Sibavejhi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sibavejhi / Sibujah'
Persona informo
Naskonomo عمرو بن عثمان بن قنبر الحارثي
Naskiĝo 1-an de januaro 760 (0760-01-01)
en Ardakan
Morto 1-an de januaro 797 (0797-01-01) (37-jaraĝa)
en Ŝirazo
Lingvoj arabapersa
Ŝtataneco Abasida Kaliflando
Okupo
Okupo lingvisto
Verkoj Kitāb Sībawayh
vdr

Sibavejhi aŭ laŭ la persa nomo Sibujah' (arabe سِيبَوَيْهِ transliterumo Sībawayhi[1]Sībawayh; perse سِیبُویه‎ transliterumo Sībūyah siːbuːˈja; vivotempo ĉ. 760–796), kies plena araba nomo estis Abu Biŝr Amr ibn Uthman ibn Kanbar al-Basri (أَبُو بِشْر عَمْرو بْن عُثْمَان بْن قَنْبَر ٱلْبَصْرِيّ, ’Abū Bishr ‘Amr ibn ‘Uthmān ibn Qanbar al-Baṣrī, estis persa gvida gramatikisto de Basra kaj verkinto de la plej frua libro pri araba gramatiko. Lia fama nenomita laboro, kutime simple nomata Al-Kitāb, "La Libro", estas kvin-voluma pionira verkaĵo pri la araba lingvo.

Ibn Kutajba, la plej frua pluekzistanta fonto, en lia biografia enskribo pri li simple skribis:

Li estas Amr ibn Uthman, kaj li estis ĉefe gramatikisto. Li alvenis al Bagdado, interbatis kun la lokaj gramatikistoj, estis humiligita kaj revenis al iu urbo en Persio, kaj mortis tie dum ankoraŭ juna viro.

La dek-jarcentaj biografoj Ibn al-Nadim kaj Abu Bakr al-Zubajdi, kaj en la 13-ajarcenta Ibn Ĥalikan, atribuas al li kontribuojn al la scienco de la araba lingvo kaj lingvistiko kiuj estis nesuperitaj de tiuj de pli fruaj kaj pli postaj tempoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciklopedio de islamo