Amaskomunikilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ilustraĵo por 1910-jara novelo de Jules Verne montrante sciencfikcian vidon pri amaskomunikado.

Amaskomunikilo estas iu ajn ilo, per kiu eblas peri mesaĝon al vasta publiko. Ekzemploj de amaskomunikiloj estas la televido, la radio, kaj la gazeto. Ili ebligas modernajn fenomenojn kiel la propagando kaj la popola kulturo. La dokumentoj de la katolika Eklezio preferas uzi la esprimon sociaj komunikiloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La amaskomunikiloj estas instrumentoj en konstanta evoluado. Tre probable la unua formo de komunikado inter homoj estis tiu de la signoj kaj signaloj uzitaj en la prahistorio, kies bildo en la kulturo estas la diversaj elmontroj de la prahistoria arto. La apero de la skribo kutime estas konsiderata kiel la komenco de la historio. De tiu momento, la ekonomiaj kaj sociaj ŝanĝoj grave kondiĉis la naskiĝon kaj disvolviĝon de la diversaj amaskomunikiloj, de tiuj ligitaj al la skribo kaj ĝia maŝinigo (presarto -15a jarcento-) ĝis la aŭdovidaj rimedoj ligitaj al la epoko de la elektro (unua duono de la 20a jarcento) kaj al la revolucio de la komputiko kaj la telekomunikado (scienca-teknika revoluciotria industria revolucio -de la dua duono de la 20a jarcento-), ĉiu el ili esencaj por la malsamaj fazoj de la nomita procezo de tutmondiĝo.

Gravaj datoj[redakti | redakti fonton]

Intencoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa intenco de la amaskomunikiloj estas, ĝuste, komuniki, sed laŭ ties tipo de idearo aŭ intenco povas specialiĝi en: informi, eduki, transdoni, amuzi, formi opinio, instrui, kontroli, ktp.

Diversaj amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Brockhaus Konversations-Lexikon, 1902.

Libro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Libro.

Libro estas kolekto de unu aŭ pli da skribitaj verkoj, kutime presita en papero kaj bindita por protekti kaj organizi la materialon enhavatan. Kiel tia,ili estas unu el la plej malnovaj formatoj de disvastigo de informo kiun oni ankoraŭ konservas.

Ĵurnalo[redakti | redakti fonton]

Bildliteraturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Bildliteraturo.

Telefono[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Telefono.

La telefono estas mekanismo de telekomunikado desegnita por transsendi konversaciojn pere de elektraj signaloj.

Radio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Radio.

Kino[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kino.

Televido[redakti | redakti fonton]

Televidilo
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Televido.

Interreto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Interreto.

Interreto estas metodo de interkonektado de retoj de komputiloj pere de aro de protokoloj nomitaj TCP/IP.

Kritikoj al la Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la ĉefa problemo rilate ilin estas ilia koncentrigo en malmultajn ampleksajn "imperioj" kaj ties posedo de financaj potencoj, ankaŭ pli-malpli politike orientitaj laŭ siaj interesoj. Tio estas ofte denuncata kiel malkongruanta kun demokratio, kaj libero kaj reprezenteco de la opinioj.

Esperanto-amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

La historio de amaskomunikiloj estas paralela al la historio de la lingvo mem. La unua apero de Esperanto okazis per publikigo de libro, la t.n. Unua Libro. Baldaŭ aperis la unua gazeto, kaj dum la unuaj jardekoj la disvastigo de la lingvo ŝuldiĝis al la amaskomunikiloj.

Nuntempe ekzistas granda varieco de Esperanto-gazetoj kaj de libroj. Ekzistas ĉ. deko da radiostacioj, kiuj elsendas kelkfoje en Esperanto, kutime iuj landaj aŭ de regionaj stacioj. La uzo de televido estas multe pli sporada, kaj nuntempe preskaŭ nur reta.

Granda parto de la nuntempaj Esperanto-gazetoj estas eldonataj de UEA aŭ de ties membroorganizoj (TEJO kaj la landaj asocioj) aŭ aliĝintaj fakorganizoj (ILEI ktp.). Tiuj organizoj el la UEA-strukturo eldonas ĉ. 90 % de la Esperanto-gazetoj, se oni kalkulas la eldonkvanton. Ekster la UEA-strukturo estas nur tre malmultaj gazetoj - ekzemple Sezonoj eldonas "La Ondo de Esperanto", LF-koop eldonas "Heroldo de Esperanto", "Literatura Foiro" kaj "Femina", SAT eldonas "Sennaciulo"-n.

Tre ofte la gazetoj ne traktas politikajn temojn de ekster Esperantujo; kutime ankaŭ nur malofte ceterajn temojn de ekster Esperantujo. Pli malpli solaj esceptoj estas la gazetoj de SAT kaj la revuo Monato, kiun ekde 1988 eldonas Flandra Esperanto-Ligo. Politikaj temoj aperas do preskaŭ nur en SAT-gazetoj kaj en Monato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]