Kultura tutmondiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shakira, plurlingva kaj tutmonde influa kantisto

Kultura tutmondiĝo estas tia disfluado de ideoj, signifoj, kaj valoroj tra la mondo, kia etendas kaj pliintensigas sociajn rilatojn inter malsamaj mondopartoj.[1] Nuntempe tiun procezon markas la komuna konsumado de kulturaĵoj diskonigitaj pere de la Interreto, popolkulturaj komunikiloj, kaj internacia vojaĝado. Tiuj procezoj aldoniĝis al varinterŝanĝo kaj koloniigo, kiuj jam pli frue disportis kulturajn signifojn tra la mondo. La cirkulado de kulturaĵoj partoprenigas individuojn en deforaj sociaj rilatoj trans naciaj kaj regionaj limoj. Kvankam tiaj rilatoj havas materian aspekton, kultura tutmondiĝo konsistas el la ekesto de komunaj normoj kaj scioj, kun kiuj homoj rilatigas siajn individuajn kaj kolektivajn kulturajn identecojn. Ĝi alportas plian konektitecon inter diversaj popoloj kaj kulturoj.[2] La koncepto de kultura tutmondiĝo formiĝis malfrue en la jardeko de 1980, kaj populariĝis inter okcidentaj sciencistoj dum la jardeko de 1990 kaj frue en tiu de 2000. Iuj konsideras ĝin reago al kritikoj de kultura imperiismo faritaj en la jardekoj de 1970 kaj 1980.[3]

Perspektivoj[redakti | redakti fonton]

Multaj aŭtoroj proponas ke kultura tutmondiĝo estas longa historia procezo interrilatiganta kaj hibridiganta diversajn kulturojn. Tian perspektivon esprimis Raymond Guegen en 1986, prognozante tutmondan interŝanĝadon de kulturaj valoroj konsiderataj kiel komunaj propraĵoj de la homaro, por kiu la utilo de Esperanto evidentiĝos.[4] Aliaj reliefigas la maldiversiĝon de la mondaj kulturoj en okcidentecan konsumkulturon.[5] Aliaj supozas ke la interrilatado de diversaj kulturoj ne forigas kulturajn malsamojn sed, male, pliintensigas memkonscion kaj konfliktemon pri ili, kreante riskon de "batalo de la civilizacioj".[6] Aliaj analizas la tutmondan kulturon kiel konsistantan el tutmonda subsistemo kaj lokaj subsistemoj, kiujn ĝi rilatigas sed kiuj ĝenas ĝian funkciadon.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steger, Manfred. (2019) Globalization Matters: Engaging the Global in Unsettled Times. Cambridge: Cambridge University Press. Aditya, Sarthak. (2006) Transport,Geography, Tribalism. London: Aditua Publications.
  2. Manfred B. Steger and Paul James, ‘Ideologies of Globalism’, in Paul James and Manfred B. Steger, eds, Globalization and Culture: Vol. 4, Ideologies of Globalism, Sage Publications, London, 2010. download pdf https://uws.academia.edu/PaulJames Inda, Jonathan. (2002) “Introduction: A World in Motion”, The Anthropology of Globalization. Wiley-Blackwell.
  3. Mirrlees, Tanner. (2013) Global Entertainment Media: Between Cultural Imperialism and Cultural Globalization, 1‑a eldono, New York: Routledge. ISBN 9780415519823.
  4. Guegen, Raymond. (1986) La langue internationale du docteur Zamenhof, p. 3–5.
  5. Kraidy, Marwan. (2005) Hybridity, or the Cultural Logic of Globalization. Philadelphia, PA: Temple University Press, p. 1–23.
  6. (1993) “The Clash of Civilizations”, Foreign Affairs 72 (3), p. 22–3, 25–32, 39–41, 49. doi:10.2307/20045621. 
  7. (February 2007) “When Globalization Sticks Friction: An Ethnography of Global Connection. By Anna Lowenhaupt Tsing. Princeton: Princeton University Press, 2004.”, Current Anthropology 48 (1), p. 175–176. doi:10.1086/510467.