Lingva signo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingva signo estas lingva unuo, kiun homo povas percepti per la sensoj kaj kiu permesas reprezenti kompletan komunikan okazaĵon en siaj propraj terminoj. Temas pri socia konstruaĵo, kiu funkcias ene de lingva sistemo kaj kiu metas "elementon" anstataŭ alia. Kiel sistemo, ĝi havas la kapablon aplikiĝi kaj ekspliki la ceterajn signosistemojn; sed gravas noti ke en la lingvoscienco kaj en la semiotiko la teorio difinas la celon, kaj tiele la signo estas sekvo kaj rezulto de perspektivo teoria.

La lingvan signon studis du malsamaj fakuloj, nome unuflanke Ferdinand de Saussure kaj aliflanke Charles Sanders Peirce, kiuj fine de la 19a jarcento disvolvis siajn studojn, per kiuj ili aliris la saman fenomenon signo, sed el diferencaj vidpunktoj: Saussure uzas lingvan perspektivon, dum la aliro de Peirce estas logik-pragmatika. Ambaŭ kontribuis al la bazo de tio, kio nun estas konata kiel semiotiko, la ĝenerala teorio pri signoj.

Se oni konsideras la signon el la perspektivo de la studo de F. Saussure, tiu konsideras duflankan signon: nome signifato (aŭ signifaĵo), kiu estas la koncepto; kaj signifanto, kiu estas ĝia reprezento — la bildo, aŭda aŭ vida.

Ferdinand de Saussure kontraŭis la ideon, ke la lingva signo estas unuopa ento, kio implicus la imagon, ke lingvo estas nomenklaturo (tio estas simpla listo de terminoj, kiuj reprezentas aĵojn), supozante ke la konceptoj ekzistas antaŭ la signoj. Li proponas ke la lingva unuo estas duflanka ento komponita de du duonoj: nome koncepto kaj aŭda bildo. La koncepto estas arkivita en la menso de la parolantoj de la lingvo kaj povas esti priskribita kiel aro de minimumaj elementoj kun signifo, tiele ke la koncepto “hundo” estus esprimita kiel la aro integrata de “animalo”, “mamulo”, “kanisedo”, “masklo”. Male, la aŭda bildo ne estas simple la sono (afero pure materiala), sed la mensa spuro kiun ĝi lasas en onia cerbo. Tiuj du elementoj estas intime ligitaj kaj interpostulas sin reciproke. Poste Saussure anstataŭis koncepton kaj aŭdan bildon per signifanto kaj signifato respektive.[1] Alivorte: Saussure sugestas, ke la lingva signo estas unu unuo komponita per la unuigo de signifanto kaj signifato.

Ĉe Saussure la lingva signo posedas du ĉefajn karakterojn:

  • La arbitreco de la lingva signo: reference al la fakto, ke la signo estas arbitra en la senco ke la unuigo inter la signifanto kaj la signifofato estas senkiala, tio estas, pure konvencia. Arbitra rilate al signifanto, ĉar la ligilo, kiu unuigas la signifanton kun la signifato estas senkiala; tio estas ke la signifo povas esti asociita al ajna nomo kaj ke pro tio ne ekzistas natura ligilo inter ili. Ekzemple, ĉe sinonimoj (variaj signifantoj kaj unusola signifato), ĉe diversaj lingvoj (hispana: tiza, esperanta: kreto), eĉ ĉe la onomatopeoj (hispane: quiquiriquí [kikiriKI], franca: coquerico [kokeriKO]) kaj la ekkrioj (hispane: ¡ay!, germane: au!).
  • Linia karaktero de la signifofanto: La elementoj de la lingva signifofanto prezentiĝas ĉiam unu post alia, formante ĉenon, ĉar la signifanto disvolviĝas nur en la tempo kaj havas la karakteron, kiun ĝi ekhavas el tiu.[2] La signo estas linia ĉar la signifanto disvolviĝas laŭvice en la tempo, tio estas, ties elementoj ne povas esti prononcitaj samtempe, sed nur unu post alia, en laŭvicaj unuoj kiuj okazas linie en la tempo. Por ekzemplo, -s-a-l-u-t-o-n-!.

Krome Saussure referencas al la koncepto de “Ŝanĝeblo kaj neŝanĝeblo de la signo”.[3] Saussure klopodas indiki, unuflanke, ke la neŝanĝeblo referencas al tio, ke signifanto estas elektita libere rilate al la ideo, kiun ĝi reprezentas sed poste ĝi estas trudita al la lingva komunumo, kiu uzas ĝin. Aliflanke, li referencas al la ŝanĝeblo de la signo, tio estas, al ŝanĝo de tiu, ĉar tiu pluas en la tempo, kio ĉiam kondukas al pelo de la rilato inter la signifato kaj la signifanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vitale, Alejandra (2001). El estudio de los signos. Buenos Aires: Eudeba.
  2. Peirce, Charles Sanders (1999). ¿Qué es un signo?. Madrid: hispanlinga traduko de Uxia Rivas.
  3. Vitale, Alejandra (2001). El estudio de los signos. Buenos Aires: Eudeba.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Vitale, Alejandra, El estudio de los signos. Eudeba, Buenos Aires, 200s, 1999. (cap.1)
  • Peirce, Charles Sanders, “¿Qué es un signo?, Traducción castellana de Uxia Rivas, Madrid, 1999.
  • PEIRCE, C.S.; Obra lógico-semiótica. Madrid, Taurus, 1987.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]