Brill Publishers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brill Publishers
Koninklijke Brill N.V.
Brill Publishers logo.svg
Brill in Leiden.JPG
Jura formo naamloze vennootschap
Fondita en 1682
Sidejo Leiden
Lando Nederlando
ISIN-kodo NL0000442523
TTT Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Brill (Euronext: BRILL) (konata kiel E. J. Brill, Koninklijke Brill, Brill Academic Publishers) estas nederlanda internacia akademia eldonisto fondita en 1683 en Leiden, Nederlando. Kun oficejoj en Leiden, Boston, Distrikto Paderborn kaj Singapuro, Brill hodiaŭ publikigas 275 ĵurnalojn kaj ĉirkaŭ 1200 novajn librojn kaj konsultverkojn ĉiujare. Krome, Brill provizas ĉe primaraj fontaj materialoj interrete kaj mikroforme por esploristoj pri homaj kaj sociaj sciencoj[1].

Brill publikigas plurajn liberalirajn ĵurnalojn kaj estas unu el dek tri eldonistoj partoprenantaj la pilotan programon Knowledge Unlatched, tutmonda biblioteka konsorcia aliro al financado de liberaj aliroj[2].

En 2013, Brill kreis la IFLA / Brill Open Access Award por iniciatoj en la areo de libera alira monografieldonado kune kun la Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj. Brill estas membro de la Asocio de Akademiaj Publikigaĵoj Liberaliraj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Announcing the launch of the Open Access Scholarly Publishers Association, OASPA. AAAS. Alirita 26a de septembro 2018.
  2. Founding Members. Open Access Scholarly Publishers Association. Alirita 2015-01-06.