Pragmatismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Praktiko)

Pragmatismo (el la greka: pragma, ago) estas doktrino, kiu akceptas kiel kriterion de vereco nur la praktikan valoron.

La termino estis kreita en la jaro 1898, kiam uzis ĝin William James dum prelego, tamen indikante ke la fondinto de la filozofio estis Charles Sanders Peirce (18391914) per siaj publikaĵoj el la jaro 1878.

La pragmatismo de Peirce, kiu poste distingis ĝin kiel "pragmaticism" (pragmatikismon), ne egaligas verecon al praktika valoro. Anstataŭe, ĝi estas metodo de solvi konceptajn konfuzojn per egaligi la signifon de iu ajn koncepto al la plua koncepto de la sekvoj, kiuj sekvus, praktikaj de la realeco de tion, kion ajn la (unua) koncepto reprezentas pri la objekto. La Pragmatika Sentenco ("Pragmatic Maxim") de Peirce estas la koro de lia pragmatismo kiel metodo de eksperimentada spirita pripensado alvenanta je konceptojn en terminoj de koncepteblaj konfirmemaj kaj malkonfirmemaj cirkonstancoj -- metodo gastama al la produktado de eksplikemaj hipotezoj, kaj kondukema al la uzo kaj la plibonigo de verigado por provi la verecon de eblaj scioj.

Ŝajnas, ke la regulo por alveni la trian gradon de klareco de kompreno estas tio, kio sekvas: Pripensi, kiajn efikojn, kiuj povus koncepteble havi praktikajn koncernecojn, ni konceptas, ke la objekto de nia koncepto havas. Do, nia koncepto de tiuj efikoj estas la tuto de nia koncepto de la objekto. - C. S. Peirce, "How to Make Our Ideas Clear" (Kiel Klarigi Niajn Ideojn), 1878, CP 5.402.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]