Saltu al enhavo

Izraela Lando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izraela Lando
Historio-geografia regiono

LandojIsraelo, Palestino

- koordinatoj31° 0′ 0″ N, 35° 0′ 0″ O (mapo)3135Koordinatoj: 31° 0′ 0″ N, 35° 0′ 0″ O (mapo)

HorzonoUTC+02:00 [+]

Izraela Lando (Tero)
Izraela Lando (Tero)

Izraela Lando (Israelo)
Izraela Lando (Israelo)
DEC

Map
Izraela Lando
Vikimedia Komunejo:  Eretz Israel [+]
vdr
La antikva Izraela Lando. Rozkolore, la teritorioj rekte administritaj de la Reĝlando Israelo.

La Izraela Lando (hebree: ארץ ישראל en esperanta transskribo "Erec Jisrael" aŭ "Erec Israel", en la angla "Erets Yisrael") estas historia termino uzata en la juda kaj kristana tradicioj kiel referenco al la antikvaj reĝlandoj Izraela reĝlando kaj Judujo (930 ĝis 586 antaŭ nia erao) respektive post la babilona ekzilo Judeo (de 539 antaŭ nia erao ĝis la jaro 135), tio estas, la teritorio de la antikvaj izraelidoj. La Izraela Lando ankaŭ ricevas la nomon Promesita Lando fare de la judoj. La kristanoj ofte uzas la terminon Sankta Lando.

La Izraela Lando estis konata kiel Palestino ekde la jaro 132/135, post la Bar-Koĥba-ribelo (kelkfoje inkluzivante partojn de Jordanio, Sirio kaj Egiptio) ekde la romia epoko, kaj baze tiu nomo plu uziĝis en la otomana Imperio kaj plu uzatas ĝis la nuntempo. Hodiaŭ la cionismaj movadoj daŭre uzas la koncepton Izraela Lando ligante ĝin al la nuna Israela ŝtato.