Haaretz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haaretz

emblemo

Emblemo der hebrea eldono

Emblemo de la angla eldono
israela taggazeto
taggazetogazeto
Periodeco ĉiutage

Lando Israelo
Publikigisto Amos Schocken
Ĉefredaktisto Aluf Benn
Establodato 18-an de junio 1919
Politiko/
Ideologio

socialliberalismosocialdemokratioliberalismo

Posedata de Salman Schocken • M. DuMont Schauberg • Leonid Nevzlin vd
Stabo Tel Aviv-Jaffa (ĝis 1922 Jerusalemo)
Eldonkvanto 72000

Retejo www.haaretz.com
vdr

Haaretz estas la tria plej granda, sendependa taggazeto de Israelo post Israel Hayom (senpaga nacieca propagandilo) kaj Yedioth Ahronot, kaj en la pasinteco Maariv, eldonita en du lingvaj versioj, hebrea (הארץ, kun la signifo "la lando", antaŭe nomita Chadashot Ha'aretz) kaj angla (The Palestine News)[1]. Kaj la hebrea kaj la angla eldonoj legeblas ankaŭ en la Interreto.

Tendenco[redakti | redakti fonton]

Ĝia tendenco estas liberala [2]. Aliaj priskribas ĝin alternative kiel centra-maldekstrema[3] aŭ maldekstra[4]. La Haaretz redakcia linio estas subtenema al pli malfortaj elementoj en la israela socio, kiel ekzemple eksterlandaj laboristoj, arabaj israelanoj, etiopiaj enmigrintoj, rusiaj enmigrintoj kaj sekslaboristoj [5].

Kvalita taggazeto[redakti | redakti fonton]

La gazeto estas sufiĉe ĝenerale etikedita kiel " kvalita gazeto". Laŭ la Center for Research Libraries (Centro por Esplorado-Bibliotekoj), "Haaretz estas konsiderita la plej influa kaj respektata [inter la ĉiutagaj gazetoj de Israelo] por kaj ĝia novaĵdisvastigo kaj ĝia komentaĵo."[6] Kelkaj diris ke ĝi funkcias por Israelo multe kiel The New York Times funkcias por Usono, kiel referenca taggazeto[7]. Famaj dungitoj de Haaretz estis Gideon Levy kaj Amira Hass, kiu vivis kaj laboris en Ramallah, kie estas la sidejo de la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato, dum multaj jaroj. Ĉefredaktisto estas Aluf Benn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Haaretz estis fondita en 1918, igante ĝin la plej malnova israela ĉiutaga gazeto. Komence ĝi nomiĝis Chadashot Ha'aretz (kun la signifo "novaĵo de la lando [de Israelo]"), sed en decembro 1919 la unua vorto estis forigita.

Zalman Schocken, juda komercisto kiu forlasis Germanion en 1934 post kiam la nazioj funkciigis, aĉetis la gazeton en decembro 1935. Schocken estis aktiva en Brit Shalom, ankaŭ konata kiel la Juda Palestina Paca Alianco, kiu apogis la kunekziston inter judoj kaj araboj kaj kiu estis favora al patrujo por ambaŭ popoloj. Lia filo, Gershom Schocken, iĝis la ĉefredaktisto en 1939 kaj tenis tiun pozicion ĝis sia morto en 1990 [8].

La gazeto estas eldonita kiel ĉiutaga gazeto en Tel-Avivo ekde la 9-a de junio 1919, kie ankoraŭ hodiaŭ troviĝas ĝia ĉefsidejo. La angla eldono estis eldonita kaj vendita kune kun la International New York Times. En Nordameriko, ĝi estas publikigita kiel semajna gazeto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "Haaretz Daily Newspaper Israel".
  2. (en) "Israeli media vents fury at Likud". BBC News, la 1-an de decembro 2002.
  3. (en) Mya Guarnieri, "The death of Israeli democracy" (angla eld.), Al-Ĝazira, la 6-an de februaro 2011
  4. (en) "Propaganda war",The Economist, la 16-an de aŭgusto 2014.
  5. (en) "Israel — Hebrew- and English-Language Media Guide" (PDF). Open Source Center (ligita al CIA), la 16-an de septembro 2008.
  6. (en) The Center for Research Libraries (CRL). "CRL Obtains Haaretz", www.crl.edu.
  7. (en) Slater, Jerome (Aŭtuno 2007). "Muting the Alarm over the Israeli-Palestinian Conflict: "The New York Times" versus "Haaretz", 2000-06". International Security. 32 (2): 84–120. doi:10.1162/isec.2007.32.2.84. JSTOR 30133876. S2CID 57569122. There is a widespread consensus in Israel and elsewhere that Haaretz is Israel's best and most prestigious newspaper—in effect, the Israeli equivalent of the New York Times.(abono necesas)
  8. (en) Amos Schocken, "A newspaper's mission". Haaretz, la 18-an de septembro 2002.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]