fabrikoj (en) de la Morta Maro.

La teksa industrio estis de granda graveco. Post kiam tiu industrio kolapsis en la 1980-aj jaroj kaj 1990-aj jaroj, la urbo ĉiam pli suferis de senlaboreco. Ĝis hodiaŭ, la urbo ankoraŭ provas resaniĝi post ĉi tiu severa bato.

La urbo situas sur la aŭtoŝoseo de Be'er Ŝeba ĝis Ejlato. Ĉiuj busoj de la landa centro ĝis Ejlato haltas en Dimona.

La Negev Nuklea Esplorcentro, poste nomata honore al Ŝimon Peres, situas ne malproksime de la urbo, ĉar la regiono estas izolita kaj dezerta.

Komunumo de Nigrulaj Hebreoj[redakti | redakti fonton]

Dimona estas la hejmo de la Black Hebrew -komunumo, kiu estas regita fare de sia fondinto kaj spirita gvidanto Ben Ammi Ben-Israel [2]. Ekzistas proksimume 2,000 nigrulaj hebreoj vivantaj en Dimona, kun kontaktoj en Arad, Micpe Ramon kaj la Tiberiado. Ilia oficiala statuso en Israelo estis pridisputata afero dum multaj jaroj, sed en majo 1990 la problemo estis solvita per la emisio de unuaj B/1-vizoj, kaj jaron poste, la emisio de provizora loĝejo. La statuso estis etendita ĝis aŭgusto 2003, kiam la Ministerio de la interno de Israelo aprobis permanentan loĝadon.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mordecai Naor: Eretz Israel. Könemann, Köln 1998, ISBN 3-89508-594-4, S. 323.
  2. African Hebrew Israelites of Jerusalem

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]