Malako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malako
Melaka
Subŝtato
FlagoBlazono
provinco de Malajzio [+]

LandoMalajzio

Koordinatoj2° N, 102° O (mapo)2.2102.251Koordinatoj: 2° N, 102° O (mapo)
ĈefurboMalako
- koordinatoj2° N, 102° O (mapo)2.2102.251Koordinatoj: 2° N, 102° O (mapo) [+]
Areo1 720 km² (172 000 ha) [+]

Loĝantaro998 400 [+] (2020)
Denseco580,47 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+08:00 [+]
Poŝtkodo75000–78999 [+]
ISO 3166-2MY-04

Malako (Tero)
Malako (Tero)
subŝtato Malako en Malajzio

Malako (Malajzio)
Malako (Malajzio)
DEC

Map
Malako
Melaka

Vikimedia Komunejo:  Melaka [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Malako (malaje Melaka, en eŭropaj lingvoj MalaccaMalakka) estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas Malajzion. La subŝtato kovras areon de 1 664 kvadrataj kilometroj en la suda parto de la malaja duoninsulo, borde de la malaka markolo. En sia historio origine unu el la plej fruaj malajaj sultanejoj, sekve multajn jarojn kolonio de Portugalio (ekde 1511), poste de Nederlando (ekde 1641) kaj fine de Britio (ekde 1824), politike ĝi estas unu el nur 4 el la 13 malajziaj subŝtatoj kiuj ne estas konstitucia monarkio regata de sultano: la ŝtatestro, malaje nomata Yang di-Pertua Negeri, rekte estas nomata fare de la reĝo de Malajzio (la Yang di-Pertuan Agong). Laŭ stato de la jaro 2010 Malako havis 788 706 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 470 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro kaj ĉefurbo estas la samnoma urbo Malako, kies historia urbocentro ekde la 7-a de julio 2008 estas listigata kiel monda kultura heredaĵo de Unesko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Urbetoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto kaj Malako[redakti | redakti fonton]

Estas kelkaj esperantistoj en la subŝtato. Pri la lokaj esperantistaj aktivaĵoj informas vizaĝlibra grupo (Fejsbuko). [1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]