Le Monde diplomatique

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Monde diplomatique
emblemo
gazeto
Komenco majo 1954 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Ideologio

alimondismodemokrata socialismokontraŭimperiismo

Fondinto(j) Hubert Beuve-Méry • François Honti vd
Posedata de Le Monde Diplomatique SA vd
Posedatoj Günter-Holzmann Association vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Le Monde diplomatique

emblemo

gazeto
Speco ĵurnalo
Ĝenro politika
Periodeco monata

Lando Francujo
Urbo Parizo
Posedanto Groupe Le Monde
Publikigisto Maurice Lemoine
Ĉefredaktisto Serge Halimi
Establodato 1954
Fondinto(j) Hubert Beuve-Méry • François Honti vd
Politiko/
Ideologio

alimondismodemokrata socialismokontraŭimperiismo

Posedata de Le Monde Diplomatique SA vd
ISSN 0026-9395

Retejo eo.mondediplo.com
vdr

Le Monde diplomatique (esperantige La Mondo diplomatia, en Francio konata ankaŭ sub la mallongigo Diplo) estas monata gazeto kiu proponas longajn, pensigajn, akademiajn kaj opiniigajn artikolojn kun profundaj politikaj analizoj kaj komentoj pri la ĝiaj priveligiaj temoj kiel internacia politiko, tutmondiĝo, ekologio, sociaj aferoj aŭ temoj malofte pritraktitaj aliloke[1].

Ĝi estas eldonata en Parizo, Francio, kie ankaŭ aperas la papera tagĵurnalo Le Monde.

Politike ĝi alprenas nekompromisan maldekstreman pozicion, kiu estas kontraŭkapitalisma kaj por alia tutmondiĝo, ĵetante kritikan rigardon sur la efikoj de la novliberalismo sur la tero kaj la monda loĝantaro, kun klara maldekstra starpunkto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Le Monde Diplomatique estis fondita en majo 1954 fare de François Honti, hungardevena diplomato kaj de Hubert Beuve-Méry, kiu fondis Le Monde en 1944.

Komence, la Diplo kiel ĝi estas popole konata en Francio, kiel suplemento al la gazeto Le Monde, celis diplomatiajn rondojn kaj grandajn internaciajn organizaĵojn. Ĝi post iom post iom akiris aŭtonomion ĝis ĝi iĝis filio de la grupo Le Monde.

Ekde la sepdekaj jaroj ĝi sekvas maldekstran redakcian linion, defendas alian tutmondiĝon kaj proponas agi en defenda maniero vidalvide al landoj de la Tria Mondo. Ekde marto 2008 la redaktistoj de la ĵurnalo estas gvidataj de Serge Halimi.

Strukturo kaj kapitalo[redakti | redakti fonton]

Pere de la Asocio "Amikoj de la Monde diplomatique", la legantaro havas 24% en la kompanio kaj ĵurnalistoj havas 25% de la akcioj pere de la Asocio Gunter Holzmann. Ĉi tiu 49% estas pli ol sufiĉa por formi "blokigan minoritaton", kiu laŭ la franca leĝo estas 33.34%. Tial neniu strategia decido povas esti prenata sen la subteno de la legantaro kaj redaktistoj. Kvankam la grupo Le Monde estas la plej granda akciulo, ĝi ne influas la redaktan linion de la Monde diplomatique.

Malsimile al fremdaj kompanioj kiuj posedas amaskomunikilojn asociitaj al ilia povo aŭ grandaj fortunoj aŭ kiuj simple sekvas komercan strategion por plaĉi kaj pagigas sin per varbado sen investi tempon en profundaj analizoj, Le Monde diplomatique kundividas ion komunan, nome alian vizion pri la mondo, klopodante retsti plejeble multe sendepende. Reklamaj enspezoj reprezentis nur 0.9% de la komercaj enspezoj de la ĵurnalo.[2]

Eldonkvantoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 500 000 ekzempleroj en 1996 la eldonkvanto de Le Monde diplomatique (mezume 310 000 ekzempleroj en la franca) kun ĝiaj 26 alilandaj eldonoj atingas pli ol 1,5 milionojn da ekzempleroj tutmonde.

Internaciaj eldonversioj[redakti | redakti fonton]

La internaciaj eldonversioj de Le Monde Diplomatique formas nemalhaveblan relajson por la ideoj kaj valoroj kiujn la gazeto deziras diskonigi eksterlande[1]. Krom en Francio en la franca, Le Monde diplomatique havis (2018) 29 internaciajn eldonojn en 18 lingvoj: 25 presitajn kaj 4 elektronikajn versiojn en Esperanto, la hungara, la japana kaj la persa (inter kiuj ne estas tiuj, kiuj dependas de presitaj eldonoj)[3]. Interrompita pro praktikaj kaj financaj kialoj, Le Monde diplomatique en kurda versio devus reaperi en elektronika formo fine de 2018[4]. En la finna ankaŭ aperis bildstria libro kun desegnaĵoj el Le Monde Diplomatique[5].

Krom artikoloj tradukitaj el la franca eldono, ĝis 20% de fremdaj eldonoj estas produktitaj de lokaj redaktistoj.

Le Monde Diplomatique en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Le Monde diplomatique en Esperanto.

En 2002, legantoj de la Esperanto-versio fondis mondan komunumon, Monda Asembleo Socia (MAS), ne nur por legi la analizojn de la Monde diplomatique, sed ankaŭ por diskuti kaj eble disvolvi agadojn. Ĉi tiu organizaĵo konsideras sin kiel parto de la kontraŭ-tutmondiga movado, alternativa monda movado, kaj partoprenas en sociaj forumoj.

Internacia skipo da volontuloj tradukas artikolojn el Le Monde Diplomatique, el siaj preferataj fontlingvoj, iuj el pluraj lingvoversioj [6]. Plejparto de la eldonlaboro baziĝas sur la motivado de malgranda homgrupo, kiu ne pagigas sian labortempon kaj kiu havas limigitajn rimedojn[7]. Esceptokaze aperas ankaŭ papera eldono.

Interesataj povas aboni dissendoliston por ricevi retmesaĝon kun la novaj artikoloj. La informletero kiu estas rete abonebla[8] ebligas vin esti ĉiusemajne informata pri la aktualeco de la retejo www.eo.mondediplo.com, pri la lastaj informoj kaj pri novaj funkcioj de tiu retejo.

Subtenantoj kaj tradukantoj el aliaj lingvoj bonvenas pere de Monda Asembleo Socia (MAS).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (franca) Une singularité partagée, Diplo, novembro 2018.
  2. (franca) Résultat 2017, Diplo, p.23, novembro 2018.
  3. (franca) Editions internationales, Le Monde Diplomatique
  4. (franca) «Le Monde diplomatique» et la langue kurde, Diplo, julio 2018.
  5. Le Monde diplomatique: Sata sivua poliittista sarjakuvaa 1, 2010 . Suomentanut Kirsi Kinnunen. Helsinki: Into, 2011. ISBN 978-952-264-062-8.
  6. Le Monde Diplomatique en Esperanto Arkivigite je 2018-12-09 per la retarkivo Wayback Machine, Diplo
  7. (franca) Solidarité avec nos éditions internationales, Le Monde Diplomatique.
  8. Aboni la informleteron ĉi tie Arkivigite je 2018-12-09 per la retarkivo Wayback Machine.