Malako (urbo)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Koordinatoj: 02° 12' N, 102° 15' O
Malako (malaje: Melaka) estas historia marborda grandurbo en Malajzio kaj ĉefurbo de la samnoma federacia subŝtato, Malako. La urbo havas ĉirkaŭ 370 000 loĝantojn. La historia urbocentro ekde la 7-a de julio 2008 estas listigata kiel monda kultura heredaĵo de Unesko.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Malako situas en la sudokcidenta parto de la malaja duoninsulo ĉe la Malaka Markolo, ĉirkaŭ 80 km de la indonezia insulo Sumatro.
Historio[redakti | redakti fonton]
La strategian lokon inter la eŭropanoj la portugaloj okupis, kiuj kontrolis la ŝipadon, sekve ankaŭ komercadon de la spicoj. La sekvaj konkerintoj estis la nederlandanoj, fine la britoj.
Ĝemelitaj urboj[redakti | redakti fonton]
- Lisbono, Portugalio
- Kuala-Lumpuro, Malajzio
- Hoorn, Nederlando
- Valparaíso, Ĉilio
- Nankino (南京, Nánjīng), Ĉinio
- Janĉĵou (扬州市, Yángzhōu), Ĉinio
- Semarang, Indonezio
Esperanto kaj Malako[redakti | redakti fonton]
Estas kelkaj esperantistoj en la ŝtato. Pri la lokaj esperantistaj aktivaĵoj informas vizaĝlibra grupo. [1]