Indukta logiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Indukta logiko estas la kontraŭo de dedukta logiko.

Male al dedukta logiko, indukta logiko ne nur interesiĝas pri validaj argumentoj, sed ankaŭ pri argumentoj, por kiuj la konkludo estas verŝajna. Por ilustri la diferencon, rigardu la jenan argumenton.

Ĝis nun ĉiun matenon la suno leviĝis. Tial ankaŭ morgaŭ la suno leviĝos.

Tio ne estas valida argumento, ĉar ekzemple eblas ke grandega meteorito eniros la sunsistemon kaj estos inter la suno kaj la tero morgaŭ, do la suno ne videblos (ĉi tie "leviĝi" signifas "videbli sur la horizonto"). Sed la induktaj logikistoj dirus, ke tamen la konkludo estas tre verŝajna, kaj certe ke ĝi estas pli verŝajna ol la konkludo en jena argumento:

Ĝis nun ĉiun matenon la suno leviĝis. Tial morgaŭ la suno ne leviĝos.

Sed la problemo de indukta logiko estas ke la verŝajneco de la konkludo dependas de la fonscio. Por la dedukta logiko estas tute egale ĉu aliaj premisoj estas aldonitaj; valida argumento ĉiam restas valida. Sed la verŝajneco de argumento povas ege ŝanĝi se aliaj premisoj estas aldonitaj. Ekz. rigardu jenan argumenton:

Ĝis nun ĉiun matenon la suno leviĝis. Scientistoj malkovris, ke hodiaŭ meteorito eniris la sunsistemon kaj staros inter suno kaj tero morgaŭ matene. Tial ankaŭ morgaŭ la suno leviĝos.

La verŝajneco de ĉi tiu konkludo nun ege malpligrandiĝis pro la dua frazo. Do en indukta logiko oni vere devus rigardi ĉiun fonscion de la homaro, por vere paroli pri "verŝajneco" de la konkludo. Se oni malagnoskas certan scion, la rezulto povas esti ege erara. En dedukta logiko tamen oni nur bezonas rigardi la premisojn de la argumento. Aldonaj faktoj ne povas ŝanĝigi la validecon de la konkludo.

Pro ĉiuj ĉi problemoj de indukta logiko kompare kun dedukta logiko, multaj modernaj logikistoj opinias ke indukta logiko ne estu konsiderata branĉo de logiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]