RSS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La piktogramo de la RSS-fluo

RSS estas teĥniko, kiu ebligas al la uzanto aboni la enhavon de iu retpaĝaro. La nomo naskiĝis en la angla lingvo kiel mallongigo de Really Simple Syndication ("vere simpla abonrilato"). En Esperanto, la mallongigo klarigeblas kiel Retej-Stata Sciigo.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La novaj enhaveroj povas esti aŭtomate elŝutitaj al la komputilo aŭ aliaj iloj de la aboninto tuj post la publikigo. Tiel la aboninto ĉiam ricevas la plej novajn informojn kaj ne devas regule viziti la interesajn retpaĝojn por kontroli. RSS-aj funkcioj estas pli kaj pli enkonstruataj en programoj, kiel ekzemple retpoŝtprogramojretumiloj (ia. Firefox, Safari).

La abono tamen ne povas nur konsisti el nura teksto. La uzado en podkasto montras, ke oni ankaŭ povas tiel aboni aŭdvidaĵojn. La disponigo en formato RSS estas nomita RSS-fluo aŭ abonfluo. La RSS-teĥniko plejparte venkis pro blogoj, ĉar jam tre frue ekzistis RSS-fluoj por la blogafiŝoj.

Ĉar RSS estas norma formato, oni povas ankaŭ maŝine prilabori ĝin kaj enmeti ĝin en aliajn retpaĝojn. Ekzemplo por tio estas www.startu.net.

Laŭ teĥnika vidpunkto RSS estas familio de XML-bazitaj dosierformatoj. Ekzistas kelkaj versioj de RSS: 0.9x, 1.0 kaj 2.x, la lasta reprezentas provon stabiligi la normon.

Vikipedio ebligas per RSS sekvi la lastajn ŝanĝojn de artikoloj: vidu ligilon en la paĝo Lastaj ŝanĝoj.

Kiel uzi RSS?[redakti | redakti fonton]

Oni kutime uzas RSS-fluon per iu programo kiu montras la informojn en la fluo per belaj grafikaĵoj k.s. Tiaj programoj haveblas senkoste en la reto, vidu ligilojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

RSS-legiloj[redakti | redakti fonton]

Esperantlingvaj RSS-fluoj[redakti | redakti fonton]

Reguloj de RSS[redakti | redakti fonton]