Teorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Teorio estas ĝenerala ideo formata pere de racia abstraktado.

En la sciencoj (krom matematiko), teorio estas modelo aŭ kadro por kompreni, konceptita tiel, ke eksperimento povas liveri empirian verŝajnigon aŭ malpruvon pri ĝi. Laŭ Karl Popper, nur tiaj teorioj estas sciencaj, kvankam ne ĉiuj scienco-filozofoj konsentas pri tio. Ĉiu scienca scio estas kadre de iu teorio. Teorio estas la plej kredinda speco de scienca scio.[1] Ĝi tamen ne estas absolute pruvebla kiel vero, kaj povas ĉiam esti repensita aŭ plibonigita. Teorio estas provizora klarigo pri faktoj. Evoluo de specioj estas fakto, akumulo (ekonomio) estas fakto. Kiel tiuj faktoj okazis, estas teorio. Abstraktaj modeloj elpensitaj en nesciencaj fakoj, aŭ eĉ eksterfake, ankaŭ nomiĝas teorioj.

Teorio kontrastas kun praktiko koncepte kaj etimologie ('teorio' deriviĝas de la malnovgreka theōriā "rigardado", kaj 'praktiko' de prāxis "agado").[2] Ekzemple, medicina teorio provas kompreni la kaŭzojn kaj ecojn de sano kaj malsano, dum medicina praktiko celas sanigi. La aferoj, kvankam rilataj, estas neidentaj, ĉar eblas sukcese esplori sanon kaj malsanon sanigante neniun, kaj eblas sanigi kuracaton ne sciante kiel la kuraco rezultigas sian sanigan efikon.

En scienco[redakti | redakti fonton]

En scienco, teorio signifas "tutaĵo de reguloj sisteme organizitaj, bazitaj sur scioj, kiuj . . . liveras la klarigon de granda nombro da faktoj kaj eksperimentaj rezultoj, kaj kapablas efike kaj ĝuste aplikiĝi al novaj situacioj".[3] Teorioj devas plenumi ankaŭ aliajn kriteriojn, ekzemple kapabli fari malpruveblajn prognozojn, regule ĝustajn, tra vasta areo de scienca esplorado, kaj ricevi fortajn favorajn pruvojn el pluraj senligaj fontoj (konsilienco). Teorioj pliboniĝas aŭ cedas al teorioj pli bonaj dum la kolektado de pruvoj daŭras, plibonigante la ĝustecon de prognozado; la plibonigata prognozado montras pliboniĝon de scienca scio. Teorioj servas kiel fundamento por plua akirado de scienca scio kaj por praktikaj teknikaj inventoj.

Fiziko[redakti | redakti fonton]

En fiziko teorio ĝenerale signifas matematika kadro derivita de malgranda baza aksiomaro (plej ofte sistemo de simetrioj, ekzemple egalo de spacaj aŭ tempaj lokoj, aŭ idento de elektronoj, ktp.), kiu kapablas produkti eksperimentajn prognozojn pri certa kategorio de fizikaj sistemoj. Bona ekzemplo estas klasika elektromagnetismo, kiu esprimas rezultojn deriveblajn el gaŭĝa simetrio (foje nomata gaŭĝa senvarieco) per malgranda ekvaciaro, la ekvacioj de Maxwell. La unuopaj matematikaĵoj de klasika elektromagneta teorio nomiĝas "leĝoj de elektromagnetismo", spegulante la koheron kaj reprodukteblon de la pruvoj, kiuj apogas ilin. Ene de elektromagneta teorio estas multaj hipotezoj pri tio, kiel elektromagnetismo aplikiĝas ĉe unuopaj situacioj. Multaj el tiuj jam estas konsiderataj kiel sufiĉe testitaj, dum novaj ĉiam estas elpensataj kaj ankoraŭ ne testitaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . An Introduction to Science.
  2. David J Pfeiffer. Scientific Theory vs Law. Science Journal (ĉe medium.com). 30 January 2017
  3. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto