Microsoft Edge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Microsoft Edge
Microsoft Edge en Windows 10, montranta la ĉefpaĝon en la hispana Vikipedio

Microsoft Edge en Windows 10, montranta la ĉefpaĝon en la hispana Vikipedio

Microsoft Edge en Windows 10, montranta la ĉefpaĝon en la hispana Vikipedio
Aŭtoro Microsoft
Lasta stabila versio 44.17763.1.0 (Windows 10)
(2-a de oktobro 2018)
Lasta testa versio 74.1.96.24 (Windows 10)
(8-a de aprilo 2019)
Operaciumo Windows 10, Windows 10 Mobile, iOS, Android
Programlingvo C++
Lingvo(j) Plurlingva
Programtipo TTT-legilo
Permesilo Mallibera programaro
Retejo www.microsoftedge.com
Information icon.svg
vdr

Microsoft Edge (kodnomita "Spartan") estas interreta TTT-legilo evoluigita de Microsoft. Komence lanĉita por Windows 10 kaj Xbox One, ĝi ankaŭ havas versiojn lanĉitajn por Android kaj iOS. Ĝi estas la posteulo de Internet Explorer, funkciante kiel la nova defaŭlta interreta TTT-legilo de Microsoft.

Oficiale anoncita de Microsoft la 21-an de januaro 2015, ĝia antaŭvida versio estis publikigita la 30-an de marto 2015.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

"Spartan" estis publike havebla kiel la apriora retumilo por Windows 10 Technical Preview build 10049, kaj publikigita la 30-an de marto 2015. La nova motoro uzata de "Spartan" estis antaŭe havebla en versioj de Windows 10 kiel parto de Internet Explorer 11, kaj estus uzata de la retumilo ĝis la fina versio de 10; Microsoft tamen anoncis, ke Internet Explorer ne uzas la saman motoron kiel "Spartan", kaj la retumilo restos malaktuala en Windows 10.

Rimedoj[redakti | redakti fonton]

Microsoft Edge estas la defaŭlta retumilo por Windows 10 (versioj por labortablo, konzolo Xbox One, kaj Windows 10 Mobile), anstataŭigante Internet Explorer 11 kaj Internet Explorer Mobile. Edge ankaŭ uzas novan aranĝan motoron konatan kiel EdgeHTML, kiu devenas de Trident. Ĉi tiu nova motoro estis "dezajnita por interagadebleco kun la moderna reto".

La retumilo inkluzivas la enkonstruitan Adobe Flash Player, PDF-legilon, kaj subtenon por asm.js.

EdgeHTML[redakti | redakti fonton]

EdgeHTML estas proprieta enpaĝiga motoro evoluigita por Edge. Ĝi estas diverĝo de Trident, kiu forigis ĉiujn heredajn kodojn el antaŭaj versioj de Internet Explorer kaj plejparton de ties reskribita fontkodo kun retejaj normoj kaj interagadebleco kun aliaj modernaj retumiloj.

Edge Chromium[redakti | redakti fonton]

En 2018 Microsoft anoncis, ke Edge uzos la enpaĝigan motoron Chromium aŭ Blink. Ĉi tio certigas, ke Edge povas uzi etendaĵojn de Google Chrome, kun ĉi tiu nova motoro, programistoj ne devas konstrui paĝon por ĝi, paĝoj faritaj por Google Chrome funkcios kun Edge. Ĉi tiu nova motoro ankoraŭ disvolviĝas.

En junio 2019 Microsoft publikigis la unuan beta-version de Edge Chromium por pli fruaj versioj de Windows kiaj Windows 7, Windows 8 kaj 8.1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]