Sufiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Parto de serio

Islamo
Mosque02.svg
Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

SunaistojŜijaistojSufismo
Vahabismo

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Sufiismosufismo (arabe: tasawwuf تصوف, sufiye صوفية, sufiya) estas mistika formo de Islama kredo. Ĝis la 9-a jarcento ĝi estis asketa randgrupo kaj deposte la vorto estis uzata kiel kolektonomo por kurentoj de Islamo, premitaj de asketaj tendencoj kaj spirita orientiĝo, ofte nomata mistiko. En la 12-a jarcento kreiĝis sufiaj ordenoj, kiuj havis ankaŭ religipolitikajn funkciojn, interalie organizaĵo de la popola kredemo kaj misio.[1] La vorto sufiismo uziĝas en Eŭropo nur ekde la 19-a jarcento.[2])

Ano de sufiismo nomiĝas sufiano (arabe: صُوفِيّ, Ṣūfī), sufiisto aŭ derviŝo (درویش, darwīsch). Al-Hallaĝ rigardatas kiel la unua sufiisto. La plej granda sufiisto estis Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi. Aliaj aparte famaj sufiistoj estis Ibn Arabi, Al-Gazali kaj Sohraŭardi. Aparte konataj iĝis la derviŝoj, asketismaj anoj de sufiismaj monaĥaj ordenoj.

Jen tio kion diris grafo Arthur de Gobineau pri sufismo en Irano:

"Komprenendas per tiu vorto tio, kion ni mem celas, kiam ni diras pri homo, ke li havas "filozofiajn opiniojn". Montras oni per tio, ke la dirita persono akceptas neniun establitan religion. ... Kelkaj el ili forĵetas islamismon, ne kiel estanta malbona, sed estanta malinda je animo lumigita de la dia lumo, estas lakto por la infanoj, ne pano por la fortuloj. Kaj tio konsistas en forpuŝi ĉian dogmon, kaj ĉian moralan ordonon, krom tiu: strebi unuiĝon de la homa animo al dio per ekstazo. kiam tiu unuiĝo estas plena, animo iĝas mem parto en la eco de dio, kaj tiu homo estas dio."

Historio[redakti | redakti fonton]

Sufismon oni foje rilatigas al gnostikismo, kvankam sufianoj proprasence sendependas de religia aparteneco, ĉar la movado ekzistis jam longe antaŭ la historia islamo. Sufianoj mem tamen insistas pri la fakto ke nur ekde la alveno de la profeto Mohameto sufiismo vere floriĝis, kaj ke islamo posedas la plej bonajn metafizikajn ilojn por la spirita kaj anima evoluo de la homo.

La unuaj sufianoj ekzistis laŭ islama tradicio jam de vivotempo de la profeto en la 7-a jarcento. Ili ofte vivis kiel unuopaj asketoj. La plej fama inter ili estis Uwais al-Qarani el Jemeno, kiu vivis kiel ermito en la dezerto. De li devenus la plej malnova islama sufiordeno Maktab Tarighat Oveyssi.

Tre influa frua sufiano estis la asketo Hasan al-Basri (642728). Lia ideo pri spirita vivo estis: malmulte da dormo, neniam plendi pri varmego aŭ malvarmo, ne havu fiksan loĝlokon kaj ĉiam fasti. En la urbo Basra en la nuna Irako vivis kaj verkis Rabia al-Adawiyya (714717/718801), unu el la plej gravaj virinaj sufi-sanktuloj. Oni supozas, ke ŝi neniam havis instruiston, kaj oni nomis ŝin "ebria diamantino", kiu vivis kiel aketino: por trinkado kaj ritaj purigoj ŝi uzus rompitan kruĉon, por dormado maton el kano kaj rulŝtonon kiel kapkusenon.

En la 9-a jarcento Dhu'n-Nun al-Misri (mortinta en 859) estis unu el la unuaj sufianoj , kiu evoluigis teorion pri "fana" (arabe: solviĝo) kaj "baga" (arabe: persisto), kaj instruon pri neniigo aŭ dissolvo de la egoo (nafs). Kromo li envortigis teorion pri marifa. Per siaj poemaj preĝoj li enkodukis novan stilon en la severan asketan piecon de la tiamaj sufianoj.

Al Bayazid Bistami (803-875), el Bistam en la nuna Irano, amo estis la plej grava por atingi unuiĝon kun Dio. Krom tio li uzis severajn memvipadon kaj malhavon por atingi absolutan unuiĝon kun la kreinto. Tamen li ankaŭ konsciis, ke paradokse, li eble devus forlasi ĉiujn siajn strebojn, ĉar li diris, ke nur kun la helpo de Dio li atingus Dion. Li konsilis al siaj disĉiploj konfidi siajn aferojn inter la manojn de Dio kaj kuraĝigis ili akcepti la puran instruon de la unueco de Dio. Tiu instruo konsistis el kvin eroj: respekti la devigojn de la korano kaj la sunna, ĉiam diri la veron, teni la koron libere de malamo kaj rifuzi malpermesitan nutraĵon kaj novigojn.

Pli sobran vojon de sufismo reprezentis Dschunaid (mortinta en 910) el Bagdado, kiu tiuepoke estis la spirita kaj religia centro de la mondo. Pro sia instruado li multe influis postajn sufianojn, substrekis amon, la unuiĝo kaj la transdono de la individua volo al la volo de Dio. Jam tiam islamaj ortodoksuloj pli kaj pli malfidis la agadon de la sufianoj. Tial Dschunaid rifuzis disĉiplon, Mansur al-Halladsch (858922), kiu estis perso, sed publike parolis pri la sekretoj de la sufia vojo.

Grava reprezentanto de sufiismo estis al-Ghazali (mortinta en 1111), ankaŭ li perso, kiu estis unu el la unuaj, kiu ordigis siajn ideojn al mistika sistemo. La eksa leĝfakulo agnoskis unu tagon, ke li povos trovi Dion nur tra vivmaniero disiĝanta de la mondo. Tial li forlasis sian profesorecon ĉe la universitato de Bagdado kaj vivis dum multaj jaroj kiel marŝanta derviŝo. Li lasis al la mondo multajn religiajn kaj spiritajn verkojn, kaj eĉ sukcesis dumtempe alproksimigi ortodoksion kaj sufiismon.

Grava sufio estis ŝejko Adi (Şexadi, plennome Adî Ibn-Musafîr, verŝajne 1075-1162), kiu disvastiĝis sufiismon trans la limojn de islamo. Verŝajne por eskapi konservemajn malamikojn li fuĝis ĝis la iraka-kurdaj montoj kaj establiĝis en Lalisch, malnova suntemplo, kiu ofte ŝanĝis inter jezidoj, kristanoj kaj islamanoj. Tie li sciis pri la jezida kredo kaj aldonis siajn sufiajn erojn. Tiel oni agnoskas lin hodiaŭ reformisto de jezidismo kaj kvankam li fakte estis islamano estas adorata kiel sanktulo de jezidoj. Lalish, la loko, kie laŭ jezida kredo la tero malmoliĝis estas nuntempe jezida sanktejo kaj tombejo de Şexadi. Ĉar ne ekzistas skribaj dokumentoj de jezidismo antaŭ la epoko de Şexadi, konatas nuntempe nur ke jedizismo enhavas multajn mistikajn elementojn.

Same grava kiel al-Ghazali estis Ibn Arabi (1165-1240), kiu naskiĝis ĉirkaŭ duonjarcenton post la morto de al-Ghazalis en la hispana urbo Murcia. Ibn Arabi estas aŭtoro de ĉirkaŭ 500 gravaj sufiaj verkoj. Oni diras, ke li ne havis spiritan instruiston, sed iniciis lin kaŝita majstro Khidr rekte al mistikan islamon. Ibn Arabi estas nomata "ŝejko al-akbar" (la plej granda ŝejko), kvankam siaj ideoj pri „wahdat al-wudschud“, la unueco de la estado, estis parto de la sufia metafiziko jam antaŭ lia tempo. Sed li unua vortigis tiujn ideojn skribe kaj tial ili transdoniĝis al la postaj sufianoj kaj konserviĝis. Laŭ tio Dio kreis la mondon kiel unuopa unuo, por ke ĝi agnosku kaj adoru la plej altan kreinton. En sia verko "Fusus Al-Hikam" Ibn Arabi desegnas metafizikan genealogion, en kiu la 28 en la korano nomatajn profetojn helpas veki la mistikan konsciencon de la homoj. Tian ideon reprenis en la 19-a kaj 20-a jarcento okcidentaj esoterikaj aŭtoroj kiel Helena Petrovna Blavatsky kaj Rudolf Steiner. Laŭ tio la plej gravaj religiaj estuloj de la homaro estas ankaŭ lumaj estuloj, kiuj formas la konsciencon de la homoj.

La maŭzoleo de Fariduddin Attar en Nischapur, Irano.

La poeziaj verkoj de Fariduddin Attar (1136-1220) ne estas tre konataj en okcidento, sed ĝi influis dum jarcentoj iujn mistikistojn kaj orient- kaj okcidentdevenaj. Krome oni agnoskas lin unu el la plej gravaj figuroj de sufiismo. Li per nova lumo lumigas sufiismon, priskribante la vojon per la arto de rakontisto.

Unu el la plej famaj el liaj 114 verkoj estas la Mantiq ut-tair (La birdodiskutoj). Tiu eposo raportas pri tridek birdoj, kiu entreprenis vojaĝon tra sep valoj al la birdoreĝo, la simurgh. Fine la birdoj rekonas en la reĝo sian propran identecon. Attar uzas ĉi tie vortludon, ĉar la nomo de la birdoreĝo, simurgh, signifas mitan estulon, verŝajne fenikson. Sed se oni skribas la nomon si murgh, tiam ĝi signifas "tridek birdojn".[3]

Nuntempe la plej multaj historiistoj opinias, ke la unua sufia ordena komunumo (tariqa) fondiĝis en la 12-a jarcento fare de Abd al-Qadir al-Dschilani (108810771166), kaj tial portis la nomon Qadiri-tariqa. Iom poste estiĝis la Yesevi- kaj Rifai-tariqa. Poste estiĝis aliaj tariqa-j, el kiuj multaj ekzistas ankoraŭ nuntempe. La centroj kaj kunvenejoj de la ordenoj nomiĝas Khanqah (خانگاه, chānegāh kaj خانقاه, chāneghāh), Dergah (perse: درگاه, dargāh, pordosojlo, palaco; osmane: dergâh aŭ derviŝa monaĥejo), Tekke (osmane: تكيه, ota, tekke, tekye) aŭ Zawiya (arabe: زاوية, zāwiya plurale زوايا, zawāyā). Foje oni parolas pri monaĥejoabatejo, sed ne eblas kompari Tekke al la kristana ideo de monahejo.

Unu el la plej famaj tariqa-j estas tiu de Mevlevi, kiu devenas de la sufia poeto Dschalal ad-Din Rumi. Liaj verkoj estas ĉiuj en la persa lingvo. Derviŝoj de tiu ordeno praktikas meditadon (dhikr) religia muziko kaj turniĝas laŭ la propra akso. Tiu ritualo estas konata en okcidento kiel la "derviŝdanco" (sema) aŭ "danco de la turniĝantaj derviŝoj".

Aliaj transregionaj sufiordenoj krom la du jam nomataj estas Naqschbandi, Bektaschi, Kubrawi, Suhrawardi, ChishtiHalveti.

El vidpunkto de sufianoj sufiismo ĉiam restis viva kaj konservis sian dinamikon, ĉar ĝi adaptiĝis al ĉiu epoko kaj ŝanĝiĝis. Samtempe ĝi restis fidela al la tradcio, tio estas al la ena orientiĝo de la koro al Dio kaj la forlaso de la egoo. Ĉar socioj kaj kulturoj daŭre evoluiĝas kaj ŝanĝiĝas ankaŭ sufiismo vidita de ekstere respondas al tiaj ŝanĝoj. Tielrilata citaĵo:

Citaĵo
« Sufismo estas la malnova saĝeco de la koro. Ĝi ne limiĝas pro formo, tempo aŭ loko. Ĝi ĉiam estis kaj ĉiam estos. »
— Llewellyn Vaughan-Lee

La vojo de derviŝo[redakti | redakti fonton]

Turka derviŝo en la 1860-aj jaroj.

La termino derviŝo devenas de la persa dar (pordo, pordego), simbolo, ke la almozulo iras de pordo al pordo. En la sufia simbolaro, tio signifas ankaŭ la pordon inter la konsciiĝo de la ĉi-flanka tera materia kaj la aliflanka dia mondoj.

La litera traduko de la persa vorto derviŝo (درويش darwīsch) estas "almozulo". Tion oni ne konsideru devige litere, tio estas, ke ĉiu sufiisto estas almozulo, sed ke temas pri simbolo, ke tiu, kiu estas sur la vojo de sufiismo, konsciiĝas pri sia propra "malriĉeco rilate al la riĉeco de Dio".

Sur la vojo de derviŝo ekzistas jenaj stacioj, kiujn li provas mastrumi:

  1. Ŝario (la islama leĝaro)
  2. Tariqa (la mistika vojo)
  3. Haqiqa (la vero)
  4. Marifa (la konsciiĝo)

(En la kredo de alevoj-Bektaŝi Marifa staras antaŭ Haqiqa.)

Sufianoj konsideras tiujn staciojn ankaŭ pordojn sur la vojo al Dio, kiu troviĝas ne unu apud la alia, sed unu post la alia, aŭ eĉ pli bone unu en la alia. Do necesas transiri unu pordon antaŭ ol klopodi atingi la sekvan.

Ibn Arabi priskribis la kvar staciojn jene[4]: Je la nivelo de ŝario ekzistas via kaj la mia. Tio signifas, ke la religia leĝo regulas individuajn rajtojn kaj etikajn rilatojn inter homoj. Je la nivelo de Tariqa mia estas via kaj via estas mia, ĉar de derviŝoj oni atendas, ke ili traktas unu la alian kiel gefratoj, dividante kune amon, ĝojon kaj posedaĵojn. Je la nivelo de vero (Haqiqa) ekzistas nek mia nek via. Progresintaj sufianoj konsciiĝas, ke ĉio venas de Dio, kaj ili estas nur administrantoj kaj fakte nenion posedas. Tiu, kiu konsciiĝis pri la vero, ne plu interesiĝas pri posedaĵoj kaj eksteraĵoj kiel famo kaj socia tavolo. Je la nivelo de konsciiĝo (Marifa) ekzistas nenia mi kaj nenia vi. La unuopulo konsciiĝas, ke nenio kaj neniu estas disigita de Dio. Tio estas la plej alta celo de sufiismo.

La ŝejko[redakti | redakti fonton]

En la sufia tradicio gravas, ke la scio estu transdonata tra viva linio. Tial derviŝo devas konfidi sin al spirita gvidado de ŝejkomurshid (instruisto), kiun ligas silsila (hereda ĉeno) tra la profeto Mohameto al la dia scifonto. La funkcio de ŝejko estas nemalhavebla interalie ĉar sufianoj scias pri la danĝeroj de egocentraj iluzioj. Jen citaĵo rilata al tio:

Citaĵo
« Estas pli facili altiri monton per haro, ol liberiĝi propraforte el si mem.[5] »
— Abu-Said Abol-Ĥejr

La ŝejko gvidis dum la kunvenoj kun siaj derviŝoj ne nur la dhikr-on, sed donas ankaŭ al ĉiu disĉiplo plej ofte individuajn spiritajn ekzercojn, laŭ la nivelo de ĉiu derviŝo.

La vojo[redakti | redakti fonton]

En sufiismo oni ofte uzas la simbolon de la rozo. Ĝi simbolas la supre menciitajn ŝtupojun de la vojo der derviŝo jene: la dornoj simbolas la ŝarion, la islaman leĝaron, la tigo estas tariqa, la vojo. La floro estas simbolo de haqiqa, la vero, kaj fine la odoro estas marifa, kiu kunportas konsciiĝon.

Videblas la sekva vidpunkto de sufianoj: dornoj protektas la tigon, sen ili bestoj povis facile ataki la rozon. Sen la tigo, dornoj havus nenian signifon. Do videblas, ke al sufianoj ŝario kaj tariqa estas nedisigeblaj. Tigo senflora estus senutila, kaj same floro senodora estus senutila. Odoro sola sen rozo ne povas ekzisti.[6]

La amo[redakti | redakti fonton]

Centra punkto de la sufia kredo estas la amo (arabe: hubb, 'ischq, mahabba), kiun oni komprenu ĉiam en la senso de direktiĝo (al Dio). Sufianoj kredas, ke amo videblas tra la projektado de la dia esenco al la universo. Tio rekoneblas en multaj poemoj de islamaj mistikistoj, kiuj prikantas la unuecon kun dio kaj la diamon. Ĉar tiaj poetaj verkoj ofte plenas je metaferoj, islamaj leĝistoj ofte rigardis ilin kritike. Laŭ ili tiaj poemoj entenas heredajn eldirojn, kiam ekzemple la serĉanto estas ebria pro vino, kiam en la simbolaro de sufiismo vino signifas amon al Dio, la ŝejko la serviston kaj la derviŝo la glason plenigatan de amo por porti ĝin al la homoj.

Al-Ghazali priskribis la amon al Dio kiel la plej alta stacio kaj la vera celo de la survojaj stacioj de la vojo al Dio. Li diris, ke nur Dio indas amon; la amo al Mohameto estas laŭdinda, ĉar ĝi estas nenio alia ol amo al Dio. Alo al kleruloj pri Dio kaj kredemuloj estas laŭ li ankaŭ laŭdinda, ĉar "oni amas tiun, kiun amas la amatajn".

Isa bin Marjam (Jesuo de Nazareto) estas vidata en islamo kiel la profeto de amo.

Meditado[redakti | redakti fonton]

Mevlevi-derviŝoj dum ceremonio Sema en Istanbulo, Turkujo
Dhikr en Omdurman, Sudano. Koreografita dancprezentado por publiko, kiu okazas ĉiun vendredon ĉe la tombomonumentode Hamed al-Nil, kiu estis ŝejko de la Kadirija en la 19-a jarcento.

Per regula ĉiutaga meditado (dhikr), kio signfias "memori", do "memori pri Dio" aŭ dhikrullah) sufianoj provas alproksimiĝi al Dio aŭ unuiĝi al Dio jam dum la surtera vivo. Tion lastan rigardas kritike ortodksaj islamanoj, aŭ eĉ kondamnis ĝin kiel blasfemado. Tiel Mansur al-Halladsch, kiu opiniis sin unuiĝinta al Dio kaj tial diris: Ana al-Haqq ("Mi estas la vero." aŭ "Mi estas Dio.") estis kondamnita de ortodoksuloj kiel hereduloj kaj publike ekzekutita.

Kiam sufianoj aproksimiĝas tian staton, ili ofte eniras trancon, kio estas nur kromefiko kaj tute ne, kiel oni foje supozas, la celo de dhikr. Iuj malmultaj sufikomunumoj ekzekutas dum tranco vundigajn agadojn, kiel ekzemple la traboro de vangoj ĉe la derviŝoj Rifai por montri la plenan konfidon al Dio. Alia ekzemplo de tranco ĉe sufianoj estas la tiel nomataj turniĝemaj derviŝoj de Mevlevi-tariqa el Konya en la nuna Turkujo, kiuj dum dhikr turniĝas laŭ la propra akso, kaj tiel entranciĝas.

Sufiismo ofertas do al la serĉanto per meditado eblon trovi aŭ remalkovri en si mem la dian econ. Sufianoj kredas, ke Dio enmetis en ĉiun homon dian flameron, kiu estas kaŝita plej profunde en la koro. Samtempe tiu flamero estas vualita de amo al ĉio, kio ne estas dio, same kiel de atento pri banalaĵoj de la materia mondo, senatento kaj forgesemo. Laŭ la profeto Mohameto, Dio diris al la homoj :"Ekzistas sepdek mil vualoj inter vi kaj mi, sed nenian inter mi kaj vi."

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kritiko pri sufiismo devenas ĉefe de islama-ortodoksa flanko.

Muziko estis kaj estas ofte kritikata punkto de ortodoksuloj rilate al sufiismo, ĉar ĝi ne kongruas al la korana tradicio. Oni subtenas, ke muziko, sed ĉefe ankaŭ danco estas pagandevenaj kaj tial ne-islama. El sufia vidpunkto la afero estas alia, ĉar oni diras, ke la profeto Mohameto enirante en Medinon estis bonvenata de la popolo pere de muziko. Al la demando, ĉu oni ĉesu la muzikon, la profeto respondis, ke homoj festu tempon de ĝojeco per muziko. Por sufianoj muziko estas esprimo de ĝojo en la ĉeesto de Dio.

Kritiko pri sufiismo ekzistas ankaŭ el okcidenta vidpunkto, ĉar sufiismo estas ofte ne pli tolerema ol islamo de ŝiitoj aŭ sunnitaj skoloj. Tiel skribis ekzemple la germana fakulo pri oriento, Tilman Nagel: "La supozo, ke kontraŭ rigida, neindulga, leĝa islamo staras tolerema sufiisma kurento estas unu el la fikcioj de eŭropa islama revaĵo kaj estas refutata miloble de historiaj faktoj."[7]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas vasta literaturo pri sufiismo. Tamen sufiistoj mem diras: "Ekzistas multaj libroj pri sufiismo, sed ne eblas trovi suffismon en libroj."

Fontoverkoj
  • Ǧalāl ad-Dīn Rūmī: Das Maṯnawī; diversaj eldonoj, inter la lastaj:
    • Das Maṯnawī. Spirituelle Verse; Köln: B. Meyer, 2002; ISBN 3-00-010283-3 (E-Book)
    • Mesnevi; Traduko el la angla kun aldono de turkaj kaj persaj fontoj de Uli Full kaj Wolf Süleyman Bahn; Bern, München, Wien: Barth, 1997; ISBN 3-502-61004-5
    • Das Mathnawi. Ausgewählte Geschichten; el la persa de Annemarie Schimmel; Basel: Sphinx, 1994; ISBN 3-85914-196-1
    • Masnavi i Ma’navi. Teachings of Rumi; Ames, Iowa: Omphaloskepsis, 2001; (pdf), angle
    • Interretaj fontoj ĉe mathnawi.de
  • Muhyiddin Ibn Arabi: Fusus al-hikam = Das Buch der Siegelringsteine der Weisheitssprüche; Graz: Akademische Druck- und Verlags-Anstalt, 1970; ISBN 3-905272-71-7
  • Muhyiddin Ibn Arabi: Die Reise zum Herrn der Macht. Meine Reise verlief nur in mir selbst; Zürich: Chalice, 2008; ISBN 978-3-905272-73-4
  • Muhyiddin Ibn Arabi: Der verborgene Schatz. Des größten Meisters mystische Philosophie der Einheit aller Existenz; Zürich: Chalice, 2006; ISBN 3-905272-72-5 (Entenas ambaŭ tekstojn Lubbul Lubb. (La plej ena kerno) kaj Kitab al-Ajwibah (Kiu ne konas sin mem…))
  • Muhyiddin Ibn Arabi: Abhandlung über die Liebe. Aus den Futuha al-Makkiyah.; Zürich: Chalice, 2009; ISBN 978-3-905272-74-1
  • Al Ghasali: Das Elixier der Glückseligkeit; Kreuzlingen, München: Hugendubel, 2008; ISBN 978-3-7205-3053-8
  • al-Sulami: Der Sufi-Weg zur Vollkommenheit; esotera-Taschenbücherei; Freiburg im Breisgau: Bauer, 1985; ISBN 3-7626-0623-4
Germane
  • Andre Ahmed Al Habib: Sufismus. Das mystische Herz des Islam. Eine Einführung;; Freiburg im Breisgau: Hans-Jürgen Maurer, 2005
  • Annemarie Schimmel: Mystische Dimensionen des Islam. Die Geschichte des Sufismus; Frankfurt/Main, Leipzig: Insel, 1995 (19851); ISBN 3458334157
  • Annemarie Schimmel: Sufismus. Eine Einführung in die islamische Mystik; München: C.H. Beck, 2000; ISBN 3406460283
  • Frithjof Schuon: Den Islam verstehen. Eine Einführung in die innere Lehre und die mystische Erfahrung einer Weltreligion; Bern, München, Wien: Barth, 2002; ISBN 3-502-61096-7
  • Richard Gramlich: Islamische Mystik. Sufistische Texte aus zehn Jahrhunderten; Stuttgart, Berlin, Köln: Kohlhammer, 1992; ISBN 3-17-011772-6
  • Titus Burckhardt: Vom Sufitum. Einführung in die Mystik des Islam; Religionswissenschaft und Theologien 4; Rheinfelden, Freiburg i. Br., Berlin: Schäuble, 19892; ISBN 3-87718-144-9
  • ʿAbd al-Qadir as-Sufi: Was ist Sufismus? Eine Einführung in Geschichte, Wesen und meditative Praxis der islamischen Mystik; [Bern, München, Wien]: O. W. Barth, 1996; ISBN 3-502-65496-4
  • Ludwig Schleßmann: Sufismus in Deutschland. Deutsche auf dem Weg des mystischen Islam; Kölner Veröffentlichungen zur Religionsgeschichte 33; Köln, Weimar, Wien: Böhlau, 2003; ISBN 3-412-11503-7
Angle
  • Margaret Smith: Studies in Early Mysticism
  • Reynold A. Nicholson: Studies in Islamic Mysticism
  • Yaşar Nuri Öztürk: The Eye of the Heart. An Introduction to Sufism and the Tariqats of Anatolia and the Balkans
  • James Fadiman, Robert Frager: Essential Sufism
  • Khwaja Shamsuddin Azeemi: Muraqaba: Art and Science of Sufi Meditation; Houston, 2005; ISBN 0975887548
France
  • Éric Geoffroy: Initiation au soufisme; Paris: Fayard 2004; ISBN 2-213-60903-9
  • Joseph Kahale: Le soufisme et ses grands maîtres spirituels; Châtenay-Malabry: Alteredit, 2002; ISBN 2-84633-034-4
  • Christian Bonaud: Le Soufisme, al-tasawwuf et la spiritualité islamique; Paris: Maisonneuve & Larose, 2002
  • Thierry Zarcone: Mystiques, philosophes et francs-maçons en Islam – Rza Tevfik, penseur ottoman (1868–1949), du Soufisme à la Confrérie; Paris: Libr. d’Amérique et d’Orient Maisonneuve, 1993; ISBN 2-7200-1089-8

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. H. Bobzin: Art. Sufi, Sufitum, en: Lexikon für Theologie und Kirche, Vol. 9, 1094f
  2. Nome ĉe F. A. G. Tholuck: Ssufismus sive theosophia Persarum pantheistica, Berlin 1821
  3. Annemarie Schimmel: Gärten der Erkenntnis (München 1982), p. 119.
  4. Robert Frager: Heart, Self, & Soul - The Sufi Psychology of Growth, Balance, and Harmony (1999), p. 11.
  5. Llewellyn Vaughan-Lee: Transformation des Herzens (Transformo de la koro) (Frankfurt am Main 1996), p. 158.
  6. Muzaffer Ozak: The Unveiling of Love (New York 1981), p. 144.
  7. Germane: „Die Annahme, einem rigiden, unduldsamen ‚Gesetzesislam‘ stehe eine ‚tolerante‘ sufistische Strömung entgegen, gehört zu den Fiktionen der europäischen Islamschwärmerei und wird durch die historischen Fakten tausendfach widerlegt.“

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]