Jetmotoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
B747-engine.jpg

Jetmotoro (aŭ reagmotoro) estas intern-bruliga motoro, ĉefe uzata ĉe aviadiloj. Ĝi estigas la pelforton per elĵeto de gas-fasko malantaŭen, kio pro la reagoforto antaŭenmovas la aviadilon. Ĝi anstataŭigis la helican antaŭen-pelon.

La gasfaskon formas varmegaj pel-materialaĵoj, forbruligitaj per ensuĉita ekstera aero. La jetmotoro estas la sola movilo, kiu baziĝas je tria leĝo de Newton (je efiko-kontraŭefiko).

La aviadilojn pelis de komenco de la aviado ĝis fine de la 1930-aj jaroj senescepte helicaj, piŝtaj, intern-brulaj motoroj. La unua (gasturbina) jetmoro estis kreita en Germanio (1939). La unua ĉasaviadilo kun tia motoro estis Me 262.

Gasturbina jetmotoro[redakti | redakti fonton]

La principo de la gasturbina jetmotoro estas tre simpla: la aero enfluas komence de la movilo kaj tion densigas centrifuga aŭ aksiala kompresoro je 3–12-obla premo al la originala. Oni aldonas sufiĉan pelaĵon, kiu forbruliĝas en la bruligejo tiel la temperaturo de la miksaĵo kreskas je 600–700 °C. La ampleksiĝinta aero trairas turbinon, kies sola funkcio estas la pelado de la kompresoro. Se la turbino kaj kompresoro havas sufiĉan efikecon, tiam la gaso forlasas la turbinon kun duobla atmosfera premo kaj poste eliĝas la gaso tra ajuto kiel grandrapida gasfasko.

Oni povas grandigi la ŝovforton per postbruliga sistemo. Tio baziĝas je to, ke la gasturbina jetmotoro foruzas nur trionon de la aera oksigeno. Se oni metas duan bruligejon inter la turbino kaj ajuto, tiel oni povas altigi temperaturon de la eliĝinta gaso. Tiu metodo grandigas la temperaturon je 40% ĉe deteriĝo aŭ pli forte dum granda rapido.

Turbohelica jetmotoro[redakti | redakti fonton]

Ĉe la turbohelica jetmotoroturbopropo nur parto de la ensuĉita aero trafluas la kompresoron, bruligejon, turbinon. Alia parto de la aero fluas al malgrand-prema kompresoro (helico), poste ĝi estas ellasita kiel malvarma fasko aŭ miksiĝas kun varmega gasfasko. La sistemo celas grandigon de la ŝovforto sen kresko de la pelaĵkonsumo. Oni enostruas la helicon ĝenerale antaŭ la motoron. Se plimulto de la aero evitas la bruligejon, necesas unu aŭ du helicogrado. Se nur malgranda parto de la aero evitas la bruligejon, necesas pli granda premo kaj gasfaska rapido.

Turborotora jetmotoro[redakti | redakti fonton]

Oni uzas ĉe tiu tipo la tutan premdiferencon per turbino (male al la gasturbina jetmotoro), tiel krom movo de la kompresoro restas povumo por movo de la helico, tra rivolunombro-malpliigilo. Sub la rapido de 800 km/h, ĝi estas pli efika ol la gasturbina jetmotoro.

La padeloj estas iom kurbiĝas malantaŭen ĉepinte.

Liberturbina jetmotoro[redakti | redakti fonton]

Tiu tipo de la liberturbina jetmotoro funkcias kiel la turborotora sistemo, sed ĝi movas anstataŭ helico rotoron. La rotacio de la rotoro estas sendependa de la rivolunombro de la turbino. Tiel la rotoro povas teni la necesan rivolunombron.

Stratora jetmotoro[redakti | redakti fonton]

La stratora jetmotoro estas la plej simpla jetmotoro. Ĝi estas fakte gasturbina jetmotoro, kie mankas la rotaciantaj produkteroj. Ĉar la aer-densigo depenas de la antaŭmova rapido, ĝi bezonas alian avion por ekigi ĝin. Ĝi havas malaltan ŝovforton sub la sonrapido, en staranta pozicio eĉ 0. Oni uzas tiun motoron en teledirektitaj pafaĵoj.