Afonso de Albuquerque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afonso de Albuquerque
Afonso de Albuquerque 2.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1452 (1452-11-30)
en Alhandra, Flag of Portugal (1830–1910).svg Reĝlando Portugalio
Morto 16-an de decembro 1515 (1515-12-16) (63-jara)
en Old Goa, Portugala Barato
Tombo Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Subskribo Afonso de Albuquerque
Familio
Patro Gonçalo de Albuquerque, Lord of Vilaverde dos Francos
Patrino Dona Leonor de Menezes
Okupo
Okupo esploristo • soldato • ŝtatreprezentanto • seafarer • politikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Afonso de Albuquerque (naskiĝis en 1453 - mortis la 16-an de decembro 1515) estis portugala ŝipisto kaj esploristo. Li estis interalie la unua guberniestro de portugala Hindio, ekde 1509 ĝis 1515.

En 1503, li faris unuan ekspedicion al Hindio, kaj sekve al Madagaskaro en 1505. En la nomo de Portugalio, li akiris en 1506 la insuleton Sokotron (je la enfluejo de la ruĝa maro) kaj la Hormuzan Markolon en 1507 : Portugalio tiel ekkontrolis la tradiciajn marvojojn de la araboj laŭlonge de Afriko.

Afonso de Albuquerque sinsekvis Francisco de Almeida kiel vicreĝon de Hindo en 1508, kaj aktive kontribuis al la kolonia plivastigo de Portugalio en tiu regiono. Li konkeris Goaon kaj igis ĝin la ĉefurbon de la portugala kolonio.

Li konkeris Malakon en 1511, kaj tiel ebligis komercon inter la portugaloj kaj Siamo, Ĉinio kaj la Molukoj. Tio kreis duan, marvojan silkan vojon, kaj alportis al Lisbono multajn orientajn riĉaĵojn.