Mozilla Firefox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mozilla Firefox

Ekrankopio

Ekrankopio de Firefox 89
Aŭtoro Mozilla-Fondaĵo
Programisto Mozilla-Fondaĵo
Lasta stabila versio 123.0
(20-an de februaro 2024)
Operaciumo Plursistema
Programlingvo C, C++, JavaScript, CSS, Rust, XML User Interface Language
Lingvo(j) Oficiala listo. Inkluzivas Esperanton.
Programtipo TTT-legilo
Permesilo MPL, MPL/GPL/LGPL tri-licenco
Retejo mozilla.com/eo/firefox
vdr

Mozilla Firefox [fajerfoks] (en Esperanto ofte Mozila Fajrovulpo, malpli ofte "Fajrfokso") estas senpaga plursistema malfermit-koda TTT-legilo, verkita de la Mozilla-Fondaĵo. Ĝi baziĝas sur la "Mozila programaro" (kiu konsistas ne nur el retlegilo, sed plena interreta programaro), kiu siavice devenas de la TTT-legilo Netscape/Netscape Communicator/Netscape Navigator, kiu eliris de la TTT-legilo Mosaic.

Fajrfokso aktuale estas uzata de pli ol unu el kvin tutmonde (la 21,67% en junio 2011). Do, Fajrfokso estas la dua retumilo plejuzata, post Internet Explorer[1].

La nomo[redakti | redakti fonton]

Mozilla Phoenix 0.1 sur Vindozo XP

La unua elektita nomo estis "Phoenix" (angle: fenikso), por simboli la renaskiĝon el cindroj de Netscape. Tamen la nomo estis ŝanĝita pro konflikto kun Phoenix Technologies, BIOS-produktanta firmao[2]. La dua elektita nomo estis "Firebird", denove ŝanĝita ĉar ĝi konfliktas kun la datumbazo Firebird SQL. Finfine estis elektita la nuna nomo "Firefox"[3].

Kodnomoj[redakti | redakti fonton]

Neeldonaj kaj alfa-eldonaj kunmetaĵoj de la fontotekstoj de Fajrfokso estis nomataj laŭ la kodnomo de la koncerna estonta versio. Ekzemple, Fajrfokso 2 havis kodnomon "Bon Echo", kaj neoficialaj kunmetaĵoj el fontotekstoj de Fajrfokso de koncerna "branĉo" inter post 1.5 kaj la lasta 2.x havis tion kiel nomon.

Inter neeldonaj kunmetaĵoj estas ĉiunoktaj kunmetaĵoj farataj por testado el ĉiu branĉo de la fontotekstoj. Tiuj kunmetaĵoj nomiĝas nightly (ĉiunokta, noktaĵo).

La ĉefa branĉo, "trunko", el kiu oni neniam rekte kunmetas oficialajn eldonojn (krom la alfaj), nomiĝis "Minefield" (minkampo) ĝis transiro al la nova sistemo de evoluigo kun Fajrfokso 5.0. En la nova sistemo la trunko estas nomata ""Nightly" (ĉiunokta), la nomo kiu indikas la alfa- kaj la antaŭalfa- eldonojn, dume "Aurora" estas la nomo kiu indikas la antaŭbeta-versiojn de la retumilo.[Dubinda teksto]

La emblemo[redakti | redakti fonton]

La vorto firefox laŭvorte signifas fajra vulpo sed angle ĝi indikas la ruĝan pandon. Laŭ Jon Hicks, aŭtoro de la logobildo de Mozilla Firefox, la ruĝa pando ne kreis ĝustan ideon do li inspiris sin al japana pentraĵo, kiu reprezentis vulpon[4] kaj la fina dezajno de la logobildo efektive reprezentas vulpon kun bruliga vosto.

En la oficiala retejo de Mozilla, en la sekcio pri oftaj demandoj, pri la nomo de la retejo estas skribite:

Citaĵo
 What's a "Firefox"?
A "Firefox" is another name for the red panda 
  Kio estas "Firefox"?
"Firefox" estas alia nomo de la ruĝa pando 
— FAQ[5]

Aliflanke la ruĝa pando povas memorigi vulpon[6] kaj ĝi estas nomata eĉ "fat fox" (dika vulpo). Plie, unu el la nomoj uzataj de ĉinoj por indiki la beston estas hǔo hú (火狐), kiu laŭvorte signifas "fajrovulpo" kaj estas uzata por indiki la ruĝan vulpon.

La 3-an de decembro 2010, Mozilla-Fondaĵo anoncis, ke du idinoj de ruĝa pando, kiuj naskiĝis la 14-an de junio en la zoo de Knoxville, en Tenesio estis adoptitaj[7].

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua versio[redakti | redakti fonton]

Mozilla Firefox 1.0 sur Windows XP

La 23a de septembro 2002, La publikigo de la versio 1.0, kiu baziĝis sur Gecko 1.7, estis granda evento, se oni konsideras, ke tio estas programaro libera kaj ne vendebla. Inter la aliaj iniciatoj, monkolekto estas lanĉita por reklami Firefox sur paĝo de New York Times de la publikigdato. Entute estis kolektitaj 250.000 $[8]

Kvankam longa kampanjo de testado, kelkaj ĝenaj cimoj estis en la versio 1.0. La plej fama estis la cimo 252371[9], kiu malpermesas la serĉon de vorto ene de tekstkampo. Por ripari ĉi tiujn problemojn, dum la sekvaj ses monatoj, kvar malgrandaj ĝisdatigoj ("minor releases") estis publikigitaj.

Postaj evoluoj[redakti | redakti fonton]

En la versio 1.5 kiu baziĝis sur Gecko 1.8 estis aldonita la kapablo prezenti strekajn bildojn en la datenaranĝo SVG, kaj ankaŭ subteno de la elemento <canvas>.

Gecko 1.9 eniris la version 3.

Nova emblemo de Mozilla Firefox

Kun la versio 3.5 kiu baziĝis sur Gecko 1.9.1 venis nova emblemo kaj multaj novaĵoj. Unu el la plej gravaj novaĵoj estis la kapablo ludi filmojn kaj sonojn en la liberaj datenaranĝoj Ogg Theora kaj Vorbis (en ilia ujo Ogg). Tio estas realigo de la antaŭnelonge kreita normero en HTML 5 pri la elementoj <video> kaj <audio>, per kiu oni esperas skui la monopolon de la malliberaj filmaj datenaranĝoj (precipe de tiuj kiujn uzas Adobe Flash). Kelkaj filmoretejoj jam aldonis la eblecon uzi iliajn filmojn pere de tiuj elementoj kaj datenaranĝoj. Inter tiaj retejoj estas Vikimedia Komunejo (jam delonge antaŭ la eldono de Firefox 3.5). La kapablo estas ankaŭ aldonita al la aliaj programoj bazitaj sur Gecko (ekz. SeaMonkey) kaj Google Chrome, kaj estis planita aldono al Opera. Ĝi ankaŭ povas elŝuti kaj uzi tiparojn aranĝitajn laŭ "OpenType" (OTF) aŭ "TrueType" (TTF).[10]. La etendoprogramo "NoScript" ebligas neuzon de ambaŭ kapabloj ĉe nefidataj retejoj.

La versio 3.6 kiu elnodiĝis la 21-an de januaro 2010[11] povas ludi filmojn plenekrane, elŝuti tiparojn aranĝitajn laŭ "Web Open Font Format" ("WOFF").

La versio 15 inkluzivas (malŝaltitan) PDF-legilon faratan en la projekto PDF.js.

La versio 57 eldonita la 14an de novembro 2017 baziĝas sur Quantum.

Firefox por poŝkomputiloj[redakti | redakti fonton]

La versio 1.0rc1 de Firefox por poŝkomputiloj montras la anglan ĉefpaĝon de Vikipedio.

Ekzistas speciala versio de Firefox por poŝkomputiloj, kun la kodnomo «Fennec» (feneko). Ĝi ankaŭ uzas Geckon, kaj nomiĝas «Firefox», sed havas malsimilan fasadon.

La 29-an de marto 2011 aperis Poŝfajrovulpo 4.0 por Android kaj Maemo.

Iam poste aperis versio 5.0.[12]

Fajrovulpo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]