Mozilla Thunderbird

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mozilla Thunderbird
Ekrankopio de Thunderbird 3.0
Ekrankopio de Thunderbird 3.0

Ekrankopio de Thunderbird 3.0
Programisto Mozilla Foundation / Mozilla Labs
Lasta stabila versio 38.2.0
(14-a de aŭgusto 2015)
Operaciumo Plursistema, Vindozo, Mac OS X, GNU/Linukso ktp.
Programlingvo C++, C, JavaScript
Lingvo(j) Esperanto[1] kaj aliaj [2]
Programtipo retpoŝta programo
Permesilo MPL, MPL/GPL/LGPL tri-license
Retejo Thunderbird ĉe la retpaĝaro de Mozilo
vdr

Mozilla Thunderbird [moˈzɪla ˈθʌndəɹˌbɜːɹd] (eo: Tondrobirdo) estas malfermitkoda retpoŝta programo kaj novaĵlegilo de la Mozilla Foundation.

La programo baziĝas sur la fontoteksto de Mozilo kaj estas havebla i.a. por Vindozo, GNU/Linukso, Mac OS X, BSD, Solaris kaj OS/2.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Spamfiltrilo[redakti | redakti fonton]

La programo uzas lernkapablan Spamfiltrilon surbaze de la bajeza filtrilo, per kio la trafikokvanto estas tre alta jam post mallonga lernfazo kaj kutime plialtiĝas dum daŭra uzado.

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Mozilla Thunderbird subtenas sekurecajn komponantojn kiel elektronikan subskribon, ĉifradon de mesaĝoj kaj atestilojn laŭ la normo de S/MIME.

Krome estas havebla etendaĵo Enigmail por GnuPG/PGP por la programo, per kiu oni povas ĉifri kaj diĝite subskribi retleterojn per ŝlosiloj de PGP. GnuPG estas antaŭ ĉio treege disvastigita inter uzantoj de Linukso kaj adeptoj de libera programaro kaj estas parto de la bazaj instaloj en la plej multaj distribuaĵoj de Linukso.

HTML-enhavoj[redakti | redakti fonton]

Al la aplikanto estas je dispono tri reĝimoj por la prezentado de HTML de retleteroj. En la unua estas vidigata la originala eligo de HTML. La dua reĝimo limigas la eligon de HTML nur al la plej necesa, ĉiuj eble danĝeraj elementoj de HTML estas elfiltritaj. La lasta reĝimo tute elŝaltas HTML, t. s. estas vidigata nur simpla teksto de la respektiva mesaĝo. Thunderbird estas agordita en la livera stato al la unua prezentoreĝimo – Originala HTML. Same je dispono por la verkado de mesaĝoj la ebleco formati la mesaĝtekston pere de HTML.

Virtualaj dosierujoj[redakti | redakti fonton]

Virtualaj dosierujoj montras ĉiujn mesaĝojn, kiuj konformas al la antaŭe difinitaj serĉkriterioj (same al la „Labels“ de Gmail). Por ekz. vidi ĉiujn mesaĝojn de certaj sendintoj el ĉiuj dosierujoj, oni unufoje serĉas ĉiujn mesaĝojn de ĉi tiu sendinto, ĉi tiun serĉon oni povas poste konservi kiel virtualan dosierujon. Ĉe tio la mesaĝoj ĉiam restas en sia origina loko, diference de filtriloj. Malgraŭ tio oni povas nun ĉiutempe malfermi ĉi tiun virtualan dosierujon kaj tuj estas vidigataj ĉiuj respektivaj mesaĝoj, kvankam ili propre troviĝas en aliaj dosierujoj.

Pluraj identoj[redakti | redakti fonton]

Mozilla Thunderbird subtenas la apartan administradon de pluraj kontoj de POP3 kaj IMAP. Laŭvole oni povas kunigi ĉiujn kontojn de POP3 en malloka enirkesto. Ankaŭ pluraj adresaroj povas esti tenataj.

Pliaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Oni povas adapti la uzantinterfacon de Thunderbird per etosoj al la propraj bezonoj. Ankaŭ integrita RSS-legilo estas disponebla. Per la funkcio de rapida serĉado estas je dispono pli multe da eblecoj por trovi certajn retleterojn el la ĉefa fenestro.

Helpe de etendaĵoj, (angle extensions, oni povas aldoni pliajn funkciojn. Mozilla mem disponigas platformon, [1] kie programistoj povas prezenti siajn etendaĵojn por elŝutado, sed la plej multaj el la tie prezentataj etendaĵoj estas en la angla kaj/aŭ en aliaj lingvoj. Ĉi tie estas taskokampo por esperantistoj, kiujn interesas la tradukado de tiaj etendaĵoj.

Mozilla Thunderbird konservas la retleterojn en plurajn tekstodosierojn. Por pli rapida atingo estas aldone kreataj haketodosieroj (angle: hash files). Per tio estas pli facile por konkurantoj krei importanalizilojn. Krome ĉi tiujn retpoŝtajn dosierojn oni povas, se necese, legi per simpla tekstredaktilo. Retpoŝtaj programoj de Microsoft tamen konservas la retleterojn en duuma datumbaza dosiero (ĝis Vindozo XP, la aplikaĵo de Vindozo Vista ankaŭ konservas ĉiun unuopan retleteron en tekstodosieroj).

Pere de la kalendara etendaĵo Lightning templima administrado povas esti integrata.

Literumado[redakti | redakti fonton]

Mozilla Thunderbird memkompreneble ankaŭ enhavas funkcion por literumado, per kiu oni povas kontroli la ortografion de vortoj en la redakta fenestro. La esperantlingvaj arkivoj por Vindozo kaj Linukso kiel ankaŭ la esperanta lingvopako jam defaŭlte enhavas esperantan vortaron. Sed eblas ankaŭ elŝuti ĝin de aliloke [2]. Vortaroj por aliaj lingvoj troveblas per [3].

Evoluostato[redakti | redakti fonton]

Branĉo 1.0[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 1.5 la lasta ĉefversio estis Thunderbird 1.0, kiu samtempe ankaŭ estis la unua oficiala versio de la retpoŝta programo. La antaŭantoj estis pli-malpli nur evoluigaj versioj aŭ teknikaj antaŭversioj (vidu pri tio la liverajn notojn).[4]

Branĉo 1.5[redakti | redakti fonton]

Pli grandaj ŝanĝoj enkondukitaj en la antaŭa versio 1.5 estis i.a. aŭtomataj ĝisdatigoj, plibonigita subteno por RSS kaj podcasting, spamkontrolo kaj plibonigita produktiveco, ekz. „literumado dum tajpado“, „aŭtomata konservado kiel malneton“ dum verkado de novaj mesaĝoj kaj la forigo de kunsendaĵoj el retleteroj. En ĉiuj ĝisdatigoj de la evolubranĉo 1.5 estas realigitaj nur plibonigoj pri stabileco kaj sekureco.

Branĉo 2.0[redakti | redakti fonton]

La versio 2.0.0.21 aperis la 18-an de marto 2009 kaj enhavas kompare kun la versio 2.0 nur sekurecajn kaj stabilecajn ĝisdatigojn. De kiam en la januaro 2006 la versio 1.5 estas publikigita, la versio 2.0 aperinta la 18-an de aprilo 2007 estis la unua versio, kiu enhavas novajn funkciojn. Al la novaj funkcioj apartenas la ebleco provizi mesaĝojn kun memdifinitaj etikedoj (angle: tags), alĝustigi la dosierujan vidon, ekzemple por montri nur la dosierujojn kun nelegitaj mesaĝoj, pli detalajn informojn pri novaj mesaĝoj en la taskopleto, antaŭvidon de dosierujaj enhavoj dum tuŝado per la muskursoro, plibonigita subteno por Vindozo Vista kaj kelkaj aliaj plibonigoj. Krome la grafika interfaco de la aplikaĵo ricevis novan aspekton.

Branĉo 3.0[redakti | redakti fonton]

La versio de Mozilla Thunderbird 3.0.4 aperis la 30-an de marto 2010.

Versio Eldondato Detaloj
3.0.9 2010-10-19[5][6] Korektoj kaj plibonigoj
3.0.10 2010-10-28 UTC[7][8] Urĝa sekuriga korekto
3.0.11 2010-12-09 UTC[9][10] Lasta eldono je la branĉo 3.0.

Branĉo 3.1[redakti | redakti fonton]

La versio de Mozilla Thunderbird 3.1.4 aperis la 16-an de septembro 2010.

Versio Eldondato Detaloj
3.1.5 2010-10-19[5][6] Korektoj kaj plibonigoj
3.1.6 2010-10-28 UTC[7] Urĝa sekuriga korekto
3.1.7 2010-12-09[9][10] Sekurigo, Irana IDN, malfaro pri Havaja lerneja eTLD
3.1.8 2011-03-01[11][12] Sekurigo, korekto, IDN, PSL.
3.1.10[13][14]) 2011-04-28

Versio 3.1.10 aperis la 28-an de aprilo, 2011.

Branĉo 5.0[redakti | redakti fonton]

La unua alfa versio de Thunderbird 3.3 (poste deklarita 5.0 por sinkronigo kun Firefox kaj Gecko) estis eldonita la 23-an de novembro 2010.[15][16], la dua — la 20-an de januaro 2011,[17] la tria — la 16-an de marto 2011.[18]

La unua beta-versio de Thunderbird 5.0 estis eldonita la 2-an de junio 2011.[19]

La fina eldono de versio 5.0 okazis la 28-an de junio 2011.[20]

Icedove, nomkvereloj kun Debiano[redakti | redakti fonton]

Emblemo de la
ido de Thunderbird
de Debiano, Icedove

La distribuanto Debian de GNU alinomas la version de ĉi tiu retpoŝta programo apartenanta al ĉi tiu distribuaĵo al Icedove (eo: glacikolombo). Ĉi tiu versio estas en detaloj modifita por esti pli bone integrita en Debian GNU/Linukso 4.0.

La nomŝanĝo venis post kverelo inter la programistoj de Debiano kaj la Mozilla Corporation. La emblemo ne estis donata sub liberan licencon. Ĝi tial ne konformis al la Debian Free Software Guidelines kaj ne povas esti transprenata en la distribuaĵon. La markopolitiko de Mozilla[21] tamen permesas la uzadon de la nomo Mozilla Thunderbird nur kune kun la emblemo. Krome ĝi postulas, ke ŝanĝoj pri la programo estu anticipe prezentataj al la Mozilla Corporation por kvalitkontrolo por aprobi ilin. La sama validas por la nomoj kaj emblemoj de aliaj programoj de la projekto Mozilla, inter ili Mozilla Firefox, kies Debiana versio estas alinomita al Iceweasel (eo: Glaciovizelo).

Mozilla Thunderbird en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Mozilla Thunderbird estas nun en Esperanto, kiel neoficiala versio en la versio 3.1.9, kiu aperis la 4-an de marto 2011.[22]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mozilla Foundation: Portalo por aldonaĵoj por Thunderbird (angle)
  2. Esperanta vortaro por Firefox, SeaMonkey kaj Thunderbird
  3. Vortaroj kaj tradukpakaĵoj por Mozilla Thunderbird
  4. Mozilla Foundation: Mozilla Thunderbird Release Notes, angle
  5. 5,0 5,1 https://developer.mozilla.org/devnews/index.php/2010/10/19/thunderbird-3-1-5-and-3-0-9-updates-are-now-available/
  6. 6,0 6,1 Eldono de Fajrovulpo 3.6.11 kaj 3.5.14, Tondrobirdo 3.1.5 kaj 3.0.9; proksimiĝanta fino de Tb 3.0 (Vikinovaĵoj)
  7. 7,0 7,1 https://developer.mozilla.org/devnews/index.php/2010/10/27/thunderbird-3-1-6-and-3-0-10-security-updates-now-available/
  8. n:Gravaj sekurigaj eldonoj: Fajrovulpo 3.6.12 kaj 3.5.15, Tondrobirdo 3.1.6 kaj 3.0.10, kaj baldaŭ SeaMonkey 2.0.10
  9. 9,0 9,1 https://developer.mozilla.org/devnews/index.php/2010/12/09/thunderbird-3-1-7-and-3-0-11-updates-are-now-available/
  10. 10,0 10,1 n:Eldonitas Tondrobirdo 3.1.7 k 3.0.11, Fajrovulpo 3.6.13 k 3.5.16, SeaMonkey 2.0.11
  11. https://developer.mozilla.org/devnews/index.php/2011/03/01/thunderbird-3-1-9-update-is-now-available/
  12. n:Sekurigeldonoj de Fajrovulpo: 3.5.17 kaj 3.6.14, Tondrobirdo: 3.1.9
  13. https://developer.mozilla.org/devnews/index.php/2011/04/28/thunderbird-3-1-10-update-now-available-for-download/
  14. http://www.mozillamessaging.com/thunderbird/3.1.8/releasenotes/[rompita ligilo] angle
  15. http://www.mozillamessaging.com/en-US/thunderbird/3.3a1/releasenotes/ Arkivigite je 2010-11-25 per la retarkivo Wayback Machine angle
  16. Vikinovaĵoj: Unua testa antaŭeldono de estonta Tondrobirdo 3.3
  17. http://www.mozillamessaging.com/thunderbird/3.3a2/releasenotes/[rompita ligilo]
  18. https://developer.mozilla.org/devnews/index.php/2011/03/15/miramar-thunderbird-3-3-alpha-3-available-for-testing/
  19. https://www.mozillamessaging.com/en-US/thunderbird/5.0b1/releasenotes/ Arkivigite je 2011-06-05 per la retarkivo Wayback Machine angle
  20. https://developer.mozilla.org/devnews/index.php/2011/06/28/new-version-of-thunderbird-now-available/
  21. Mozilla Foundation: Mozilla Trademark Policy, angle
  22. Mozilla Thunderbird en Esperanto (neoficiala). Arkivita el la originalo je 2020-08-10. Alirita 2021-08-16.