Tutmondiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teknologioj de komunikado kaj tutmondiĝo (kontinentoj)
Mapo kun la ĉefaj veturoj de la Epoko de Malkovroj, 1482–1524. Vidu detalojn en etendebla tabelo:

Tutmondiĝo rilatas al la ekonomia doktrino, kiu disvastiĝis en la 1990-aj jaroj kaj celis antaŭenigi la malfermon de limoj por ideoj, varoj kaj personoj.

Male, Tutglobigo ĝenerale kompreniĝas kiel kontraŭ-tutmondiĝo por akcenti la perdon je potenco kaj signifo de la naciaj ŝtatoj kadre de la procezo de tutmondiĝo aŭ por priskribi la evoluon al speco de tutmonda ŝtato pro la duobla efiko de ekonomia tutmondiĝo kaj maldekstra internaciismo.

Tutmondiĝo estas procezo, je kiu diversaj faktoroj de internacia signifo, kiel komercaj kaj ekonomiaj rilatoj, politikaj interesoj, sociaj movadoj, popolmigrado, novaj teknologiaj kapabloj, kulturaj influoj ktp. efikas sur unuopaj landoj. Ĝi estas la procezo de internacia integrado okazinta pro la interŝanĝo de mondkonceptoj, produktoj, ideoj kaj aliaj aspektoj de la kulturo[1][2].

La fenomeno de plifortiĝanta internacia interplektiĝo okazas je la tavolo de individuoj, socioj, institucioj kaj ŝtatoj.

Esenca kondiĉo por la fenomeno de tutmondiĝo konsideriĝas la teknologia progreso en la 20-a jarcento, aparte en la teknologioj de komunikado kaj transportado, kaj la politikaj decidoj pri "liberaligo" de la tutmonda komerco. Antaŭeniro en transporto kaj telekomunikado, kiaj la popularigo de telegrafo kaj ties posteulo Interreto, estas ĉefaj faktoroj en la procezo de tutmondiĝo, generante plian interdependon el ekonomiaj kaj kulturaj agadoj.[3]

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

Portugala karako en Nagasaki, 17a-jarcenta japana Nanbana arto.

Kvankam fakuloj lokigas la originon de tutmondiĝo en modernaj epokoj, aliaj markas ties historion longe antaŭ la eŭropa epoko de malkovroj kaj la vojaĝoj al la Nova Mondo. Kelkaj eĉ markas ĝiajn originojn al la 3a jarmilo a.K.[4][5] Fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a jarcento, la ligiteco de la tutmondaj ekonomioj kaj kulturoj kreskiĝis rapide.

La ekonomikan anglalingvan terminon "globalization" plej forte influis kaj konatigis la germandevena usona ekonomikisto Theodore Levitt (1925–2006), en 1983 per la artikolo "The Globalization of Markets" [6] en la magazino Harvard Business Review. Ĝi estis pli kaj pli uzata ekde la mezo de la 1980-aj jaroj, sed ĉefe ekde la mezo de la 1990-aj jaroj.[7]

En 2000, la Internacia Monunua Fonduso (IMF) identigis kvar bazajn aspektojn de tutmondiĝo :

Krome, mediaj defioj kiaj la klimata ŝanĝo, problemoj pri akva kaj aera poluado, kaj trofiŝkaptado de oceanoj estas ligitaj al tutmondiĝo.[9] Tutmondiĝaj procezoj tuŝas al kaj estas tuŝitaj de negocoj kaj labor-organizado, ekonomiko, sociaj kaj kulturaj rimedoj kaj la medio.

Terminoj kaj signifoj : Tutmondiĝo, Sennaciigo, Tutglobigo.[redakti | redakti fonton]

Globalization (angla por Tutmondiĝo)[redakti | redakti fonton]

La anglalingva termino globalization, hispanlingve globalización, germanlingve Globalisierung, ruse Глобализация ["globalizacija"], en Esperanto laŭvorte "terglobigo", komence uziĝis en fakaj publikaĵoj de socia scienco, unuafoje almenaŭ en 1944; en 1961 la vorto globalization ekaperis en anglalingva leksikono.

Mondialisation, Mondialisierung (franca, resp. germana por Sennaciiĝo)[redakti | redakti fonton]

Alia, internacie malpli forte uzata termina variaĵo estas la franclingva vorto mondialisation, alilingve ekzemple germane Mondialisierung, en Esperanto laŭvorte "mondiĝo". Iuj aŭtoroj ne nomas la priskribitan proceson "tutmondiĝo", sed "sennaciiĝo" (ekzemple germane EntnationalisierungDenationalisierung), por akcenti la perdon je potenco kaj signifo de la naciaj ŝtatoj kadre de la proceso de tutmondiĝo.

La fenomeno jam pridiskutiĝis longe antaŭ ol ekestis la termino. Ekzemple la germana filozofo Karl Jaspers en sia kulturkritika publikaĵo Die geistige Situation der Zeit ("la spirita situacio de la epoko", 1932) uzis la germanlingvan adjektivon planetarisch, do "tutplaneda": "El teknika kaj ekonomika vidpunkto, ĉiuj problemoj ŝajne iĝas tutplanedaj".[10] La proceso de tutplanediĝo laŭ li signifis "hororan" samniveliĝon. Karl Jaspers elstarigis, ke la tutmondiĝo de la 20-a jarcento diferenciĝas de similaj tendencoj de antaŭaj epokoj per tio ke ne nur la ekonomiaj interrilatoj pli interplektiĝis, sed ĉiuj interrilatoj, inkluzive de la militistaj, kiel montris la unua mondmilito kaj post la publikigo de lia verko ankaŭ la dua mondmilito. La homaj kulturoj disvastiĝas tutmonde, sed post unua "deliro de pli vasta spaco" li priskribas "senton de tutmonda malvasteco".[11]

Mondialisme, Globalism (franca resp. angla por Tutglobigo[12])[redakti | redakti fonton]

La termino tutglobigo rilatas al la disvolviĝo de interdependaj ligoj inter homoj, homaj agadoj kaj politikaj sistemoj ĉirkaŭ la mondo.

La termino tutglobigo estas neologismo kiu rilatas al supozata deziro fini la nacian ŝtaton kiel kadro de politika administrado kaj identeca referenco. Ĝi estas ĉefe uzata en naciismaj medioj por priskribi en denunca maniero la evoluon al speco de tutmonda ŝtato kiu okazus sub la duobla efiko de ekonomia tutmondiĝo kaj maldekstre internaciismo.

Ĝi referas al diversaj sistemoj kun amplekso preter la simple internacia. Ĝi estas uzata fare de politikaj sciencistoj, kiel ekzemple Joseph Nye, por priskribi "provojn kompreni ĉiujn interrilatoj de la moderna vivo kaj reliefigi subkuŝantajn ŝablonojn kiuj klarigi ilin". Dum unuavice asociita kun mondo-sistemoj, ĝi uzeblas por priskribi aliaj tutmondaj tendencoj.

Por Ulrich Beck, germana sociologo kaj aŭtoro de kosmopolita, mondcivitana manifesto[13], la tutglobigo estas politika koncepto, kiu supozas, ke politika ago nur eblas kiel logika adapto al la leĝoj de la monda merkato[14].

La tutglogio supozas tendencon al kultura unuiĝo (ekzemple, ke la tuta mondo konsumu la saman aŭ tre similan), dum Ulrich Beck kredas, ke kultura evoluo estas kaj restas plureca, sed trans lokajn kaj naciajn limojn.

'Globalism' aŭ tutglobigo estas uzata en publikaj kaj sociologiaj debatoj por kritiki bazajn supozojn pri la libermerkata tutmondiĝo kiel "novliberala". La termino estas ankaŭ uzata de kontraŭuloj de tutmondiĝo kiel popolismaj movadoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Etendo de la vojoj de la Silka Vojo kaj de la Spicokomerco posedataj de la Otomana Imperio en 1453 kiu permesis esploradon

Homoj interrilatis trans longdistancoj dum miloj da jaroj. La transtera Silka Vojo kiuj ligis Azion, Afrikon, kaj Eŭropo estas ideala ekzemplo de la transforma potenco de transloka interŝanĝado kiu ekzistis en la "Malnova Mondo". Filozofio, religioj, lingvoj, artoj, kaj aliaj aspektoj de kulturo disvastiĝis kaj miksiĝis kiam nacioj interŝanĝadis produktojn kaj ideojn. En la 15-a kaj 16-a jarcentoj, eŭropanoj faris gravajn eltrovaĵojn en sia esplorado de la oceanoj, inkluzive de la komenco de transatlantika vojaĝado al la "Nova Mondo" Ameriko. Tutmonda movado de homoj, varoj, kaj ideoj kreskis signife en la sekvaj jarcentoj. Komence de la 19-a jarcento, la evoluo de novaj formoj de transportado (kiel ekzemple la vaporŝipo kaj fervojoj) kaj telekomunikado kiuj "kunpremis" kaj tempon kaj spacon enkalkulis ĉiam pli rapidajn indicojn de tutmonda interŝanĝado.[15] En la 20-a jarcento, stratveturiloj, nova infrastrukturo por transporto, kaj flugkompanioj igis transportadon eĉ pli rapida. La apero de elektronikaj komunikadoj, plej precipe poŝtelefonoj kaj la Interreto, ligis miliardojn da homoj laŭ novaj manieroj ĝis la jaro 2010.

Antikva tutmondiĝo[redakti | redakti fonton]

La interkonata mondo en la 13a jarcento, kiel priskibita de Janet Abu-Lughod.

Antikva tutmondiĝo estas esprimo kiu konvencie referencas al fazo en la historio de tutmondiĝo inkludante tutmondiĝajn okazaĵojn kaj disvolvigojn el la tempo de la plej fruaj civilizoj ĝis ĉirkaŭ la 1600-aj jaroj. Tiu esprimon oni uzas por priskribi la rilatojn inter komunumoj kaj ŝtatoj kaj kiel oni kreis ilin pere de la geografia etendo de ideoj kaj sociaj normoj kaj je loka kaj je regiona niveloj.[16]

Tiukadre, oni markis tri ĉefajn antaŭpostulojn por ke okazu tutmondiĝo. La unua estas la ideo de Orientaj Originoj, kio montras kiel la okcidentaj ŝtatoj adaptis kaj plibonigis lernitajn principojn el Oriento.[16] Sen la etendo de tradiciaj ideoj el Oriento, la okcidenta tutmondiĝo ne estus aperinta laŭ la vojo kiun ĝi faris. La interagado de ŝtatoj ne okazis je tutmonda skalo kaj plej ofte ĝi estis limigita al Azio, Nordafriko, Mezoriento, kaj al kelkaj partoj de Eŭropo.[16] Je tiu tutmondiĝo, estis malfacile por ke ŝtatoj interagadu kun aliaj kiuj ne estas proksime. Eventuale, teknologiaj antaŭeniroj ebligis, ke la ŝtatoj eksciu pri la ekzistado de aliaj kaj tial alia fazo de tutmondiĝo povis okazi. La tria postulo rilatas al inter-dependeco, stabileco kaj reguleco. Se ŝtato ne estas dependanta de alia, tiam ne estas vojo por ke ŝtato estu reciproke tuŝita de la alia. Tiu estas unu el la ĉefaj fortoj malantaŭ la tutmondaj konektoj kaj komerco; sen ambaŭ, tutmondiĝo ne estus aperinta laŭ la vojo laŭ kiu ĝi aperis kaj la ŝtatoj ankoraŭ estus dependaj el sia propra produktado kaj resursoj por funkcii. Tiu estas unu el la argumentoj ĉirkaŭ la ideo de frua tutmondiĝo. Oni argumentis, ke la antikva tutmondiĝo ne funkciis en simila maniero kiel la moderna tutmondiĝo, ĉar la ŝtatoj ne estis interdependantaj unu de aliaj, kiel ja ili estas nuntempe.[16]

La Silka Vojo en la 1a jarcento.

Oni eksponis ankaŭ "plurpolusan" naturon por la antikva tutmondiĝo, kiu inkludis la aktivan partoprenon de ne-eŭropanoj. Ĉar ĝi antaŭis al la Granda Diverĝo okazinta en la 19-a jarcento, laŭ kiu Okcidenta Eŭropo preterpasis la ceteron de la mondo se temas pri industria produktado kaj ekonomia rezulto. Ĉiuokaze la antikva tutmondiĝo estis fenomenono kiu okazis ne nur en Eŭropo sed ankaŭ ĉe aliaj ekonomie disvolvigintaj centroj de la Malnova Mondo kiel Guĝarato, Bengalio, marborda Ĉinio, kaj Japanio.[17]

La germana historiekonomikisto kaj sociologo Andre Gunder Frank argumentas, ke formo de tutmondiĝo startis je la starigo de komercaj ligoj inter Sumero kaj la Induso-civilizacio en la tria jarmilo a.n.e. Tiu antikva tutmondiĝo ekzistis jam dum la Helenisma Epoko, kiam komercaj urbaj centroj ĉirkaŭis la akson de la greka kulturo kiu etendiĝis el Hindio ĝis Hispanio, inkludante Aleksandrioj kaj la aliajn Aleksandriaj urboj. Jam dekomence, la geografia situacio de Grekio kaj la neceso importadi tritikon devigis la grekojn engaĝiĝi en la markomerco. Komerco en antikva Grekio estis tre senlima: la ŝtato kontrolis nur la liveradon de greno.[4]

Indiĝenaj agrikulturaj produktoj de la Nova Mondo tutmonde interŝanĝitaj: maizo, tomato, terpomo, vanilo, kaŭĉuko, kakao, tabako.

Komerco laŭ la Silka Vojo estis grava faktoro en la disvolviĝo de civilizoj el Ĉinio, Hindia subkontinento, Persio, Eŭropo, kaj Arabio, malfermante longdistancajn politikajn kaj ekonomiajn interagadojn inter ili.[18] Kvankam silko ja estis certe la ĉefa valora komercaĵo el Ĉinio, oni komercis ankaŭ per varoj kiaj salo kaj sukero; kaj tiukadre ankaŭ religioj, sinkretismaj filozofioj, kaj variaj teknologioj, same kiel ankaŭ malsanoj, veturis laŭlonge de la Silkokomercaj Vojoj. Krom por ekonomia komerco, la Silka Vojo servis kiel rimedo por disvastigi kulturan interŝnĝojn inter la civilizoj laŭlonge de ĝia vojreto.[19] La trafiko de personoj, kiel rifuĝintoj, artistoj, metiistoj, misiistoj, ŝtelistoj, kaj senditoj, rezultis en interŝanĝo de religioj, arto, lingvoj kaj novaj teknologioj.[20]

Frumoderna tutmondiĝo[redakti | redakti fonton]

En Lisbono en la 1570-aj jaroj estis multaj afrikanoj.

"Frumoderna tutmondiĝo" aŭ "pra-tutmondiĝo" kovras periodon de la historio de tutmondiĝo etenda proksimume laŭlonge de la jaroj inter 1600 kaj 1800. La koncepto de "pra-tutmondiĝo" estis por la unua fojo enkondukitaj de historiistoj A. G. Hopkins kaj Christopher Bayly. La termin priskribas la fazon de pliiĝantaj komercaj ligoj kaj kultura interŝanĝo kiu estis ĉefa trajto de la periodo tuj antaŭ la alveno de pli "moderna tutmondiĝo" fine de la 19-a jarcento.[21] Tiu fazo de tutmondiĝo estis karakterizita per la graviĝo de eŭropaj marimperioj, en la 15-a ĝis la 17-a jarcentoj, nome unue la Portugala Imperio (1415) sekvita de la Hispana Imperio (1492), kaj poste de la Nederlanda kaj Brita Imperioj. En la 17-a jarcento, la monda komerco disvolviĝis ĉefe kiam oni starigis ŝtatfavoritajn kompaniojn kiel la Brita Orienthinda Kompanio (fondita en 1600) kaj la Nederlanda Orient-hinda Kompanio (fondita en 1602, ofte priskribita kiel la unua transnacia firmao en kiu oni proponis akciojn).[22]

Alternativa rigardo el historiistoj Dennis Flynn kaj Arturo Giráldez, postulis, ke: tutmondiĝo startis per la unua ĉirkaŭnavigado de la monda globo en la ekspedicio Magelan-Elkano kiu antaŭis la starigon de tutmonda arĝentokomerco.[23]

Frumoderna tutmondiĝo distingiĝas el la moderna tutmondiĝo sur la bazo de ekspansiismo, la metodo administri la tutmondan komercon, kaj la nivelon de informara interŝanĝo. La periodo estas markita de komercaj aranĝoj kiel la Orienthinda Kompanio, la ŝanĝo de hegemonio al Okcidenta Eŭropo, la eksplodo de grandskalaj konfliktoj inter povaj landoj kiel la Tridekjara Milito, kaj la apero de novaj varoj — ĉefe precize la sklavkomerco. La triangula komerco ebligis, ke Eŭropo profitu rimedojn en la Okcidenta Hemisfero. Ankaŭ la transigo de bestovaroj, plantoproduktoj, kaj ankaŭ epidemiaj malsanoj asocia kun la koncepto kreita de Alfred W. Crosby pri la Kolumba interŝanĝo ludis gravan rolon en tiu procezo. Eŭropaj, islamaj, hindiaj, sudorientaziaj, kaj ĉinaj komercistoj estis implikitaj en la frumodernaj komerco kaj komunikado, precize en la mondoregiono de la Hinda Oceano.

Surmariĝo en 1843 de la ŝipo Great Britain, revolucia ŝipo de inĝeniero Isambard Kingdom Brunel.

Moderna tutmondiĝo[redakti | redakti fonton]

Laŭ ekonomihistoriistoj Kevin H. O'Rourke, Leandro Prados de la Escosura, kaj Guillaume Daudin, kelkaj faktoroj promociis tutmondiĝon en la periodo 1815–1870:[24]

  • La fino de la Napoleonaj Militoj rezultis en epoko de relativa paco en Eŭropo.
  • Novigoj en transportada teknologio ege malpliigis la komercajn kostojn.
  • Novaj industriaj militaj teknologioj pliigis la povon de eŭropaj ŝtatoj kaj Usono, kaj ebligis, ke tiuj povoj perforte malfermu merkatojn tra la tuta mondo kaj etendu siajn imperiojn.
  • Laŭgrada ŝanĝo al pli granda ekonomia liberigo en eŭropaj landoj.
Dum la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, la Unuiĝinta Reĝlando estis tutmonda superpotenco.

Dum la 19-a jarcento, tutmondiĝo plifirmigis sian formon kiel rekta rezulto de la Industria Revolucio. Industriigo ebligis normigon de la produktado de hejmaj varoj uzante skalajn ekonomiojn dum la rapida loĝantarkresko kreis elteneblan petaron de tiaj varoj. En la 19-a jarcento, vaporŝipoj ege malpliigis la koston de la internacia transportado kaj la fervojoj faris la internan transportadon pli malmultekosta. La transporta revolucio okazis iam inter 1820 kaj 1850.[15] Tiukadre multaj pliaj landoj aliĝis al la internacia komerco.[15] Tutmondiĝo en tiu periodo klare adoptis la formon de la 19a-jarcenta imperiismo kiel ĉe Afriko kaj Azio. La invento de ŝip-konteneroj en 1956 helpis la antaŭeniron de la komerca tutmondiĝo.[25][26]

Post la Dua Mondmilito, la demarŝoj de politikistoj kondukis al la interkonsentoj de la Konferenco de Bretton Woods, en kiu plej gravaj registaroj metis la bazon por la kadro de internaciaj monpolitiko, komerco kaj financo, kaj por la fondo de kelkaj internaciaj institucioj cele al faciligo de la ekonomia kresko per malaltigo de la komercbarieroj. Dekomence la Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco (GATT) kondukis al serio de interkonsentoj por forigi la komercrestriktojn. La sukcedanto de GATT estis la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), kiu havigis kadron por negocadi kaj formaligi la komercajn interkonsentojn kaj procezon por solvi disputojn. Eksportado preskaŭ duobliĝis el 8.5% de la totala malneta mondoproduktado en 1970 ĝis 16.2% en 2001.[27] La aliro al uzado de tutmondaj interkonsentoj por progresigi komercon bremsiĝis pro la malsukceso de la Doha Babilrondo por komerca negocado de 2001. Multaj landoj poste ŝanĝiĝis al duflankaj aŭ pli malgrandaj plurflankaj interkonsentoj, kiel la Interkonsento por Libera Komerco inter Sudkoreio kaj Usono de 2011.

D.H. Comet, unua jetmotora komercaviadilo, eniris en servo en 1949.

Ekde la 1970-aj jaroj, aviado iĝis pli kaj pli atingebla por la meza klaso de disvolviĝintaj landoj. Politiko por malfermaj ĉieloj kaj tendenco al malmultekostaj flugkompanioj helpis alporti konkurencon al la merkato. En la 1990-aj jaroj, la kresko de la reto de malmultekosta komunikado malpliigis la koston de komunikado inter landoj. Grandan parton de la laboro oni plenumas per komputilo sendepende de la loko. Tio inkludis kontadon, disvolvigon de programaro, kaj dezajno de inĝenierado.

Programoj de studenta interŝanĝo populariĝis post la Dua Mondmilito, kaj pere de tio oni intencas pliigi la komprenon de la partoprenantoj kaj la toleremon al aliaj kulturoj, same kiel plibonigi iliajn lingvokapablojn kaj ampleksigi iliajn sociajn horizontojn. Inter 1963 kaj 2006 la nombro de studentoj studintaj en eksterlanda lando pliiĝis 9 fojojn.[28]

Ekde la 1980-aj jaroj, la moderna tutmondiĝo rapide etendiĝis pere de diversaj faktoroj. Unuflanke solidarecaj movadoj etendis internacian interhelpon en diversaj sektoroj, kaj partikulare socialdemokrataj tendencoj kaj eĉ socialismaj ŝtatoj en la dua duono de la 20-a jarcento. Plej potence funkciis la ekspansio de kapitalismo kaj de la novliberalaj ideologioj kaj povocentroj.[29] La aplikado de novliberalaj politikoj ebligis la privatigon de publika industrio, dereguladon de la juro aŭ de politikoj kiuj estis interferintaj kun la libera fluo de la merkato, same kiel la malpliigon de registaraj socialaj servoj.[30] Tiuj novliberalaj politikoj estis enkondukitaj al multaj disvolviĝantaj landoj en la formo de strukturaj alĝustigaj programoj, kiuj estis aplikataj de la Monda Banko kaj de la Internacia Monfonduso.[29] Tiuj programoj celis plibonigi la ekonomion kontraŭ grandajn akirojn por la kapitalismaj kompanioj; ili postulis, ke la landoj ricevontaj monhelpon devis malfermi siajn merkatojn al kapitalismo, privatigi la publikan industrion, ebligi la liberan komercon, malpliigi socialajn servojn kiel sansistemo kaj edukado kaj ebligi la liberan movadon de la gigantaj multnaciaj korporacioj.[31]

Kun loĝantaro de 1.4 mil milionoj da personoj, Ĉinio estas la dua plej granda ekonomio de la mondo.

Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento, la konekteco de la mondaj ekonomioj kaj kulturoj kreskiĝis tre rapide. Tio malrapidiĝis el la 1910-aj jaroj antaŭen pro la mondaj militoj kaj poste pro la Malvarma Milito,[32] sed pintis denove en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj.[33] La revolucioj de 1989 kaj sekva ekonomia liberaligo en multaj partoj de la mondo rezultis en grava ekspansio de la tutmonda interkonekteco. Ankaŭ la migrado kaj movado de personoj povas esti markita kiel elstara trajto de la tutmondiĝa procezo. En la periodo inter 1965 kaj 1990, la proporcio de la laborforto migranta proksimume duobliĝis. Plej granda parto de la migrado okazis inter la disvolviĝintaj landoj kaj la malplej evoluigitaj landoj.[34] Dum la ekonomia integrado intensiĝis laboristoj translokiĝis al areoj kun pli altaj salajroj kaj plej granda parto de la disvolviginta mondo orientiĝis al la internacia merkata ekonomio. La falo de Sovetunio ne nur finigis la malvarm-militan dividon de la mondo – ĝi ankaŭ lasis Usonon kiel nura polico de la mondo kaj klara defendanto de la libera merkato.

La tutmondiĝo rezultis ankaŭ en la kreskanta atento metita al la movado de malsanoj, la proliferado de popola kulturo kaj de konsumvaloroj, la kreskanta elstarigo de internaciaj institucioj kiel UN, kaj kongruigita internacia agado al aferoj kiel la medio kaj la homaj rajtoj.[35] Aliaj spektaklaj disvolvigoj estis la etendo de Interreto kiu iĝis nemalhavebla por konekti homojn tra la tuta mondo; ĉirkaŭ 2012, pli ol 2.4 mil milionoj da personoj — ĉirkaŭ unu triono de la tutmonda homa loĝantaro — uzis la servojn de Interreto.[36][37] La kresko de la tutmondiĝo neniam estis glata. Grava okazaĵo estis la ekonomia krizo de la finaj 2000-aj jaroj, kiu estis asocia kun pli malgranda kresko (en areoj kiel internacia uzado de telefonoj kaj de Skype) aŭ eĉ portempa negativa kresko (en areoj kiel komerco) de la tutmonda interkonekteco.[38][39]

La komerca milito inter Ĉinio kaj Usono, startinta ĉirkaŭ 2018, negative tuŝis la komercon inter la du plej grandaj landaj ekonomioj. La ekonomia efiko de la Pandemio de KOVIM-19 inkludis amasan malpliigon de turismo kaj de internacia negocveturado ĝenerale, ĉar multaj landoj provizore fermis siajn limojn. La krizo en la provizoĉeno de 20212022 rezultis el portempa fermado de instalaĵoj de fabrikado kaj transportado, kaj labortranĉado. Provizaj problemoj faciligis kelkajn ŝanĝojn en enlandaj produktadoj.[40] La ekonomia efiko de la invado de Rusio en Ukrainion de 2022 inkludis blokadon de Ukrainiaj havenoj kaj internaciaj sankcioj kontraŭ Rusio, rezulte en la miskonekto de la Rusia ekonomio disde granda parto de la tutmonda komerco, speciale disde la Eŭropa Unio kaj aliaj okcidentaj landoj.

Kultura tutmondiĝo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kultura tutmondiĝo.
Shakira, plurlingva kaj tutmonde influa kantisto.

Kultura tutmondiĝo estas tia disfluado de ideoj, signifoj, kaj valoroj tra la mondo, kia etendas kaj pliintensigas sociajn rilatojn inter malsamaj mondopartoj.[41] Nuntempe tiun procezon markas la komuna konsumado de kulturaĵoj diskonigitaj pere de la Interreto, popolkulturaj komunikiloj, kaj internacia vojaĝado. Tiuj procezoj aldoniĝis al varinterŝanĝo kaj koloniigo, kiuj jam pli frue disportis kulturajn signifojn tra la mondo. La cirkulado de kulturaĵoj partoprenigas individuojn en deforaj sociaj rilatoj trans naciaj kaj regionaj limoj. Kvankam tiaj rilatoj havas materian aspekton, kultura tutmondiĝo konsistas el la ekesto de komunaj normoj kaj scioj, kun kiuj homoj rilatigas siajn individuajn kaj kolektivajn kulturajn identecojn. Ĝi alportas plian konektitecon inter diversaj popoloj kaj kulturoj.[42] La koncepto de kultura tutmondiĝo formiĝis malfrue en la jardeko de 1980, kaj populariĝis inter okcidentaj sciencistoj dum la jardeko de 1990 kaj frue en tiu de 2000. Iuj konsideras ĝin reago al kritikoj de kultura imperiismo faritaj en la jardekoj de 1970 kaj 1980.[43]

Tutmonda edukado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tutmonda edukado.

Tutmonda edukado, rilata esprimo estas edukado por daŭripova evoluigo, nome koncepto de edukado tutece orientita laŭ enhavo kaj metodaro kaj kiu celas eduki homojn por esti malfermitaj kaj empatiaj. Ĝi peras interfakajn scio-enhavojn kaj kapablojn pri unu-mondaj temoj kaj uzas malfermitajn pedagogiajn konceptojn kiel ekzemple projektlernado, projektlaboro, projektlecionoj, lernolaboratorioj kaj multaj aliaj partoprenigaj lernometodoj.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kontraŭ-tutmondiga movado.

Movado por alia tutmondiĝo[redakti | redakti fonton]

Protesto de Okupu Wall Street.

La kontraŭ-tutmondiga movado, aŭ anti-tutmondiga movado,[44] estas socia movado kritika al la tutmondiĝo farita de korporacia kapitalismo. Tiu movado estas ankaŭ ofte menciata kiel tutmonda justecmovado,[45] alimondisma movado (Okupu Wall Street), kontraŭkorporacia aktivismo,[46] aŭ movado kontraŭ novliberala tutmondigo.

Lingvoj kaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

La tutmondiĝo tendencas hierarkiigi lingvojn plifortigante la dominantajn lingvojn kaj lasante malaperi la malpli parolatajn[47] kaj malpli bone ekipitajn lingvojn. Aliflanke la tutmondiĝo permesas, ke ĉiuj povas aliri ajnan lingvon en la mondo[48].

La problemo por lingvoj kaj kulturoj ne estas la tutmondiĝo mem, sed venas de la maniero kiel oni organizis la internaciajn rilatojn pere de la hegemonio de unu kulturo, unu nacio, unu geografia areo, kaj kiel evidenta simbolo de tiu altrudo de hegemonio, ankaŭ la superrego de unu sola lingvo kiel bazo de la tutmondiĝo[49]. Ĝenerale, evoluantaj landoj montriĝas pli zorgemaj rilate al kultura tutmondiĝo ol evoluintaj landoj. Tamen, en ĉiu el la 17 enketitaj landoj, la plimulto de la enketitoj spertis kultura interŝanĝo kiel pozitivema, sed ne negativa[50].

Tutmondiĝo postulas pli ol iam ajn multlingvan komunikadon, sed ekonomiaj limigoj ofte rezultigis en la uzon de unu sola lingvofrankao.

Unu el la ĉefaj kialoj de la allogo de lingvo kaj ĝiaj parolantoj estas la ebleco partopreni en la monda komerco.

Ĉi tio konfliktas kun la egalisma multlingvismo kiun la eŭropaj institucioj jam depost iom da tempo postuals kaj kiu finfine plejparte rilatas al lingvaj homaj rajtoj, kiuj donas al ĉiuj la rajton uzi sian lingvon iam ajn, ie ajn. Konsiderante ĉi tiun kontraston, tradukistoj povas kontribui al efika komunikado kaj al la konservado de la tutmonda lingva diverseco[51].

Vidu ankaŭ Tutmondiĝado - lingvoj de malgranda disvasteco.

Esperanto kaj tutmondiĝo[redakti | redakti fonton]

La komunumo de Esperanto-parolantoj spertas manieron por esti tutmonda kiu estas tre malsama kaj alternativa al la sperto kiun oni havas parolante la anglan[52]. En artikolo en bangladeŝa gazeto, A.F.G. Mohiuddin etikedas Esperanton kiel lingvon por "signifa tutmondiĝo"[53]. Tia "signifa tutmondiĝo" estas la celo de la novaj-malnovaj landoj de sud-orienta Azio - teritorioj de antikvaj civilizacioj, nun serĉantaj ligi tiujn civilizaciojn al la moderna mondo[54].

Migrantoj kaj tutmondiĝo[redakti | redakti fonton]

Tutmondiĝo estas paradoksa en la maniero kiel ĝi ofertas liberan fluadon de financoj, varoj kaj servoj trans naciaj limoj, sed limigas la liberan migradon de homoj[55].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

(es) Germán Canale (2010) Globalización y lenguas internacionales : identidades, discursos y políticas lingüísticas : el caso del inglés, el español y el esperanto (tutmondiĝo kaj internaciaj lingvoj: identecoj, diskursoj kaj lingvaj politikoj: la kazo de la angla, hispana kaj esperanto), Montevideo, Universidad de la República, Facultad de Humanidades y Ciencias de la Educación, Comisión Sectorial de Investigación Científica, verko eldonita kadre de la esplorprojekto  "Lingva diverseco kaj tutmondiĝado : lingvopolitikoj kaj prilingvaj diskutoj" (2007-2009), 130 pp,, ISBN 9789974006355 - ISBN 997400635X

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Historio de tutmondiĝo[redakti | redakti fonton]
Tutmondiĝaj militoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Al-Rodhan, R.F. Nayef kaj Gérard Stoudmann. (2006). Definitions of Globalization: A Comprehensive Overview and a Proposed Definition. Arkivigite je 2012-11-19 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Albrow, Martin kaj Elizabeth King (eld.) (1990). Globalization, Knowledge and Society London: Sage. ISBN 978-0-8039-8324-3 p. 8. "...all those processes by which the peoples of the world are incorporated into a single world society."
  3. Stever, H. Guyford (1972). "Science, Systems, and Society." Journal of Cybernetics, 2(3):1–3. COI:10.1080/01969727208542909
  4. 4,0 4,1 Frank, Andre Gunder. (1998). ReOrient: Global economy in the Asian age. Berkeley: University of California Press. (ISBN 978-0-520-21474-3)
  5. Globalization and Global History (p.127). Alirita 3a de Julio 2012.[rompita ligilo]
  6. Theodore Levitt: „The globalization of markets“ (anglalingve: "la tutmondiĝo de merkatoj"), en: Harvard Business Review, 61-a jarkolekto, 1983, n-ro 3, p. 92
  7. Google Books Ngram Viewer: Globalization
  8. International Monetary Fund . (2000). "Globalization: Threats or Opportunity." 12a de Aprilo 2000: IMF Publications.
  9. (2002) “Grounding Globalization: The Prospects and Perils of Linking Economic Processes of Globalization to Environmental Outcomes”, Economic Geography 78 (3), p. 361–386. doi:10.2307/4140814. 
  10. Origine germanlingve: „Als technische und wirtschaftliche scheinen alle Probleme planetarisch zu werden“.
  11. Origine germanlingve „Rausch der Raumerweiterung“ kaj „Gefühl der Weltenge“. En Karl Jaspers: Die geistige Situation der Zeit, p. 67 (eldono de 1932), ekzemple ISBN 3-11-016400-0
  12. D. A. Ŝevĉenko: La lingvo Esperanto kiel rimedo de egalrajta komunikado en Interreto en kondiĉoj de tutglobigo, en : Rusio kaj Ibero-Ameriko en Tutglobiĝanta Mondo: Artikoloj kaj Materialo de la Tria Internacia Forumo. (Ruse: Россия и Ибероамерика в глобализирующемся мире: история и современность. Доклады и материалы Третьего международного форума. - отв. ред. В.Л. Хейфец, Л.С. Хейфец. - СПб: Скифия-принт, 2017. - ISBN 978-5-98620-296-9
  13. (germana) Weltbürger aller Länder, vereinigt euch! Demokratie jenseits des Nationalstaates: Europa muß den Anfang machen. Thesen für ein kosmopolitisches Manifest. (Weltbürger-Manifest) En: Die Zeit, n-ro 30/1998.
  14. (de) Ulrich Beck: Die Eröffnung des Welthorizontes: Zur Soziologie der Globalisierung. Herausgeber-Mitteilung. Soziale Welt, 47, 1997, paĝoj 3–16, paĝo 5.
  15. 15,0 15,1 15,2 O'Rourke, Kevin H. and Jeffrey G. Williamson. (2000). "When Did Globalization Begin?" NBER Working Paper No. 7632.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 Martell, Luke. (2010) The Sociology of Globalization. Policy Press..
  17. Kochler, Hans. (2000) Globality versus Democracy: The Changing Nature of International Relations in the Era of Globalization. Vienna: International Progress Organization.
  18. Jerry Bentley, Old World Encounters: Cross-Cultural Contacts and Exchanges in Pre-Modern Times (New York: Oxford University Press, 1993), 32.
  19. Jerry Bentley, Old World Encounters: Cross-Cultural Contacts and Exchanges in Pre-Modern Times (New York: Oxford University Press, 1993), 33.
  20. The Legacy of the Silk Road. Yale Global (25a de Januaro 2013). Arkivita el la originalo je 2a de Aprilo 2015. Alirita 31a de Marto 2015.
  21. Hopkins, A.G., eld., 2003. Globalization in World History. New York City: Norton. (ISBN 0-393-97942-3) pp. 4–5, 7
  22. Chaudhuri, K.N. (1965\1999). The English East India Company: The Study of an Early Joint-stock Company 1600–1640 (Vol. 4). London: Routledge/Thoemmes Press.
  23. China and the Birth of Globalization in the 16th Century, de Dennis O. Flynn kaj Arturo Giráldez
  24. Trade and empire (Chapter 4) – The Cambridge Economic History of Modern Europe (angle), p. 100–01. doi:10.1017/CBO9780511794834.006. ISBN 978-0-521-88202-6.
  25. Levinson, Marc. "Sample Chapter for Levinson, M.: The Box: How the Shipping Container Made the World Smaller and the World Economy Bigger". The Box: How the Shipping Container Made the World Smaller and the World Economy Bigger. Princeton University Press. Arkivita el la originalo la 22an de Januaro 2013. Alirita la 17an de Februaro 2013.
  26. Gittins, Ross, "How the invention of a box changed our world – Business – smh.com.au", The Sydney Morning Herald, 12a de Junio 2006. Arkivigite je 2015-11-14 per la retarkivo Wayback Machine
  27. World Exports as Percentage of Gross World Product. Global Policy Forum. Arkivita el la originalo je 12a de Julio 2008. Alirita 11a de Novembro 2009.
  28. Varghese, N.V. 2008, 'Globalization of higher education and cross-border student mobility', International Institute for Educational Planning, UNESCO
  29. 29,0 29,1 Lourdes, Benería. (2016) Gender, Development, and Globalization: Economics as if all people mattered.. New York: Routledge. ISBN 978-0-415-53748-3.
  30. Klein, Naomi. (2008) The Shock Doctrine. Canada: Vintage.
  31. (8 August 2012) “Gender and International Migration: Globalization, Development and Governance”, Feminist Economics 18 (2), p. 1–33. doi:10.1080/13545701.2012.688998. 
  32. (2001) “Will the nation-state survive globalization?”, Foreign Affairs 80 (1), p. 178–190. doi:10.2307/20050051. Alirita 12a de Septembro 2017.. 
  33. Ritzer, George (2011). Globalization: The Essentials. NY: John Wiley & Sons.
  34. (2002) “Trade, Foreign Direct Investment, and International Technology Transfer: A Survey”, World Bank Research Observer 17 (2), p. 191–235. doi:10.1093/wbro/17.2.191. 
  35. Hunt, Michael H.. (2004) The World Transformed 1945 to present.
  36. The Open Market Internet Index. Treese.org (11a de Novembro 1995). Arkivita el la originalo je 1a de Junio 2013. Alirita 15a de Junio 2013.
  37. World Stats. Internet World Stats. Miniwatts Marketing Group (30a de Junio 2012). Arkivita el la originalo je 23a de Junio 2011. Alirita 4a de Januaro 2015.
  38. "Signs of life", 15a de Novembro 2014.
  39. Faiola, Anthony. (2009). "A Global Retreat As Economies Dry Up." The Washington Post, 5a de Marto 2009. Arkivigite je 2010-12-04 per la retarkivo Wayback Machine
  40. Allison Morrow. "Globalization is coming undone, and that's a huge red flag", CNN, 24a de Majo, 2022.
  41. Steger, Manfred. (2019) Globalization Matters: Engaging the Global in Unsettled Times. Cambridge: Cambridge University Press. Aditya, Sarthak. (2006) Transport,Geography, Tribalism. Londono: Aditua Publications.
  42. Manfred B. Steger and Paul James, ‘Ideologies of Globalism’, in Paul James and Manfred B. Steger, eds, Globalization and Culture: Vol. 4, Ideologies of Globalism, Sage Publications, London, 2010. download pdf https://uws.academia.edu/PaulJames Inda, Jonathan. (2002) “Introduction: A World in Motion”, The Anthropology of Globalization. Wiley-Blackwell.
  43. Mirrlees, Tanner. (2013) Global Entertainment Media: Between Cultural Imperialism and Cultural Globalization, 1‑a eldono, Nov-Jorko: Routledge. ISBN 9780415519823.
  44. Jacques Derrida (Majo 2004) Enlightenment past and to come, ĉe Le Monde diplomatique
  45. Della Porta, Donatella, ed. (2006). The Global Justice Movement: Cross-national And Transnational Perspectives. New York: Paradigm. ISBN 978-1-59451-305-3.
  46. Juris, Jeffrey S.. (2008) Networking Futures: The Movements against Corporate Globalization. Durham: Duke University Press, p. 2. ISBN 978-0-8223-4269-4.
  47. Noto: 6% de la lingvoj en la mondo (kiuj nombras inter 6000 aŭ 7000 lingvoj, depende de la difino 'lingvo') estas parolataj de 95% de la monda loĝantaro kiel unuaj lingvoj.
  48. (fr) Patrick Chardenet, Quelques éléments de fondement d´un droit pour la coexistence des langues dans le monde: un contrat social langagier (2012), Academie.edu, 2012
  49. José Antonio del Barrio, Alia universalismo, Libera Folio, 4-a julio 2017.
  50. (en) Martin S. Edwards: P ublic opinion regarding economic and cultural globalization: evidence from a cross-national survey. (PDF; 118 kB). In: Review of International Political Economy. 13(4), 2006, paĝoj 587–608.
  51. Reinhard HOHEISEL, Ökonomische Zwänge für eine lingua franca –. Economic Needs – One Language Only?, in: Forstner, Martin und Hannelore Lee-Jahnke, Les langues dans un monde qui change. Conférence Internationale Permanente d'Instituts Universitaires de Traducteurs et Interprètes: CIUTI-Forum 2006, p. 71, CIUTI, 2008, ISBN 10: 3039113062 / ISBN 13: 9783039113064
  52. (angla) Federico Gobbo, An alternative globalisation: why learn Esperanto today? Arkivigite je 2019-01-19 per la retarkivo Wayback Machine(alternaitva tutmondiĝado: kial lerni esperanton?), Universitato de Amsterdam, la 8-an de oktobro 2015, alirite la 17-an de januaro 2019.
  53. (angla) A.F.G. Mohiuddin, “Towards a just world: Esperanto for meaningful globalisation” (Al justa mondo: Esperanto por signifa tutmondigo), The Independent - Bangladeŝo, la 10-an de julio 2003, (arkivo) ĉe Мир Эсперанто / The World Of Esperanto, alirite la 30-an de januaro 2019.
  54. (angla) Humphrey Tonkin, Language equality in international relations Arkivigite je 2018-08-27 per la retarkivo Wayback Machine (lingva egaleco en internaciaj rilatoj), p.9, 2004, University of Hartford.
  55. (en) The struggle goes on ... Proposals and suggestions for the organisation and programme of the “all different – all equal” European Youth Campaign on Diversity, Human Rights and Participation resulting for the “all different-all equal” symposium European Youth Centre, Strasbourg, p. 9, 26-30 oktobro 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]