Monto Herzl
Montoj De Memoro Monto Herzl | |||
---|---|---|---|
Enirejo
| |||
Tombo el la dua templo, kiu estis malkovrita sur la soldata tombejo
| |||
Alteco | 834 m | ||
Situo | Israelo, Jerusalemo | ||
Geografia situo | 31° 46′ N, 35° 11′ O (mapo)31.77388888888935.180277777778Koordinatoj: 31° 46′ N, 35° 11′ O (mapo) | ||
| |||
Monto Herzl nacia tombejo | |
---|---|
Geografiaj informoj | |
Lando | ![]() |
Geografia situo | 31° 46′ 26″ N, 35° 10′ 49″ O (mapo)31.77388888888935.180277777778 |
Konstruita | 1948 |
Monto Herzl (hebrea: הר הרצל), Har Hazikaron ankaŭ (hebrea: הר הזכרון - "Montoj de Memoro") estas la nacia tombejo en Israelo. Lokita en la okcidenta parto de Jerusalemo kaj estas nomita el Theodor Herzl, la fondinto de la moderna politika cionismo. Herzl tombo troviĝas sur la monteto. Supro de la monteto estas je 834 metroj super marnivelo. Memormonumento Jad ca-Ŝem, honoras viktimojn de la Holokaŭsto, kaj situas okcidente de la montoj.
La Monto Herzl Plaza estas centra ceremonia placo en Monto Herzl en Jerusalemo. La placo estas uzata por la malfermfesto de Israela sendependectago ĉiujare. Sur la norda flanko de la placo estas la tombo de Theodor Herzl.
La Herzl Muzeo estas muzeo en Monto Herzl, kiu traktas pri agadoj kaj vidado de Theodor Herzl. La muzeo situas ĉe la ĉefenireja placo al Monto Herzl. La nova muzeo inkludas kvar aŭdovidajn ekspoziciaĵojn: unu pri Herzl kaj la pado al cionismo, la dua pri liaj agadoj en la cionismaj politikaj movadoj, la tria prezentas lian studon, kaj la kvara komparas la Herzl vizion por Israelo kiel skizita en lia libro La Malnova Nova Tero.
La Ĝardeno de la Malaperintaj Soldatoj (גן הנעדרים, Gan HaNe'edarim = Ĝardeno de la Malaperintaj Agintoj) estas memor-ĝardeno en Monto Herzl kiu situas en la Nacia Milita kaj Polica Tombejo. La ĝardeno estas dediĉita al la Malaperintaj Soldatoj kies tombo estas nekonata de 1914 ĝis hodiaŭ.
La Memormonumento al Viktimoj de Teroraĵoj en Israelo (אנדרטת חללי פעולות האיבה, Andartat Halalei Pe'ulot HaEiva) estas monumento al ĉiuj viktimoj de terorismo en Israelo de 1851 pluen. Memoraĵo situas ĉe la Nacia Civila Tombejo de la ŝtato de Israelo en Monto Herzl en Jerusalemo. Memoraĵo inkludas la nomojn de judaj kaj ne-judaj homoj, kiuj estis mortigitaj en agoj de teroro.
La Nacia Memorhalo por la Militmortintoj de Israelo (היכל הזיכרון הממלכתי לחללי מערכות ישראל) estas nacia monumento por ĉiuj soldatoj, kiuj perdis sian vivon establante kaj defendante Israelon.
Konstruaĵoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Mount Herzl museum
- Find a grave on Mount Herzl
- Mount Herzl: The Creation of Israel's National Cemetery, Maoz Azaryahu
- Mount Herzl on WikiMapia
- Simulation of the National Memorial Hall on YNET website
- Mount Herzl: The Creation of Israel's National Cemetery, Maoz Azaryahu
- Mount Herzl Disaster in Haaretz site
- the memorial of Terror Victims in "la'ad" website
- Stamp commemorating the opening of the Garden of the Missing Soldiers by the Israel Postal Company
- Israeli Soldiers "Missing in Action"