Linko (foliumilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lynx

Ekrankopio

Ekrankopio de Lynx
Programisto Lou Montulli, Michael Grobe, Charles Rezac
Lasta stabila versio 2.8.7rel.2
(21-a de junio 2010)
Operaciumo Plursistema
Programlingvo C
Lingvo(j) Nur angla
Programtipo Foliumilo
Permesilo Ĝenerala Publika Permesilo de GNU, versio 2.0
Retejo lynx.invisible-island.net
vdr

Lynx (aŭ Linko) estas tekstreĝima foliumilo ĉe Linukso. Oficiale la foliumilo nur haveblas en fontoteksta formo, sed formoj plenumeblaj estas inkluzivitaj kun la plejparto el linuksaj distribuaĵoj kaj estas haveblaj por operaciumoj kiel Vindozo kaj Makintoŝo. Protokoloj komprenataj estas Gopher, HTTP, FTP, WAIS, NNTP kaj SSL.

Teksta fasado[redakti | redakti fonton]

La teksta fasado certigas, ke paĝoj rapide ŝargiĝas, ke ĝi restas alirebla al blinduloj ktp. Oni povas redakti Vikipedion per ĝi, sed Vikipedio malrekomendas tion. Oni uzas la klavaron por legi paĝojn: g por nova retadreso, la sagoklavoj por rulumado, sekvado de ligiloj kaj irado reen, la deklivo por la fontoteksto ktp.

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Lynx ne povas rekte legi bildojn, plurmediaĵojn, Javaskripton ktp (tamen oni povas uzi perajn legilojn por tiaj), kaj oni ne povas enmeti kromprogramojn. Tiuj certigas, ke Lynx estas rapida kaj sekura. Ĝi komprenas kuketojn, sed apriore Lynx forviŝas ilin dum ĉesigo.

Internaciigo[redakti | redakti fonton]

Esperantlingva prezento[redakti | redakti fonton]

Lynx ankoraŭ ne havas esperantlingvan prezenton.

Elmontrado de supersignoj[redakti | redakti fonton]

Supersignoj aperos se oni uzas unikodajn bibliotekojn dum muntado. Aliokaze ĝi nur forigos la kromsignojn de la literoj.

Tajpado de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Same se oni uzas unikodan muntaĵon, tiu povos tajpi literojn kun supersignoj. Pro tio, ke la specialaj esperantlingvaj signoj postulas du bajtojn, tajpado de tiaj signoj kaŭzos kursoran malkongruecon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]