Ferdinand de Saussure

Ferdinand de Saussure | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1857 en Ĝenevo, ![]() |
Morto | 22-an de februaro 1913 (55-jara) en Vufflens-le-Château, Vaŭdo, ![]() |
Lingvoj | franca • svisgermana |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Ĝenevo • Universitato de Lepsiko • Collège Calvin |
Subskribo ![]() | |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Patro | Henri de Saussure |
Frat(in)oj | René de Saussure • Léopold de Saussure |
Edz(in)o | Marie Faesch |
Infanoj | Raymond de Saussure • Jacques de Saussure |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • pedagogo • universitata instruisto • sociologo • filozofo • fonologiisto |
Verkoj | semiologio strukturisma lingvistiko Geneva School Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko |
Ferdinand DE SAUSSURE (naskiĝis la 26-an de novembro 1857; mortis la 22-an de februaro 1913) estis lingvisto el Svislando.
Li kreis strukturismon, la unuan modernan teorion pri lingvistiko.
La esenca merito de Ferdinand de Saussure estas la konstato, ke lingvo estas sistemo de signoj kaj li distingis inter signifato kaj signifanto.
Saussure kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]
Oni nenie trovas fonton, kiu konfirmis, ke Ferdinand de Saussure lernis Esperanton aŭ eĉ estis esperantisto. Lia frato René tamen foje konfesis al Edmond Privat, ke li nur tial fariĝis Esperantisto, ĉar lia frato Ferdinand petis lin ĉeesti por li la 2-an Universalan Kongreson de Esperanto en Ĝenevo, ĉar li mem kiel ĉefo de la lingvistika instituto devas esti iomete prudenta, dum René kiel ĥemiisto estis libera partopreni la kongreson, sen devi timi atakon de avidaj kolegoj. Ĉi tiu eldiro estas forta indikilo, ke Ferdinand de Saussure ja mem studis la lingvon, sed simple timis publike tion deklari.[1]
La bulgara esperantisto D. Veselinov eldonis monografion "La bulgaraj studentoj de Ferdinand de Saussure" (Sofio, 2008, 400 p.).[2]
Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko[redakti | redakti fonton]
Li estis frato de René de Saussure.[3] En sia ununura verko, li neŭtrale aliris Esperanton, interalie dirinte ke Esperanto estas studebla same kiel "naturaj" lingvoj. "En artefarita lingvo, preskaŭ ĉiuj vortoj estas analizeblaj. Esperantisto havas tutan liberecon konstrui, ekde iu radiko, novajn vortojn"[4].
En la prefaco al la Esperanto-traduko menciindas ankaŭ teksteto el la kurso pri Esperanto kaj ĝia evoluo: "Kiu kreas lingvon havas ĝin sub sia regado dum ĝi ne cirkuklas: tamen ekde tiu momento kiam ĝi kompletigas sian mision kaj fariĝas ĉies posedaĵo, ĝi eskapas kontrolon".
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Davide Astori: La fratoj Ferdinand kaj René de Saussure kaj la naskiĝo de la moderna interlingvistiko. En la kunteksto de la ĝenerala intereso por planlingvoj inter lingvistoj de la fino de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a, studo pri la sinteno al Esperanto de René de Saussure, nome frato de la fama lingvisto Ferdinand de Saussure, kaj de tiu mem, kiu profitis el la informoj pri Esperanto devenaj el sia frato. Beletra Almanako (33), oktobro 2018. pp. 99-110.
- ↑ “Българските студенти на Фердиданд дьо Сосюр”. София, Сиела, 2016, 400 с.
- ↑ “The other Saussure”. Artikolo de Javier Alcalde en Babel 16: 22-24, 2016.
- ↑ El la prefaco al la Kurso de Saussure, Heroldo de Esperanto, paĝo 3, n-ro 2322 (7:21)