Ŝimon Peres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝimon Peres ricevanta la Nobel-premion pri paco la 12an de decembro 1994, kun Jicĥak Rabin kaj Jaser Arafat
Ŝimon Peres
שמעון פרס
Ŝimon Peres
Ŝimon Peres en 2009

En funkcio:
15-a de julio 2007 – 24-a de julio 2014
Antaŭulo Moŝe Kacav
Sekvanto Reuven Rivlin

En funkcio:
4-a de novembro 1995 – 18-a de junio 1996
Aktiva ĝis 22-a de novembro 1995
Prezidento Ezer Vajcman
Antaŭulo Jicĥak Rabin
Sekvanto Benjamin Netanjahu
En funkcio:
14-a de septembro 1984 – 20-a de oktobro 1986
Prezidento Ĥajm Hercog
Antaŭulo Jicĥak Ŝamir
Sekvanto Jicĥak Ŝamir
En funkcio:
22-a de aprilo 1977 – 21-a de junio 1977
Aktiva
Prezidento Efraim Kacir
Antaŭulo Jicĥak Rabin
Sekvanto Menaĥem Begin

Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1923
en Pollando Wiszniew, Pollando (nun Belorusio)
Morto 28-an de septembro 2016 (2016-09-28)
en Sheba Medical Center
Politika partio Rafi (1965 – 1968)
Laborista (1968 – 2005)
Kadima (2005 – nuntempo)
Edz(in)o Sonia Peres
Infanoj Zvia, Joni, kaj Hemi Peres
Religio Judaismo
Subskribo
Ŝimon Peres, subskribo
v  d  r
Information icon.svg
Ŝimon Peres
Ŝimon Peres kaj Yasser Arafat, en la jaro 2001 dum la Monda Ekonomia Forumo en Davos (Usono).
Ŝimon Peres kaj Barack Obama en 2009.
Ŝimon Peres (2009)
Juna Ŝimon Peres (1936)
Ŝimon Peres (staranta 3-a de dekstra lanko) kun sia familio, en la jaro 1930
Ŝimon Peres dum la ceremonio de la 65-a datreveno de la Ribelo en varsovia geto kun Prezidento de Pollando Lech Kaczyński, 2008
Ŝimon Peres en la Monda Ekonomia Forumo (2009)
Ŝimon Peres parolas antaŭ la kunsido de Pola Nacia Asembleo (t.e. Pola Sejmo + Pola Senato) en Pola Senatejo, la 17an de aprilo 2008
Ŝimon Peres kun Prezidento de Usono Bill Clinton en la Blanka Domo (Vaŝingtono), aprilo 1996.
Ŝimon Peres (maldekstre) kun Jicĥak Rabin (centre) kaj Husejn la 1-a (Jordanio) (dekstre), dum la subskribo de Israel–Jordania Traktato pri Paco.
Ŝimon Peres kun Golda Meir w la Esplor-Nuklea Centro Soreq, 1958
Ŝimon Peres (centre) kun Ezer Weizman kaj reĝo Mahendra de Nepalo, 1958
Ŝimon Peres kaj Donald Rumsfeld, la 22an de oktobro 2001
Ŝimon Peres dum la Monda Juda Kongreso en Jerusalemo (2010)
Ŝimon Peres kaj Prezidento de Usono George W. Bush en Jerusalemo, 2007


Ŝimon PERES (hebree שִׁמְעוֹן פֶּרֶס; naskiĝinta la 2-an de aŭgusto 1923 en Wiszniew, Pollando, mortinta la 28-an de septembro 2016 en Tel Aviv, Israelo) estis israela politikisto, ricevinta en 1994 la Nobel-premion pri paco kune kun Jicĥak Rabin kaj Jaser Arafat.

Li estis gvidanto de la Israela Laborpartio (sed ekde la fino de 2005 membris en la partio "Kadima"), la 8-a Ĉefministro de Israelo inter 1984-1986 kaj 1995-1996 kaj ministro pri Defendaj Aferoj inter 2001-2002.

Ŝimon Peres estis poligloto, flue parolis en la lingvoj: pola, franca, angla, rusa, jida kaj hebrea. Li estis kuzo de usona aktorino Lauren Bacall (realnome: Betty Joan Persky).

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝimon Peres naskiĝis en Wiszniew en orienta Pollando kiel Szymon Perski. Li translokiĝis kun sia familio en 1934 al Tel Aviv, tiam en Brita mandato Palestino (nun en Israelo).

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝimon Peres estis unu el la plej aĝaj politikistoj de Israelo. Kvankam li baldaŭ festos sian 90-an naskiĝtagon, en Israelo ĉiu opinias, ke li estas ankoraŭ vivoforta kaj vigla. Li sukcesege akiris la francan militan flugaviadilon de Dassault, la Mirage III kaj iniciatis la nuklean reaktoron de Israelo.

Kvankam li neniam venkis en balotoj, Peres estis dufoje Ĉefministro: unuafoje inter 1984-1986 laŭ interkonsento kun la Likud-a Jicĥak Ŝamir kaj duafoje inter 1995-1996 post la murdo de la tiama ĉefministro Jicĥak Rabin.

En 1997 li establis la Peres-Centron por la Paco.

La 28an de septembro 2016 subite mortis pro apopleksio (t.e cerbovaskula akcidento, CVA) en la aĝo 93.

La 30an de septembro 2016 li estis entombigita sur la Monto Herzl ("Montoj de Memoro") en Jerusalemo apud la tombo de Jicĥak Rabin kaj aliaj ŝtataj gvidantoj.

Premioj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

Ŝimon Peres kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 Ŝimon Peres (tiam la Ministro pri Regiona Kunlaboro) akceptis esti La Alta Protektanto de la 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.

En la jaro 2009 Ŝimon Peres vizitis ĉe la Esperanto-budo de ELI (Esperanto-Ligo en Israelo) en la Internacia Libro-Foiro en Jerusalemo akompane de prof. Amri Wandel vidu: [1]

Eldiroj[redakti | redakti fonton]

"Se la problemo ne havas solvon, tio ne povas esti problemo, sed la fakto – tio ne estas solvita, sed prokrastita."

"Televido faris la diktaturecon nerealigebla, sed la demokration netolerebla."

"Oni povas murdi milojn; oni povas preni la vivon de unu; oni ne povas murdi ideon." — pro la murdo de la ĉefministro Jicĥak Rabin.

"Kun la religio oni apenaŭ povas intertrakti. Oni opinias, ke oni havas superan permeson por mortigi homojn kaj militiri."

"La araboj komencas ekkompreni, ke ne la povreco kaŭzas la teroron, sed la teroro kaŭzas la povrecon. Ili estas viktimoj de siaj propraj eraroj."

"Milito en Irako estus bona afero por la repreno de la monda ekonomio" dum la 33-a forumo de Davos, (Gazeto Le Monde, la 28a de januaro 2003, p. 4)[2].

Libroj[redakti | redakti fonton]

Li estas aŭtoro de multaj libroj, en la hebrea kaj inkluzive la librojn anglalingvajn, hispanlingvajn aŭ franclingvajn:

  • En la hebrea, "Yomán Entebe", Yediot Ajaronot, 1991. (ISBN 965-248-111-4)
  • En la hebrea, "Yomán keri'á: mijtavim lesofrim", Yediot Ajaronot, 1994. (ISBN 965-482-003-X)
  • En la hispana, Oriente Medio, a cero, Grijalbo, 1994. (ISBN 84-253-2622-2)
  • The New Middle East (1993) (ISBN 0-8050-3323-8)
  • For the Future of Israel (1998) (ISBN 0-8018-5928-X)
  • The Next Step (1965)
  • David's Sling (1970) (ISBN 0-297-00083-7)
  • And Now Tomorrow (1978)
  • From These Men: seven founders of the State of Israel (1979) (ISBN 0-671-61016-3)
  • Entebbe Diary (1991) (ISBN 965-248-111-4)
  • Battling for Peace: A Memoir (1995) (ISBN 0-679-43617-0)
  • The Imaginary Voyage: With Theodor Herzl in Israel (1999) (ISBN 1-55970-468-3)
  • Ben Gurion: A Political Life (2011) (ISBN 978-0-8052-4282-9)
  • David et sa fronde, éd. Stock, Paris, 1971
  • L'héritage des Sept, éd. Stock, Paris, 1981
  • La force de vaincre, entretien avec Joëlle Jonathan, éd. Centurion, Paris, 1981
  • Le temps de la paix, éd. Odile Jacob, Paris, 1993
  • Le voyage imaginaire : Avec Théodore Herzl en Israël, éd. Éditions, Paris, 1998
  • Mon dernier rêve. La double hélice, éd. Baker Street, Paris, 1999
  • Que le soleil se lève, éd. Odile Jacob, Paris, 1999
  • Un temps pour la guerre, un temps pour la paix, éd. Robert Laffont, Paris, 2003
  • Un chemin vers la paix, entretien avec Christiane Vulvert, éd. Timée, Paris, 2006
  • 60 Ans de conflit israélo-arabe : Témoignages pour l'Histoire, avec Boutros Boutros-Ghali, éd. *Complexe, Paris, 2006
  • Pensées et poèmes, éd. Éditions des Catalogues Raisonnés, Paris, 2008
  • Avec nous, après nous..., avec Jacques Attali, éd. Fayard, Paris, 2013

Krome Ŝimon Peres tradukadis i.a. la jenajn aŭtorojn: Albert Camus, Jean-Paul Sartre, Lev Tolstoj kaj Vladimir Nabokov.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10210877083033032&set=p.10210877083033032&type=3&theater
  2. « Une marche vers la guerre jugée inéluctable par les autres participants », Le Monde,‎ (ISSN 0395-2037, lire en ligne)