Empirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Empiro.

Empirio (de la greka vorto empireia: "sperto") laŭ PIV estas

  1. sperto rigardata kiel bazo de filozofio kaj scienco, sed
  2. ankaŭ povas esti uzata por esprimi nesciencan rutinan metodon bazitan sur nura praktiko, nesufiĉe kontrolita sperto.

Konsekvence, empiriismo estas filozofia doktrino, laŭ kiu ĉiuj ideoj devenas de la sperto (komparu kun raciismo).

El scienca vidpunkto do temas pri kompetenta kolekto da informoj akiritaj per esploroj sperte percepteblaj per konscia observo. Tiaj informoj povas kolektiĝi en laboratorio, do aparte kreita loko por esplorado, aŭ tie, kie la observenda fenomeno ĉiukaze okazas. Laŭ tiu vidpunkto, ekzistas "empiriaj sciencoj", en kiuj la objektoj (kiel ekzemple planedoj, bestoj, plantoj, atomoj, kondutomekanismoj de homoj aŭ politikaj organizostrukturoj) estas senpere observeblaj en eksperimentoj, kaj "neempiriaj sciencoj", en kiuj ekkonoj ekestas sen rekta eksperimentado je sperteblaj observoj, kiel matematiko kaj filozofio. Aparte "neempiria" estas la fako logiko, ĉar en ĝi formuliĝas asertoj, kiuj sole el logikaj, formalaj kialoj devas esti ĝustaj aŭ malĝustaj. Ankaŭ la teologio (aparte en siaj dogmaj partoj), la juro (kie difinitaj leĝaj tekstoj aplikiĝas al unuopaj kazoj), la literaturaj sciencoj kaj partoj de lingvistiko konsideriĝas neempiriaj sciencoj.

Sekve el scienca vidpunkto filozofio mem ne estas empiria fako, kvankam la koncepto de "empirio" ĝuste ekdisvastiĝis de filozofoj, aparte de la anoj de la doktrino pri empiriismo.