Aŭdvida

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭdvida estas la koncepto kiu kunigas ion aǔdan kun io vida (bildo kaj sono).

La esprimo "aŭdvida arto" ekuziĝis en Usono en la 1930-aj jaroj pro la apero de la sonkino. Tamen, ĝi estis teoriigita en Francio dum la 1950-aj jaroj kiel referenco al la teknikoj de samtempa disvastigo. Ekde tiam la koncepto pliampleksiĝis kaj aperis la substantiva termino aŭdvidaĵo. En la fako de la amaskomunikiloj, oni parolas pri aŭdvida lingvaĵo kaj aŭdvida komunikado.

La koncepto aŭdvida signifas la integrigon kaj plenan interrilaton inter io aǔda kaj io vida por produkti novan realon aǔ lingvaĵon. La percepto estas samtempa. Oni kreas tiele novajn sentorealojn pere de mekanismoj kiel la harmonio (al ĉiu sono korespondas unu bildo), la komplemento (tio havigita de io vida estas havigita ankaŭ de io aǔda), plifortigo (oni plifortigas la signifojn unu la alian) kaj la kontrasto (la signifo devenas de la kontrasto inter ambaǔ).

Tio aǔdvida povas ekzisti laǔ tri diferencaj vojoj, nome natura, parte teknika kaj tute artefarita.

En aŭdvidaĵo oni perceptas la realon pre la kvin sentoj sed la vidkapablo kaj la aǔdkapablo estas la protagonistoj en la komunikado kaj interpretado de la realo. Kaj la vidkapablo kaj la aǔdkapablo perceptas en difinita tempo kaj spaco.

Kelkaj ekzemploi de la "aŭdvidaj artoj" estas kino, teatro, danco ktp.