Kontraŭ-tutmondiga movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Miloj de personoj ĉe manifestacio en Varsovio, ĉefurbo de Pollando, kiam la lando prepariĝis por eniri en la Eŭropa Unio en 2004.

La kontraŭ-tutmondiga movado, aŭ anti-tutmondiga movado,[1] estas socia movado kritika al la tutmondiĝo farita de korporacia kapitalismo. Tiu movado estas ankaŭ ofte menciata kiel tutmonda justecmovado,[2] alimondisma movado, kontraŭ-tutmondiĝa movado, kontraŭkorporacia aktivismo,[3] aŭ movado kontraŭ novliberala tutmondigo.

Partoprenantoj bazigas sian kritikaron sur nombraj rilataj ideoj.[4] Kio estas komuna estas ke partoprenantoj kontraŭas kion ili vidas kiel grandaj, transnaciaj firmaoj havas neregulatan politikan povon, plenumita pere de komertraktatoj kaj neregulataj financaj merkatoj. Specife, korporacioj estas akuzitaj kiel serĉantaj maksimuman profiton je malprofito de sekuraj laborkondiĉoj kaj normigoj, labordungado kaj kompensaj normigoj, primediaj konservoprincipoj, kaj la integreco de landaj juraŭtoritato, sendependeco kaj suvereneco. Je Januaro 2012, kelkaj komentistoj estis karakterizante la senprecedencaj ŝanĝoj en la turmonda ekonomio kiel "turbo-kapitalismo" (Edward Luttwak), "merkata fundamentismo" (George Soros), "kazinkapitalismo" (Susan Strange),[5] kaj "McWorld" (Benjamin Barber).

Multaj kontraŭ-tutmondiĝaj aktivuloj alvokas por formoj de tutmonda integrado kiu plej bone havigas demokration, progreson de la homaj rajtoj, la justa komerco kaj la eltenebla disvolvigo kaj tiele sentas ke la termino "kontraŭ-tutmondiĝo" estas konfuziga.[6][7][8]

Gravaj okazoj por la tutmonda disvastigo de la movado estis la Protestoj kontraŭ MOK en 1999 en Seattle.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jacques Derrida (Majo 2004) Enlightenment past and to come, ĉe Le Monde diplomatique
  2. (2006) The Global Justice Movement: Cross-national And Transnational Perspectives. New York: Paradigm. ISBN 978-1-59451-305-3.
  3. JURIS, Jeffrey S.. (2008) Networking Futures: The Movements against Corporate Globalization. Durham: Duke University Press. ISBN 978-0-8223-4269-4.
  4. No Logo: No Space, No Choice, No Jobs de kanada ĵurnalistino Naomi Klein.
  5. Strange, Susan: Casino Capitalism. Oxford: Blackwell, 1986.
  6. Morris, Douglas Globalization and Media Democracy: The Case of Indymedia (pre-publication version)
  7. Podobnik, Bruce, Resistance to Globalization: Cycles and Evolutions in the Globalization Protest Movement, p. 2. Podobnik states that "the vast majority of groups that participate in these protests draw on international networks of support, and they generally call for forms of globalization that enhance democratic representation, human rights, and egalitarianism." (el Retarkivo 20080228081453)
  8. Stiglitz, Joseph & Andrew Charlton. 2005. Fair Trade for All: How Trade Can Promote Development. p. 54 n. 23 (writing that "The anti-globalization movement developed in opposition to the perceived negative aspects of globalization. The term 'anti-globalization' is in many ways a misnomer, since the group represents a wide range of interests and issues and many of the people involved in the anti-globalization movement do support closer ties between the various peoples and cultures of the world through, for example, aid, assistance for refugees, and global environmental issues.")