Ŝirazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ŝirazoj.
Ŝirazo
Darvaze Ghoran11.jpg
Administrado
Retpaĝaro shiraz.ir [+]
Demografio
Loĝantaro 1 460 665  (2011) [+]
Loĝdenso 6 086 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 37′ N, 52° 33′ O (mapo)29.6152.5425Koordinatoj: 29° 37′ N, 52° 33′ O (mapo) [+]
Alto 1 500 m [+]
Areo 240 km² (24 000 ha) [+]
Horzono UTC+03:30 [+]
Situo de Ŝirazo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Shiraz [+]
Information icon.svg
vdr

Ŝirazo (perse شيراز [ŝiRAZ]) estas unu el la ses plej grandaj milionurboj de Irano en provinco Fars. Oni taksas la urbon loko de poezio, tapiŝoj, vino, rozo kaj amo. En Ŝirazo troviĝas la dua plej granda flughaveno de Irano, post la flughaveno Teheran Mehrabad. Ŝirazo estas ankaŭ la plej grava irana urbo en la kampo de transporto, komunikado kaj informteknologio. La urbo estas nomata "urbo de ĝardenoj kaj poetoj"[1].

Ŝirazo estis la ĉefurbo de Persa Imperio sub la Zanda dinastio inter 1750 kaj 1794, kiam la kaĝaroj translokiĝis la ĉefurbon al Teherano. Kun Isfahano kaj Teherano, Ŝirazo estas hodiaŭ unu el la tri kulturaj kaj artaj ĉefurboj de Irano.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ŝirazo troviĝas en montara regiono en la sud-okcidenta parto de la lando. Teherano troviĝas je 942 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis jam longe loĝata, la loka vinkulturado daŭras 1800 jarojn. Ĝis apero de araboj ĝi estis karavanserajo (ripozejo de karavanoj), centro de bazarado. Inter 1750 kaj 1781 Ŝirazo estis ĉefurbo de la Persa Imperio. Ĝi havis urbomuron en la 10-a jarcento kaj havis faman universitaton. Dum la 18-a jarcento diversaj katastrofoj okazis (tertremoj, epidemioj kaj sieĝoj).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio baziĝas sur agrikulturo (vinbero, oranĝo, kotono kaj rizo) elektroniko kaj nafto.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Ŝirazo en julio kaj en aŭgusto la temperaturo atingas la 30 C'-ojn. Vintre tio falas preskaŭ ĝis frostopunkto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ŝirazo havas internacian flughavenon, aŭtoŝoseon, fervojo kaj metroo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Korana Pordego, Ŝirazo
Korana Pordego, Ŝirazo















Famuloj[redakti | redakti fonton]

Plej elstara naskito de la urbo estas la mistika poeto Hafizo. La urbo estas la politika centro de la kaŝgajoj. En 1819 naskiĝis en la urbo Sayyid Alí Muḥammad, kiu deklaris esti la Báb (la "pordego") kaj konsideris sin mem la 'mahdi'. Lia sekvanto Bahá'u'lláh poste establus la Bahaan Kredon. Sibawayh (perse: سيبويه , arabe: سیبویه), unu el la fondintoj de la araba gramatiko, la 'Kitāb' (=libro), mortis ĉi tie.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Saadi, fama mistika poeto

Hafizo, unu el la plej famaj persaj poetoj

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Bex Shapiro, Meet Nadia, the Intrepid leader who will challenge your preconceived notions about Iran (renkontu Nadia, la vojaĝgvidantino de Intrepid kiu defios viajn ideojn pri Irano), la 20-an de marto 2018, alirite la 25-an de junio 2020.