William James

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
William James
William James b1842c.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1842 (1842-01-11)
en Astor House
Morto 26-an de aŭgusto 1910 (1910-08-26) (68-jara)
en Tamworth
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Harvard Medical School • Harvard School of Engineering and Applied Sciences
Familio
Patro Henry James, Sr.
Frat(in)oj Henry James • Alice James
Profesio
Profesio filozofopsikologo • universitata profesoro • kuracisto
Verkoj The Principles of Psychology
The Varieties of Religious Experience
Information icon.svg
vdr
William James

William JAMES (n. la 11-an de januaro 1842, en Nov-Jorko - m. la 26-an de aŭgusto 1910, en Nov-Hampŝiro, Usono) estis usona filozofo kun longa kaj brila kariero en la Harvarda Universitato, kie li estis profesoro de psikologio, kaj fondinto de la funkcia psikologio. Li estas la pliaĝa frato de Henry James.

William reprezentis influan rolon en la disvastigo de pragmatismo. Aliflanke, lia pensmaniero rilatiĝas kun doktrino kiun li mem nomis radikala empirismo. Li verkis Principoj de psikologio (1890), majstra verko de la scienca psikologio, kaj aliflanke La varioj de la religia sperto (1902), per kiu oni konsideras lin fondinto de la "Psikologio de la religio".

Pri Algazelo[redakti | redakti fonton]

William James, en Varieties of Religious Experience, konsideris la membiografion de Algazelo, nome Liberigo el eraro de 1108 (Al-Munkid min al-dalal, arabe المنقذ من الظلال), grava dokumento pro "la pure literatura studento kiu dezirus atingi la internecon de religioj krom la kristana" pro la malabundo de registritaj personaj religiaj konfesoj kaj membiografia literaturo el tiu periodo ekster la kristana tradicio.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. JAMES, William. (2012) Bradley, Matthew: The Varieties of Religious Experience.. Oxford Univ Press. ISBN 9780199691647. p. 307.