Tribo de Jehuda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Simbolo de la tribo de Jehuda.

La Tribo de Jehuda (aŭ simple Jehuda) estas unu el la dek du triboj de Izraelo, unu el la plej gravaj kaj homplenaj. Ĝi prenas la nomo de la kvara filo de Jakobo. La precipa koloro ĝin aludanta estas la bluo. Konsiderinde ke epoke de la formiĝo de la du izraelaj regnoj nur tiu de Jehuda restis hereda de la monoteisma kredo, ek de tiu momento la du terminoj hebreismo kaj judismo estas ulitigataj por indiki la saman aferon, kvankam origine portantaj malsamajn sencojn.[1]

Beno de la patro Jakobo[redakti | redakti fonton]

”9 Juna leono estas Jehuda; De ĉasakiro, mia filo, vi leviĝis. Li genuiĝis, kuŝiĝis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? 10 Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, Ĝis venos paco Kaj al li humiliĝos la popoloj. 11 Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbranĉo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon. 12 Liaj okuloj estas ruĝaj de vino Kaj la dentoj blankaj de lakto”. (Gn 49, 9-12).

Beno de Moseo[redakti | redakti fonton]

”7 Kaj ĉi tion pri Jehuda: Aŭdu, ho Eternulo, la voĉon de Jehuda, Kaj alkonduku lin al lia popolo; Per siaj manoj li sin defendos, )

Filo de Jakobo[redakti | redakti fonton]

Jehuda estas la kvara filo de Jakobo, unu el la patroj de Hebreismo kaj eponima heroo de la izraela popolo. ”35 Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial ŝi donis al li la nomon Jehuda, nome laŭdata. Kaj ŝi ĉesis naski.“ (Gn 29, 35).

Plenkrskinta, Jehuda naskis multajn gefilojn; kaj prenis Tamar kiel edzinon de sia filo Er, sed tiu sin igis malaminda ĉe la okuloj de la Sinjoro, kiu lin allasis al la morto. Laŭ la leĝo de levirato Tamar rajtis seksunuiĝi al la bofrato kun kiu naski filojn por la forrasinta Er. Tiel okazis. Tamar kuniĝis sekse kun Onan, sed tiu ĉi disperdis la semon teren. Ankaŭ Onan, do, spertis la morton pro tia konduto, Jehuda timinte pri la vivo de sia tria filo, Sela, sendis Tamar al siaj kunbopatroj promesante ke mem estus ŝin revokinta kiam Sela estus atinginta la adoltan aĝon.

Kiam fariĝis la momento kaj Jehuda ne realvokis Tamar, tiu ĉi elpensis kiel sin konduti por havigi al si idaron laŭ la tradicia leĝo. Ŝi travestiĝis prostituitine kaj allogis Jehudan kiu ŝin ne konis. Tamar pretendis liajn bastonon kaj kordonon kiel garantiaĵon, sed kiam Jehuda provis pagi kaj rekuperi sian garantiaĵon, trovis neniun prostituitinon. Tamar gravediĝis per du ĝemeloj, Perez kaj Zerach. Jehuda kiam informiĝis ke la bofilino estis graveda kaj ke sin allasis al prostituado, dekomence volis ŝin ŝtuparumigi sed, kiam al li estis prezentataj la bastono kaj la kordono, li devis allasi ke ŝi estas pli justa ol mi.

La Leono de Jehuda en la municipa domo de Jerusalemo.

Jehuda havis rolon en la historio de Patriarko Jozefo, la antaŭlasta frato. Enviemaj, la dekunu fratoj, pro la fakto ke Jozefo estis la plej amata de la patro, ili volis lin mortigi.

.Sed Ruben, la unuenaskita, tion oponis kaj proponis lin enfermigis en puto. Jehuda, male, oponante sammaniere, konsilis lin vendi al komercistoj kiel sklavon kaj tiel oni faris.

Spite de iuj pekoj, mortopunkte Jakobo, benante ĉiujn siajn filojn, anoncis al Jehuda kaj al Jozef la plej gravajn bondezirojn per la plej deziderataj (Gn 19, 8-12). mesiaj esperoj

Tribo de Jehuda[redakti | redakti fonton]

Jehuda donis la nomon al unu el la dek du triboj de Izraelo, unu el l plej popolnombraj kaj potencaj. Ĝi havis ĉiam pliefikan rolon kompare kun la aliaj. Antaŭ la jaro 1000 a.K. la izraelaj triboj regiĝis laŭ triba demokratio kaj ligiĝais inter si per la fideleco al JHWH, ilia unika Dio. Sed, kiel rakontas la Biblio, tio ne sufiĉis al la gentoj kiuj postulis al profeto Samuelo reĝon kiu ilin unuigu sub unika krono kaj regu.

Fine Samuelo konsentis kaj unktis al reĝo Ŝaul laŭ indikoj de la Sinjoro. Al Ŝaul, sin mortiginta, posteulis Davido de la domo de Jiŝaj, de la tribo de Jehuda.

Tiel Davido fariĝis reĝo kaj lia stirpo regos ĝis la falo de la Templo (589 a.K.).

Tiu tribo sorte havis la pli suban de la konkerita Palestino. Pli/malpli samkvante da teritorio estis asignita a ĉiu tribo; sed ili sukcesis resti unuigitaj nur sub Davido kaj lia filo Salomono ĉar, ĉe la morto de tiu lasta, eksplodis la tensioj kaj naskiĝis du regnoj: sude, la regno de Jehuda, norde la izraela reĝlando. Tiu lasta estis maleperigita de asiranoj en 722 a.K. dum tiu suda rezistis ĝis 589 a.K.

Tiu fina komuna detruo kontribuis al la dissolviĝo de la fido je JHWH kiel unika Dio kaj favoris la la paso al religia sinkretismo kun la kanaananaj kultoj (por la nordaj izraelidoj), kun la grekaj dioj (por la eksaj judaj reganoj]. Sed la tribo de Jehuda trovis energion por rezisti kaj konservi la antikvan kredon kaj fine sukcesis revivigi jen la kredon jen la regnon.

Regno de Judujo[redakti | redakti fonton]

Post longa fremda dominado, egipta kaj siria, la Jehuda popolo sukcesis reakiri sendependon iniciate de la Makabeoj fratoj kiuj kreis (2-a jarcento a.K.) la regnon de judujon kvankam ne plu regata de la davida familio, tamen.

Hebrea-juda diasporo[redakti | redakti fonton]

Por hebrea-juda diasporo oni intencas la ekzilon, la deviganaŭ serĉatanforiĝo de la hebreo el Eretz Israel aŭ Promesita Tero. Oni posedas du fundamentajn datojn: la unua detruo de la Templo de Jerusalemo de 589 a.K., kaj la dua, efektigita de romianoj en la 70, dua kaj definitiva ĝis la konstituiĝo de israela ŝtato en 1948.

La judoj apartenantaj al l aliaj tribo ne plu estis menciitaj ĉar ili forlasis la kredon je [Tetragramo|JHWH]]. Nur Jehuda, Benjamen kaj iuj elstaruloj de la ceteraj triboj restis fidelaj: temas pri la restaĵo de Izraelo, citita en la Biblio.

Hebreismo kaj Judismo jam fariĝas preskaŭ sinonimaj. Okazas nur per la alveno de Cionismo ke ĝermas la sento pri la reveno de ĉiuj triboj al Cion.

Mesianismo[redakti | redakti fonton]

Nombraj estas la esperigaj mesaĝoj en la Biblio reference al la alveno de Mesio kiu savu la plej feblajn. Kiel jam dirite, la Mesio naskiĝos sine la tribo de Jehuda kaj de la domo de Davido.

Tiu atendo fariĝis ĉiam pli kodigita en la hebrea kulturo sed ne ĉiuj religiaj fluoj nutris la saman bildon pri la Mesio.

Nombraj sinnomantaj mesio (trompuloj aŭ naivuloj) de tempo al tempo prezentiĝis al la popolo kiel savantoj kaj havis ankaŭ grandan sekvantaron estigante grandan esperojn sed neniu neniam kapablis lanĉi sian sekvantaron post sia morto.

Kristanismo[redakti | redakti fonton]

Jesuo, la nazareta, estis la unika kiu altiris sekvantaran skolon longdaŭran kaj disvastiĝintan. Ĝis la 70 p.K. kristanismo estis konsiderata sammaniere ol aliaj hebreaj pensfluoj, jen ĉe la hebreoj mem jen ĉe eksteraj observantoj. Post la detruo de la Templo de Jerusalemo, kristanismo evoluiĝis kiel aŭtonoma religio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • La Biblio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • KOMUNA: Igtallingve [1]
    • Estas bezone uzata ankaŭ la termino judismo kiu referencas al fazo de la historio de la hebrea popolo, tiu postekzila.