Alhazen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Muslima sciencisto
Islama ora tempo
Ibn al-Haytham.png
Bildo de Alhazen sur monbileto de 10 000 irakaj dinaroj
Nomo: Abū ‘Alī al-Ḥasan ibn al-Ḥasan ibn al-Haytham
Titolo: Ibn al-Haytham kaj Alhacen
Naskiĝo: 965 CE[1] (354 AH)[2]
Morto: ĉ. 1040 CE[1] (430 AH)[3]
Regiono: Basra nuntempe en Irako, parto de Buyid Persia en pasinteco[1]
Tradicia skolo: Sunaismo
Ĉefaj interesoj: Anatomio, Astronomio, Inĝenierarto, Matematiko, Mekaniko, Medicino, Optiko, Oftalmologio, Filozofio, Fiziko, Psikologio, Scienco
Notindaj ideoj: Pioniro en optiko, scienca metodo, eksperimenta scienco, eksperimenta fiziko, eksperimenta psikologio, vida perceptado, analitika geometrio, non-Ptolemea astronomio, ĉiela mekaniko
Verkoj: Book of Optics, Doubts Concerning Ptolemy, On the Configuration of the World, The Model of the Motions, Treatise on Light, Treatise on Place
Influoj: Aristotelo, Eŭklido, Ptolemeo, Galen, Muhammad, Banū Mūsā, Thabit ibn Qurra, al-Kindi, Ibn Sahl, al-Qūhī
Influitoj: Omar Ĥajam, al-Khazini, Averroes, Roger Bacon, Vitelono, Pecham, Farisi, Theodoric, Gersonides, Alfonso, von Peuerbach, Taqi al-Din, Risner, Clavius, Kepler, John Wallis, Saccheri

Abu Ali al-Hasan Ibn Al-Haitham (arabe أبو علي الحسن بن الهيثم, latinigite Alhazen, naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 965 probable en Basra; mortis dum 1039 aŭ eble 1040 en Kairo), estis signita persa matematikisto, optikisto kaj astronomo.

Origine vokita al la rezidejo de la egipta kalifo Al-Hakim en Kairo cele al la reguligo de la rivero Nilo, li tie avancis ĝis la rango de veziro. Sed potenco kaj kariero ne tiom altiris lin kiom la sciencoj, sed ĉar li timis la koleron de la kalifo, se li publike anoncus ne plu oferti siajn servojn al la reganto, li ŝajnigis esti psike malsana, por fini sian oficistan karieron. Sekve li rajtis dediĉi sin al la sciencoj en la de Al-Hakim fondita domo de la saĝeco. Post la morto de Al-Hakim dum la jaro 1021 li saniĝis en ŝajne mirakla maniero.

En siaj multnombraj matematikaj verkoj li okupiĝis pri problemoj de geometrio.

Plej grandan signifon tamen havis liaj optikaj eksperimentoj: la plej multaj sciencistoj de la antikva epoko, inter ili Eŭklido kaj Ptolemeo, supozis ke tiel nomataj "vidaj radioj", kiuj eliru de la homa okulo, sondis la ĉirkaŭaĵon kaj tiel kreis la vidan impreson en la cerbo, simile al blindulo, kiu per sia bastono sondas la ĉirkaŭaĵon. Aristotelo kontraŭe opiniis, ke lumo ekzistu sendepende de la homa okulo, ke ĝi eliru de luma fonto, reflektiĝu ĉe iuj objektoj kaj de tie trovu sian vojon al la okulo. Alhazen iris novan vojon por respondi al la demando, analizante la konstruon de la okulo. Li ekkomprenis la signifon de la lenso en la okulo kaj en sciencaj eksperimentoj malpravigis la teorion pri "vidaj radioj".

Krome li fajnigis kaj ampleksigis la teoriojn de Ptolemeo pri la refrakto kaj reflekto de lumo, aparte li komprenis kaj priskribis la taŭgecon de volbaj vitraj surfacoj por la optika pligrandigo. Helpe de tiuj scioj li formis vitrajn legohelpilojn. Sekve li konsideriĝas la inventinto de la lupeo kaj probable per siaj laboroj inspiris la anglan monaĥon kaj scienciston Roger Bacon al la malkovro de la okulvitroj.

Ankoraŭ nuntempe lia nomo ligatas al problemo de optiko, nome la alhazena problemo: li solvis la taskon, en sfera spegulo elkalkuli la punkton, de kiu objekto de difinita distanco estas projekciita al difinita bildo, pere de ekvacio de kvara grado.

Surbaze de liaj malkovroj optikaj, Alhazen malkovris ke la "refrakta leĝo de Snell" ankaŭ validas por la atmosfero de la tero. Li konstatis ke la luno ĉe la horizonto ŝajne aspektas pli grande ol ĉe la zenito, kvankam ne eblus ke ĝi ĉiutage fakte tiom ŝanĝus sian grandecon - li do malkovris ke la ŝajna grandecodiferenco estis percepta trompo. Krome Alhazen elkalkulis la altecon de la atmosfero el la observo de sunsubiroj.

Plie Alhazen meritiĝis pri la filozofio de scienco: Kiel unua li sisteme aplikis la induktan-eksperimentan sciencan labormanieron, laŭ kiu unue okazu eksperimentoj respektive observoj de fenomenoj kaj nur poste kreiĝu teorioj, kiuj povus klarigi la fenomenojn. Ĝis tiam estis la kutimo bazigi sciojn nur per logika dedukto kaj fari eksperimentojn, se entute, nur por pli facila demonstro de la teorioj.

Lia verko Kitāb al-Manāzir ("libro pri vidado") en latina traduko (sub la titoloj PerspectivaDe aspectibus) influis optikajn kaj ankaŭ filozofiajn teoriojn en la kristana, mezepoka Eŭropo ekde la fino de la 13-a jarcento. Aparte la verkoj de Roger Bacon kaj de Vitelono estis forte influitaj de la konceptoj de Alhazen.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (Lorch 2008)
  2. Charles M. Falco (November 27–29, 2007), International Conference on Computer Engineering & Systems (ICCES), http://www.optics.arizona.edu/SSD/art-optics/papers/IEEECairo.pdf, retrieved 2010-01-30 
  3. Franz Rosenthal (1960-1961), "Al-Mubashshir ibn Fâtik. Prolegomena to an Abortive Edition", Oriens (Brill Publishers) 13: 132–158 [136–7], http://www.jstor.org/stable/1580309, retrieved 2010-01-30 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]