Scienco en la mezepoka islama mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Islama scienco)
Saltu al: navigado, serĉo
Ilustraĵo de mezepokaj islamaj fakuloj.

Scienco en la mezepoka islama mondo (ankaŭ rigardita, malpli ĝuste, kiel Islama scienco aŭ eĉ Araba scienco) estis la scienco disvolvigita kaj praktikita en la mezepoka Islama mondo dum la Islama Ora Epoko (8a jarcento – ĉ. 1258, foje konsiderita etenda al la 15a aŭ 16a jarcento). Dum tiu tempo fakuloj tradukis la sciaron el Hindio, Asirio, Irano kaj Grekio en araban. Tiuj tradukoj iĝis fonto por sciencaj progresoj de sciencistoj el islam-regataj areoj dum la Mezepoko.[1]

Sciencistoj de la islam-regataj areoj havis diversajn etnajn fonojn kiuj inkludis Arabojn,[2] Persojn,[3][4][5][6] Asirianojn, Kurdojn[5] kaj Egiptianojn. Ili devenis ankaŭ el diversaj religiaj fonoj; plej estis islamanoj,[7][8][9] sed tiuj areoj ankaŭ inkludis kelkajn kristanojn,[10] judojn[10][11] kaj nereligianojn.[12][13]

Scienco en la epoko de la Abasida Kaliflando[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Medicino en mezepoka islama mondo.
Ĝabir ibn Hajjan, "nome patro de kemio".[14][15]
Alhazen, "nome patro de optiko".[16]

La regadoj de Harun al-Raŝid (786–809) kaj de liaj posteluloj markis epokon de grandaj intelektaj atingoj. Grandparte, tio estis la rezulto de disigaj fortoj kiuj estis subfosantaj la reĝimon de Umajidoj, kiu dependis el la aserto de la supereco de la araba kulturo kiel parto de la postulo de legitimeco, kaj el la bonvenigo fare de Abasidoj al subteno el nearabaj islamanoj. Oni amplekse interkonsentas ke la Abasidaj kalifoj modelis sian administracion laŭ tiu de Sasanidoj.[17] La filo de Harun al-Raŝid, nome Al-Ma'mun (kies patrino estis persa), estis citita jene:

Citaĵo
 La Persoj regis dum jarmilo kaj ne bezonis nin arabojn eĉ por unu tago. Ni estis regantaj ili dum unu aŭ du jarcentoj kaj ne povas fari ĝin sen ili por unu horo.[18] 

Nombraj mezepokaj pensistoj kaj sciencistoj vivantaj sub islama regado ludis gravan rolon en la transigo de Islama scienco al la Kristana Okcidento. Aldone, la periodo vidis la rekuperon de multo el la matematika, geometria kaj astronomia konaro el Aleksandrio, kia tio el Eŭklido kaj Klaŭdo Ptolemeo. Tiuj rekuperitaj matematikaj metodoj estis poste plibonigitaj kaj disvolvigitaj de aliaj islamaj fakuloj, ĉefe de persaj sciencistoj Al-Biruni kaj Abu Nasr Mansur.

Kristanoj (partikulare Nestorianaj kristanoj) kontribuis al la araba islama civilizo dum la Umajidoj kaj la Abasidoj tradukante verkojn de Grekaj filozofoj al la siria kaj poste al la araba.[19][20] Nestorianoj ludis elstaran rolon en la formado de araba kulturo,[21] kaj la Skolo de Gundiŝapur estis elstara en la periodo de lastaj Sasanidoj, Umajidoj kaj komencaj Abasidoj.[22] Notinde, ok generacioj de Nestoriana familio Buĥtiŝu servis kiel privataj doktoroj por kalifoj kaj sultanoj inter la 8a kaj 11a jarcentoj.[23][24]

Algebro estis grave disvolvigita de persa sciencisto Muhammad ibn Mūsā al-Khwārizmī dum tiu tempo per sia mejloŝtona teksto, Kitab al-Ĝabr ŭa-l-Mukabala (Kompendia libro pri kalkulo per finigo kaj ekvilibro), el kio devenas la termino algebro. Li estis tiele konsiderita la patro de algebro,[25] kvankam ankaŭ la greka matematikisto Diofanto jam estis uzanta tiun titolon. La terminoj algorismo kaj algoritmo estas derivitaj el la nomo de al-Ĥŭarizmi, kiu estis responsa anakŭ pri la enmeto de la Arabaj ciferoj kaj de la Hind–araba nombrosistemo trans la Hindia subkontinento.

Ibn al-Hajtham (Alhazen) disvolvigis fruan sciencan metodon en sia Libro de Optiko (1021). La plej grava disvolvigo de scienca metodo estis la uzado de eksperimentoj por distingi inter konkurencaj sciencaj teorioj ene de ĝenerale empiria orientado, kiu ekis inter la islamaj sciencistoj. La empiria probo de Ibn al-Hajtham pri la interplekta teorio de lumo (kio estas, ke lumaj radioj eniras la okulojn pli ol esti elsendita de ili) estis partikulare grava. Alhazen estis grava en la historio de la scienca metodo, partikulare en sia alproksimiĝo al eksperimentado,[26] kaj estis menciita kiel la "unua vera sciencisto de la mondo".[27]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ROBINSON (EDITOR), Francis. (1996) The Cambridge Illustrated History of the Islamic World. Cambridge University Press, p. 228–229.
  2. Masood (2009, pp.173–75)
  3. William Bayne Fisher, et al, The Cambridge History of Iran 4, Cambridge University Press, 1975, p. 396
  4. Shaikh M. Ghazanfar, Medieval Islamic economic thought: filling the "great gap" in European economics, Psychology Press, 2003 (p. 114-115)
  5. 5,0 5,1 Ibn Ĥaldun, Franz Rosenthal, N. J. Dawood (1967), The Muqaddimah: An Introduction to History, p. 430, Princeton University Press, ISBN 0-691-01754-9.
  6. Joseph A. Schumpeter, Historian of Economics: Selected Papers from the History of Economics Society Conference, 1994, kaj Laurence S. Moss, Joseph Alois Schumpeter, History of Economics Society. Conference, Published by Routledge, 1996, ISBN 0-415-13353-X, p.64.
  7. Howard R. Turner (1997), Science in Medieval Islam, p. 270 (librokovrilo, lasta paĝo), University of Texas Press, ISBN 0-292-78149-0
  8. Hogendijk, Jan P. (Januaro 1999), Bibliography of Mathematics in Medieval Islamic Civilization
  9. A. I. Sabra. (1996) Tradition, Transmission, Transformation: Proceedings of Two Conferences on Pre-modern Science held at the University of Oklahoma. Brill Publishers, p. 20. ISBN 90-04-09126-2.
  10. 10,0 10,1 Bernard Lewis, The Jews of Islam, 1987, p.6
  11. Salah Zaimeche (2003), Introduction to Muslim Science.
  12. Hogendijk 1989
  13. Bernard Lewis, What Went Wrong? Western Impact and Middle Eastern Response
  14. Derewenda 2007, p. 247
  15. Vallely 2006
  16. Verma 1969
  17. Gibb 1982, p. 66
  18. Spuler 1960, p. 29
  19. Hill 1993, p. 4
  20. Brague 2009, p. 164
  21. Hoiberg 2010a, p. 612
  22. Söylemez 2005, p. 3
  23. Bonner, Ener & Singer 2003, p. 97
  24. Ruano & Burgos 1992, p. 527
  25. Eglash 1999, p. 61
  26. Toomer 1964
  27. Al-Khalili 2009

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Al-Khalili, Jim (4a de Januaro 2009). "The "First True Scientist"". BBC News. Arkivita el la originalo la 3an de Majo 2015. [1] Alirita la 13an de Novembro 2016.
  • Bonner, Michael; Ener, Mine; Singer, Amy, eld. (2003). Poverty and Charity in Middle Eastern Contexts. Albany, NY: State University of New York Press. ISBN 978-0-7914-5737-5. LCCN 2002042629. [2] Alirita la 13an de Novembro 2016.
  • Brague, Rémi (2009). The Legend of the Middle Ages: Philosophical Explorations of Medieval Christianity, Judaism, and Islam. Chicago, IL: University of Chicago Press. ISBN 978-0-2260-7080-3. LCCN 2008028720.
  • Campbell, Donald (2001). Arabian Medicine and Its Influence on the Middle Ages. Routledge. (Reprint of the London, 1926 edition). ISBN 0-415-23188-4.
  • d'Alverny, Marie-Thérèse. "Translations and Translators", in Robert L. Benson and Giles Constable, eds., Renaissance and Renewal in the Twelfth Century, p. 421–462. Cambridge: Harvard Univ. Pr., 1982.
  • Derewenda, Zygmunt S. (2007). "On Wine, Chirality and Crystallography". Acta Crystallographica A. 64.
  • Eglash, Ron (1999). African Fractals: Modern Computing and Indigenous Design. New Brunswick, NJ: Rutgers University Press. ISBN 978-0-8135-2614-0. LCCN 98026043.
  • Gibb, Hamilton Alexander Rosskeen (1982) [1962]. Shaw, Stanford J.; Polk, William R., eds. Studies on the Civilization of Islam. Princeton University Press. ISBN 0-691-05354-5.
  • Hill, Donald Routledge (1993). Islamic Science and Engineering. Edinburgh: Edinburgh University Press. ISBN 0-7486-0455-3. LCCN 94139614.
  • Hobson, John M. (2004). The Eastern Origins of Western Civilisation. Cambridge University Press. ISBN 0-521-54724-5.
  • Hoiberg, Dale H., eld. (2010a). "Nestorian". Encyclopedia Britannica. VIII : Menage – Ottawa (15th ed.). Chicago, IL. ISBN 978-1-59339-837-8.
  • Hudson, A. (2003). Equity and Trusts (3rd ed.). London: Cavendish Publishing. ISBN 1-85941-729-9.
  • Huff, Toby E. (2003). "The Rise of Early Modern Science: Islam, China, and the West". Cambridge University Press. ISBN 0-521-52994-8.
  • Joseph, George G. (2000). The Crest of the Peacock. Princeton University Press. ISBN 0-691-00659-8.
  • Katz, Victor J. (1998). A History of Mathematics: An Introduction. Addison Wesley. ISBN 0-321-01618-1.
  • Levere, Trevor Harvey (2001). Transforming Matter: A History of Chemistry from Alchemy to the Buckyball. Johns Hopkins University Press. ISBN 0-8018-6610-3.
  • Linton, Christopher M. (2004). From Eudoxus to Einstein—A History of Mathematical Astronomy. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-82750-8
  • Masood, Ehsan (2009). Science and Islam A History. Icon Books Ltd.
  • Morelon, Régis; Rashed, Roshdi (1996). Encyclopedia of the History of Arabic Science. 3. Routledge. ISBN 0-415-12410-7.
  • Phillips, William D.; Carla Rahn Phillips; Jr. Phillips (1992). The Worlds of Christopher Columbus. Cambridge University Press. ISBN 0-521-44652-X.
  • Ruano, Eloy Benito; Burgos, Manuel Espadas (1992). 17e Congrès international des sciences historiques: Madrid, du 26 août au 2 septembre 1990 [17th International Congress of Historical Sciences: Madrid, el 26a de Aŭgusto al 2a de Septembro, 1990]. 1. Comité international des sciences historiques. ISBN 978-84-600-8154-8. [3] Alirita la 13an de Novembro 2016.
  • Sabra, A. I. (2000) "Situating Arab Science: Locality versus Essence," Isis, 87(1996):654–70; reprinted in Michael H. Shank, ed., The Scientific Enterprise in Antiquity and the Middle Ages," (Chicago: Univ. of Chicago Pr.), pp. 215–231.
  • Saliba, George (1994). A History of Arabic Astronomy: Planetary Theories During the Golden Age of Islam. New York University Press. ISBN 0-8147-8023-7.
  • Söylemez, Mehmet Mahfuz (2005). "The Jundishapur School: Its History, Structure, and Functions". The American Journal of Islamic Social Sciences. 22 (2): 1–27.
  • Spuler, Bertold (1960). The Muslim World: A Historical Survey. I: The Age of the Caliphs. Translated by Bagley, F. R. C. Leiden, Netherlands: E. J. Brill. ISBN 0-685-23328-6. LCCN 61001030.
  • Toomer, G. J. (Decembro 1964). "Book Review: Ibn al-Haythams Weg zur Physik by Matthias Schramm". Isis. Chicago, IL: University of Chicago Press. 55 (4): 463–465. doi:10.1086/349914.
  • Turner, Howard R. (1997). Science in Medieval Islam: An Illustrated Introduction. University of Texas Press. ISBN 0-292-78149-0.
  • Vallely, Paul (11a de Marto 2006). "How Islamic Inventors Changed the World". The Independent. London, UK. [4] Arkivita el la originalo la 3an de Majo 2015.
  • Verma, R. L. (1969). Al-Hazen: Father of Modern Optics.