Saltu al enhavo

Alimondismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alimondismo
politika ideologio
socia movado Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Skribaĵo alvokante kontraŭ la Monda Ekonomia Forumo, kiu okazas ĉiujare en Davos.

Alimondismo estas nova politika movado kies precipa celo estas konstrui "alian mondon", ne laŭ la modelo de la tutmondaj kapitalistaj firmaoj. Alimondismo maturiĝas en la mondaj kaj kontinentaj sociaj forumoj (eŭropa, afrika, sudamerika, azia).

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Temas pri heterogena socia movado konsistanta el subtenantoj el tre diversaj fonoj, kiuj proponas, ke tutmondiĝo kaj homa disvolviĝo baziĝu ĉefe sur sociaj kaj mediaj valoroj, kontraŭe al tiuj, kiuj enfokusigas ilin sur ekonomia liberalismo. Ĝi oscilas inter reformismo (ekzemple, pledante por la Tobin-imposto) kaj "imago de socia rompiĝo".[1] Kvankam heterogena, la movado grupiĝas ĉirkaŭ la slogano "Alia mondo eblas", kiu eliris el la Monda Socia Forumo, kaj pli lastatempe, "Aliaj mondoj eblas".

Alimondistoj malakceptas la eŭrop-usonan liberalisman modelon de tutmondiĝo, kredante, ke ĝi ofte funkcias malprofite al, aŭ ne plene kontribuas al la disvolviĝo de homaj valoroj, kiel ekzemple media kaj naturprotektado, socia justeco, laborprotekto, multkulturismo kaj homaj rajtoj, kaj provas trovi aliajn manierojn disvolvi la procezon.[2]

Multaj alimondistoj provas eviti la "dissolvon de lokaj ekonomioj kaj katastrofajn humanitarajn sekvojn". Kvankam ili aktive subtenas homan agadon je tutmonda skalo kaj ne kontraŭas ekonomian tutmondiĝon per si mem tamen ili malakceptas la tutmondan potencon de kapitalo, kiam transnaciaj korporacioj fariĝas forto komparebla al la potenco de la ŝtato.

Iafoje, altermondiĝo kaj kontraŭtutmondiĝo estas konsiderataj la sama movado, ĉar esence ili diferencas per tio, ke kontraŭtutmondiĝo baziĝas sur protesto, dum altermondiĝo ĉefe celas proponi alternativon al la nuna ekonomia sistemo.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Oni rajtas konsideri la strebadon disvolviĝi la esperantan kulturon kaj sekve fariĝi Esperanton kiel fakta mondlingvo kiel strebo pri alimondismo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Hinkelammert, Franz Josef; Ulrich Duchrow (2004). Posedaĵo por Homoj, Ne por Profito: Alternativoj al la Tutmonda Tiraneco de Kapitalo . Progressio. pp. vii. ISBN 1-84277-479-4.
  2. Krishna-Hensel, Sai (2006). Tutmonda Kunlaboro: Defioj kaj Ŝancoj en la Dudekunua Jarcento . Ashgate Publishing. p. 202.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]