Dedukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dedukto estas la ago, fari konkludon el la tuto pri la partoj, el la specaro pri la specoj, el ĝenerala principo pri konsekvencoj. Ĝi estas logika esprimo.

La dedukto okazas per difinitaj metodoj, per kiuj oni faras sintaksajn transformojn el certaj antaŭsupozoj. La rezulto estas konkludo. La plena indukto estas dedukto, sed aliaj induktoj ne. Ekzemploj:

Se mia premiso estas tiu universala aserto, ke „Ĉiu homo mortos”, tiam - laŭ la reguloj de la klasika duvalora logiko - mi povas dedukti tiun unikan aserton, ke „Sokrato mortos”. Tiu dedukto estas pruvigaĵo, kiu dependas de vereco de la ĝenerala aserto.

Samtempe, se mi havas difinite kalkuleblajn unikajn asertojn: „Sokrato mortos”, „Russell mortos”, „Nietzsche mortos” ktp., el tio mi ne povas ĝeneraligi teorie, ke „ĉiu homo mortos”, la konkludo ne estas dedukto, ĉar laŭ la dedukta logiko tio ne estas certe pruvigebla.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]