Aristotelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aristotelo
Persona informo
Ἀριστοτέλης
Naskiĝo -384
en Stagira, Chalkidian League
Morto -322
en Ĥalkido
Mortis pro naturaj kialoj • sinmortigo vd
Mortis per enteropatio vd
Tombo Stagira vd
Etno grekoj vd
Lingvoj antikva greka vd
Loĝloko AtenoAteno vd
Alma mater Akademio de Platono vd
Familio
Patro Nikomaĥo vd
Gefratoj Arimneste • Arimnestus vd
Edz(in)o Pitias vd
Amkunulo Herpilis vd
Infanoj Nikomaĥo • Pythias vd
Profesio
Okupo filozofobiologo • kosmologo • logikisto • zoologo • literaturkritikisto • matematikisto • etikisto • epistemologo • politika filozofo • universala klerulo • filozofo de lingvo • verkistoastronomogeografoinstruistotutoro • ontologiisto • fizikisto vd
Laborkampo filozofionaturfilozofio vd
Verkado
Verkoj Politiko ❦
Etiko de Niĥomako ❦
Metafiziko ❦
Fiziko ❦
Organon ❦
Pri Poetiko ❦
Politiko de Atenanoj ❦
Eŭdemonio ❦
Meteologio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aristotelo, greke Αριστοτέλης [aristotélɛːs] (naskiĝis en -384 en Stagira, mortis en -322 en Ĥalkido) estis greka filozofo.[1]

Romia kopio en marmoro de greka bronzaĵo: busto de Aristotelo fare de Lisipo, ĉ. 330 a.K. La alabastra mantelo estas modernepoka.

Li kaj Platono metis la fundamenton de la okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis Aleksandron la Grandan. En la 13-a jarcento Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro".[2] Eĉ hodiaŭ lia verkaro pri etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formis la modernan sciencon. Scienco bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo. La filozofia tradicio, kiu estas inspirata de la verkaro de Aristotelo estas nomata Aristotelismo.

Lia verkaro kovras multajn fakojn — fizikon, biologion, zoologion, metafizikon, logikon, etikon, estetikon, poezion, teatron, muzikon, retorikon, lingvistikon, politikon kaj ŝtatregosciencon — kaj konstituas la unuan kompletan sistemon de la okcidenta filozofio. Tuj post la morto de Platono, Aristotelo lasis Atenon kaj, laŭ peto de Filipo la 2-a de Macedonio, iĝis instruisto de Aleksandro la Granda komence de 343 a.K.[3]

Instruado de Aleksandro la Granda donis al Aristotelo multajn oportunojn kaj abundon da havaĵoj. Li establis en la Liceo bibliotekon, kiu helpis en la verkado de liaj multnombraj libroj. La fakto, ke Aristotelo estis lerninto de Platono, kontribuis al lia iama vidpunkto rilate Platonismon, sed, post la morto de Platono, Aristotelo merĝiĝis en empiriaj studoj kaj transiris de Platonismo al empiriismo.[4] Li kredis, ke la konceptoj de ĉiuj popoloj kaj ĉiuj ties scioj estis definitive bazitaj sur percepto. La pozicio de Aristotelo rilate natursciencon reprezentas la grundan fonon de multaj el liaj verkoj.

La rigardoj de Aristotelo pri fizika scienco profunde formis la mezepokan fakulecon. Ties influo etendiĝis el Malfrua Antikveco kaj la Alta Mezepoko al la Renesanco, kaj ne estis anstataŭata sisteme ĝis la epoko de la Klerismo, kiam aperis teorioj kiel la klasika mekaniko. Kelkaj el la zoologiaj observoj de Aristotelo, kiel la hektokotila (reprodukta) brako de polpo, ne estis konfirmataj aŭ refuzataj ĝis la 19a jarcento. Liaj verkoj enhavas la plej fruan konatan formalan studon de logiko, kiu estis uzita en la 19a jarcento en la studo de moderna formala logiko.

En metafiziko, Aristotelismo profunde influis la Judo-Islaman filozofian kaj teologian pensaron dum la Mezepoko kaj la kristanan teologion, speciale pro la Novplatonismo de la prakristanismo kaj pro la skolastika tradicio de la Romkatolika Eklezio. Aristotelo estis bone konata inter mezepokaj islamaj intelektuloj kaj admirita kiel "la unua instruisto" (arabe: المعلم الأول‎‎).

Lia etiko, kvankam ĉiam influa, akiris plinovigitan intereson per la moderna alveno de la virta etiko. Ĉiuj aspektoj de la filozofio de Aristotelo plu estas aktive studataj. Kvankam Aristotelo verkis multajn elegantajn traktaĵojn kaj dialogojn, oni supozas ke nur ĉirkaŭ unu triono de lia originala produktaro postrestis ĝis nia tempo.[5]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Elfosaĵoj de la "Aristotela Lernejo" ĉe Nausa en Mieza.

Aristotelo, kies nomo signifas "la plej bona celo",[6] naskiĝis en 384 a.K. en Stagiro, Ĥalkidiko, en norda periferio de Klasika Grekio, ĉirkaŭ 55 km (34 mejlojn) oriente de la nuntempa Tesaloniko.[7] Li estis filo de kuracisto Nikomaĥo, kiu estis persona kuracisto de la reĝo Amintas la 3a de Macedonio, kiu mortis kiam Aristotelo estis ankoraŭ infano, pro kio Prokseno la Atarnea iĝis lia prizorganto.[8] Kvankam malmultas informoj pri la infanaĝo de Aristotelo, li probable pasigis ioman tempon ene de la Macedonia palaco, kie faris siajn unuajn konektojn kun la Macedonia monarkio.[9]

Havante 17 aŭ 18 jarojn, en 367 a.K. li iris al Ateno por studi ĉe la Akademio, la instruejo de Platono,[10] kaj restis tie dum la sekvaj du jardekoj. Li lasis Atenon en 348/47 a.K. La tradicia historio, pri lia eliro, registras ke li seniluziiĝis kun la direktado de la Akademio post la kontrolo transiris al Speŭsipo, la nevo de Platono, kvankam eble li simple timis kontraŭ-macedoniajn sentojn kaj foriris eĉ antaŭ la morto de Platono.[11]

Platono (maldekstre) kaj Aristotelo (dekstre), detalo de La Lernejo de Ateno, fresko de Rafaelo. Aristotelo montras al la tero, reprezentante sian kredon en sciaro pere de empiria observado kaj spertado, dum li tenas kopion de sia Etiko de Nikomako en la mano, dum Platono indikas al la ĉielo, reprezentanta sian kredon en La Formoj, dum li tenas kopion de Timeo.

Aristotelo poste akompanis Ksenokraton al la kortego de lia amiko Hermias de Atarneo en Malgranda Azio. Tie li veturis kun Teofrasto al la insulo Lesbo, kie ili kune studis maran biologion dum du jaroj, nome botanikon kaj zoologion de la insulo. Aristotelo edziĝis al Pitias, kiu estis adopta filino aŭ nevino de Hermias. Ŝi naskis al li filinon, kiun ili nomis ankaŭ Pitias. Tuj post la morto de Hermias, en 343 a.K. Aristotelo estis invitita de Filipo la 2-a por iĝi edukisto de lia filo Aleksandro.[12] Li instruis Aleksandron dum tri jaroj en lernejo instalita de Filipo la 2-a en la Templo de Nimfoj de Mieza (Macedonio). Dum tiu tempo li instruis ne nur al Aleksandro, sed ankaŭ al du aliaj estontaj reĝoj — Ptolemeo kaj Kasandro.[13] Aristotelo kuraĝigis Aleksandron al orientaj konkeroj kaj lia sinteno al Persio estis sendube etnocentra. En unu fama ekzemplo, li konsilis al Aleksandro esti "estro por grekoj kaj despoto por barbaroj, por zorgi la unuajn kiel amikojn aŭ parencojn, kaj barakti kun la lastaj kiel bestoj aŭ plantoj".[14]

En 335 a.K. Aristotelo starigis en Ateno sian lernejon — la Liceon. Aristotelo direktoris tie kursojn dum la venontaj 12 jaroj. Jam en Ateno, lia edzino Pitias mortis kaj Aristotelo engaĝiĝis kun Herpilis de Stagira, kiu naskis al li filon, kiun li nomigis honore al sia patro, Nikomaĥo. Laŭ Suido, li havis ankaŭ eromenos (junan amaton) — Palaifaton de Abidos.[15]

Oni supozas ke en tiu periodo en Ateno, inter 335 kaj 323 a.K., Aristotelo komponis multajn el siaj verkoj.[16] Li verkis plurajn dialogojn el kiuj nur fragmentoj postvivis. La verkoj estis postvivintaj en traktaĵa formo kaj ne estis ĉefe destinitaj por vasta publikigo; ĝenerale oni supozas ke temas pri prelegaj helpiloj por liaj studentoj. Liaj plej gravaj traktaĵoj estas Fiziko, Metafiziko, Etiko de Nikomako, Politiko, Pri animo kaj Poetiko.

Aristotelo ne nur studis preskaŭ ĉiujn fakojn eblajn je tiu tempo, sed ankaŭ grave kontribuis al ili. En fiziko, Aristotelo studis anatomion, astronomion, embriologion, geografion, geologion, meteologion, fizikon kaj zoologion. En filozofio, li verkis pri estetiko, etiko, regado, metafiziko, politiko, ekonomiko, psikologio, retoriko kaj teologio. Li studis ankaŭ edukadon, eksterlandajn kutimojn, literaturon kaj poezion. Liaj kombinitaj verkoj konstituas virtualan enciklopedion de la greka sciaro.

Busta skulptaĵo de Aristotelo; en kopio de la epoko de la Romia Imperio (la 1a aŭ 2a jarcento p.K.) de perdita bronza skulptaĵo fare de Lisipo.

Ĉe la fino de la vivo, Aleksandro kaj Aristotelo separiĝis pro la rilato de Aleksandro kun Persio kaj la persoj. En antikva epoko multaj suspektis, ke Aristotelo ludis rolon en la morto de Aleksandro, sed la sola pruvo estas nekredinda plendo farita ses jarojn post la morto.[17]

Post la morto de Aleksandro, la kontraŭ-macedona sento en Ateno reviviĝis. Laŭ iuj informoj en 322 a.K. Demofilo kaj Eŭrimedono la Hierofanto denuncis Aristotelon pro lia senpieco,[18] devigante lin fuĝi al la patrinfamilia bieno en Ĥalkido. Oni citis liajn vortojn: "Mi ne permesos al la atenanoj peki dufoje kontraŭ filozofio"[19][20] reference al la antaŭa juĝo kaj ekzekuto de Sokrato. Li mortis en Eŭbeo samjare pro naturaj kialoj, nomuninte sian studenton Antipatron la ĉefa administranto de sia testamento, en kiu li petis esti enterigita apud sia edzino.[21]

Charles Walston asertas, ke la tombo de Aristotelo situas ĉe la religia vojo inter Ĥalkido kaj Eretrio kaj enhavis tri skribilojn, sigelitan ringon kaj kelkajn terakotojn same kiel tion, kio estas supozata la teraj restaĵoj de Aristotelo en la formo de kelkaj kraniaj fragmentoj.[22]

Ĝenerale, la detaloj de la vivo de Aristotelo ne estas bone konataj. La biografioj de Aristotelo verkitaj en antikva tempo estas ofte spekulativaj kaj historiistoj interkonsentas nur pri malmultaj elstaraj punktoj.[23]

Aristotelo lispis kaj balbutis.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Aristotle Ethica Nicomachea (fragmento).

Kvankam lia instruisto estis Platono, Aristotelo kaj Platono estas historie la du polusoj de la okcidenta filozofio. Platono kredis je idealismo, do la mondo videbla, aŭdebla, tuŝebla, ktp, estas nur pala respegulaĵo de la vera realo de ideoj. Aristotelo atakis la idealismon de Platono interalie per sia tre grava verko, Metafiziko.

Etiko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Etiko de Nikomako.

La verko Etiko esploras "kiel esti feliĉa", la celo de la vivo laŭ Aristotelo. Li diras ke la feliĉa homo estas la virta homo; ke riĉo, famo, honoro, ktp, estas bonaj nur ŝajne, ne vere. Do la libro estas ĉefe pri virto. Virto, li diras, troviĝas ne en la ekstremo, sed en la mezo — "la ora mezo". Ekzemple, en milito, la ekstremoj, timo kaj aŭdaco, detruas la soldaton; sed la mezo, kuraĝo, savas lin. Virto estas atingita kiam la racia parto de animo regas la malracian. Per daŭrapraktikado tia regado fariĝas kutimo de animo: "Ni fariĝas justaj per justa agado, memregadaj per memregada agado, kuraĝaj per kuraĝa agado." Tia kutimo disvolvigita de praktikado estas nomita virto (en la greka, la vorto estas arete, kies larĝa signifo estas "boneco").

La kvar precipaj virtoj estas: prudento, memregado, kuraĝo kaj justeco.

Etiko ankaŭ pritraktas amikecon kaj la bonecon de la intelekta vivo, kiu portas la plej altan feliĉon laŭ la filozofo. La ideo ke la celo de vivo estas feliĉo estis poste disvolvigita de Locke kaj Mill kiel radiko de iliaj filozofiaj konceptoj.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politiko (Aristotelo).
Eltiraĵo de la komenco de la libro 1-a de la “Politiko" de Aristotelo.

La Politiko (greke Τὰ πολιτικὰ) estas verko de Aristotelo pritraktanta la administradon de la poliso. Ĝi estas dividita en ok libroj, en kiuj la filozofo analizas la politikajn realaĵojn startante de la familio, taksata kiel baza nukleo de la socio, por transiri al la diversaj tipoj de konstitucio.

Centra estas la referenco al la naturo: la homo estas “politika animalo” (politikòn zôon), kaj kiel tia li estas instigata de la naturo unuiĝi kun siaj similuloj por formi komunumojn.[24] Malsame ol Antifonto kaj aliaj filozofoj, laŭ kiuj la poliso limigas per siaj leĝoj la naturon de la homo, laŭ Aristotelo la ŝtato respondas al la naturaj bezonoj de la individuo kaj “ĉiu ŝtato estas komunumo (koinonia) kaj ĉiu komunumo konstituiĝas cele de bono”.[25] La “bono” strebita de la ŝtato, kiel komunumo plej granda kiu entenas ĉiujn komunumojn, identigeblas kun tiu pri kiu parolas la 'Etiko al Nikomako.[26]

Gravas substreki ke, malsame ol ĉe Platono, laŭ Aristotelo politiko havas iom da aŭtonomio rilate filozofion, nome ne nur la filozofo kapablas regi-estri-gvidi la ŝtaton, sed ankaŭ komunaj saĝuloj povas posedi tiun karismon.[27]

En Politiko li pritraktas la idealan civiton (komparu la Respubliko-n de Platono kaj la Civito de Dio-n de Aŭgusteno). Aristotelo komparas la multajn formojn de civito en Antikva Grekio. Li vidas politikon kiel lukto inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj: kiam la riĉuloj aŭ malriĉuloj havas tro multe da potenco, la civito ne bone servas ĉiujn kaj poste ruiniĝas en milito aŭ renverso. La plej bona civito servas al ambaŭ: la malriĉuloj (ĉar ili estas la plimulto de piedoj) kaj la riĉuloj (ĉar ili estas la plimulto de mono kaj rimedoj). Foje Aristotelo sonas kiel MarksoOrwell.

Organo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aristotela logiko.
"Aristotelo" de Francesco Hayez (1791–1882).

Liaj verkoj pri logiko - Kategorioj, De Interpretado, Antaŭa Analitiko, Posta Analitiko, Temoj kaj Sofismaj Refutoj — estas are konata kiel la Organo (greke οργανον: ilo, instrumento). En la 17-a jarcento, Bakono plue disvolvis la ideojn de Aristotelo pri logiko en sia verko, la Nova Organo, helpinte fondi modernan sciencon.

En la Organo Aristotelo diris, interalie, ke ĉiu aĵo havas esencon kaj akcesoraĵojn. La esenco estas tio, kio apartenas al ĝi laŭ difino. Ekzemple, homo estas, laŭ difino, racia animalo, tial lia animaleco kaj racieco apartenas al li kiel parto de lia esenco. Akcesoraĵoj, aliflanke, estas eco de aĵo kiu ne apartenas al ĝia difino aŭ esenco. Ekzemple, la alteco aŭ koloro de homo estas akcesoraĵoj. Mi estas homo, se mi estas blanka aŭ nigra, alta aŭ malalta, ktp.

Aristotelo ankaŭ diris ke ĉiu aĵo estas klasigebla hierarkie. Ĉiu fizika aĵo aŭ substanco apartenas al klaso, kiun Aristotelo nomis ĝia speco kaj al superklaso aŭ ĝia genro. Ekzemple, homo kaj ĉevalo ambaŭ apartenas al la genro "animalo", kaj al siaj specoj, "homo" kaj "ĉevalo". La speco devenas de la genro per diferenco. La diferenco de la speco "homo" de la ĝenro "animalo" estas la eco de racieco.

La aristotela dialektiko reprenas serion da teknikoj, kiuj estis uzitaj de Platono kaj almenaŭ de parto de la Akademio rilate la ideojn, limigante la objekton de tiuj teknikoj al la solaj universalaj konceptoj. Inter tiuj teknikoj elstaras la metodo de la divido, utiligita de Platono por alveni al la difino de ĉiu ideo kaj al malkovro pri la rilatoj de partopreno inter ideo kaj ideo. Tiu metodo estis utiligata de Aristotelo reference ne al la ideoj, sed al la universalaj konceptoj. Spure de tiu metodo, por difini ideon (aŭ koncepton), necesas enskribi tiun koncepton en ideo-amplekso pli vasta kaj subdividi tiun lastan inter serio da karakterizaj notoj, ĝis obteni amplekson kiu havu la saman vastecon de la objekto difinota. Ekzemple, volante difini la “homon”, oni povas starti el la koncepto de "vivanto" kaj subdividi la vivantojn" en " bestoj" kaj vegetaloj; agnoskinte, krome, ke la homo estas besto, dividi la bestojn en "birdoj", "akvuloj" kaj "teruloj"; tial, post plua divido de la "teraj bestoj" en "kvarpieduloj" kaj "dupieduloj", kaj rekoninte ke la amplekso sugestita de tiu lasta dispartigo identiĝas kun la amplekso de la homoj, aserti ke la difino pri homo estas "tera dupieda besto". Aristotelo asertas ke la difino estiĝas pere de proksima genro kaj specia diferenco.

Posta Analitiko[redakti | redakti fonton]

Aristotelo fidis sian sensojn. En Posta Analitiko, la plej facila verko el la Organo, li argumentis ke scienco estas konstruita el aksiomoj (memevidentaj, antaŭsupozitaj asertoj) per racio kaj senso: per senso ni akiras faktojn, kaj per racio ni pensas logike pri tiuj ĉi faktoj. Sed tio logike maleblas komenci sen aksiomoj, kiuj servas kiel radiko aŭ fundamento.

La produkto de tia procedo estas kampo de scio aŭ scienco. Tio tre similas al la moderna scienco, kiu tamen ne naskiĝis ĝis Galileo aldonis eksperimentadon kaj matematikon al la aristotela ideo de scienco.

Fiziko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aristotela fiziko.
Aristotelo portretita en Nurenberga Kroniko (1493).

En Fiziko li klarigas sian fizikon, precipe pri movo kaj ŝanĝo kaj kiel tio okazas. Ĝi enhavas tre interesan diskuton pri senlimeco kaj hazardo.

Laŭ Aristotelo, ĉio kreita havas kvar kaŭzojn: la materia, fina, efika, kaj idea. Ekzemple, kaŭzoj de tablo estas:

  • materia kaŭzo: ligno, najlo, gluo, ktp;
  • idea kaŭzo: la ideo pri tablo en la menso de la ĉarpentisto;
  • efika kaŭzo: la mano de la ĉarpentisto;
  • fina kaŭzo: por havi meblon por manĝi, kartludi, ktp.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aristotelaj kvar kaŭzoj.

Platono diris, ke la sola kaŭzo estas la idea; modernuloj kutime diras ke la sola kaŭzo estas la efika; Aristotelo diris ke ĉiuj kvar estas kaŭzoj. El la kvar kaŭzoj, tre trompema por la moderna menso estas la fina kaŭzo.

Surbaze de siaj ideoj de kaŭzo kaj senlimeco, Aristotelo konkludis ke ekzistas unusola ĉiopova Dio kiu kreis la universon. Tio estis malkutima ideo por la pagana (antaŭkristana) epoko. Lia pruvo, kiun Tomaso de Akvino prenis kaj profundigis, skize aspektas tiel:

  1. Efektiva senlimeco en realo estas malebla.
  2. Tial la ĉeno de efikaj kaŭzoj ne estas senlima.
  3. Tial devas esti unu sola unua efika kaŭzo.
  4. Ĉi tiu estas la Unua Moviganto aŭ Dio.

Aristotelo proponis la kvinan elementon — etero — aldone al la kvar proponitaj pli frue de Empedoklo.

  • Tero, kiu estas malvarma kaj seka; ĝi korespondas al la moderna ideo de solido.
  • Akvo, kiu estas malvarma kaj malseka; ĝi korespondas al la moderna ideo de likvo.
  • Aero, kiu estas varma kaj malseka; ĝi korespondas al la moderna ideo de gaso.
  • Fajro, kiu estas varma kaj seka; ĝi korespondas al la modernaj ideoj de plasmo kaj varmo.
  • Etero, kiu estas la dia substanco kiu formas la ĉielajn sferojn kaj la ĉielajn korpojn (steloj kaj planedoj).

Metafiziko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Metafiziko (Aristotelo).
Bildo reprezentanta Aristotelon.

La scienco, kiun pritraktas la verkaro nin atinginta sub la titolo “Metafiziko”, estis nomata de Aristotelo “filozofio unua” kaj difinita de la filozofo mem kiel "scienco pri la Esto kia Esto". La esprimo “kia” signifas koncerne la aspekton de. Tial, la ontologio (scienco pri la esto) estas la scienco, kiu studas la eston ĉar tia kaj ne havas kiel objekton apartan eston, sed la aspektojn fundamentajn kaj komunajn al la tuta realo. Do, se la matematiko studas la eston kiel kvanton kaj la fiziko la eston kiel movon, nur la metafiziko studas la eston kiel eston.

La scienco (σοφὶα, eld. "sofìa") estas laŭ Aristotelo la individuigo de la kaŭzoj kaj de la principoj rilate al la esto (= ĉiu ajn aĵo “kiu estas”), la unuaj kaŭzoj eltiritaj estas tiuj kvar:

  • Formala: la formo de la aĵo (la stato de la aĵo, la materio konstituanta la aĵon)
  • Materia aŭ Substrata: la materio el kiu estas farita (la materio je kiu la estaĵo estas konstituita)
  • Mova aŭ Efika: kio provokas la fariĝon (tio kio produktas la ŝanĝiĝon de la stato de la aĵo)
  • Cela: la celo al kiu tendencas la aĵo (la fina celo al kiu la aĵo estas destinita).

La metafiziko ĉar scienco de la esto kia esto (vidu supre) serĉos do la kaŭzojn kaj la principojn de la esto (= de tio kio estas); jen do kial la metafiziko fondas la plej gravan de la filozofiaj disciplinoj, la ontologion = parolado pri la esto).

Poetiko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Poetiko (Aristotelo).

La PoetikoPri Poetiko (Περὶ Ποιητικῆς) estas verko de Aristotelo verkita en la 4-a jarcento a.n.e., inter la fondo de lia lernejo en Ateno, en la jaro 335 a.n.e., kaj lia definitiva foriro de la urbo, en la 323 a.n.e. Ĝia ĉefa temo estas la stetika meditado tra la karakterizado kaj priskribo de la tragedio. Aristotelo proponis sin paroli «pri la poezia arto en si mem kaj pri ĝiaj formoj, de la potenceblo kiun havas ĉiu el ili, kaj kiel oni devas komponi la intrigojn por ke la poezia komponaĵo estu bela».[28]

Ŝajne, la verko estis komponita origine per du partoj:[29]​ unu unua libro pri tragedio kaj epopeo, kaj ebla dua libro pri komedio kaj jambo, kiu ŝajne perdiĝis, eble dum la Mezepoko, kaj pri kiu oni scias nenion.

Esence, la Poetiko konsistas je laboro difini kaj karakterizi tragedion kaj aliajn imitartojn. Kun tiuj konsideroj aperas aliaj, malpli disvolvigitaj, pri historio kaj komparo kun poezio (nome artoj ĝenerale), prilingvaj konsideroj kaj aliaj pri "mimezo".

De Animo[redakti | redakti fonton]

Aristotelo en De Animo diris ke la homa animo havas tri partojn: la vegetala animo, kiu nutras kaj kreskas; la sensa animo kiu movas sian korpon kaj sensas; kaj la racia animo kiu pensas. Plantoj havas nur la vegetalan animon; animaloj havas la vegetalan kaj sensan, sed nur homo havas ĉiujn tri animojn.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Antikva romia mozaiko kiu montras Aristotelon. La Rom-Ĝermana Muzeo. Kolonjo, Germanio.

Aristotelo rigardis la teron — kaj ĉion sub la luno — kiel lokon tre difekteman kaj almenaŭ ĥaosan, lokon de ŝanĝo kaj morto, dum la ĉielo estas loko senŝanĝebla, eterna, paca, perfekta. Ĉi tiu mondbildo grave influos la menson de la Okcidento inter 1100 kaj 1600.

Laŭ Aristotelo, la tero estas formita de kvar elementoj: tero, akvo, aero, fajro. Tero estas la plej peza kaj tial altiriĝas al la centro de la universo, al la Tero mem. Akvo estas pli malpeza ol tero, sed pli peza ol la aliaj elementoj, do ĝi lokiĝas inter la tero kaj aero. Simile, aero estas pli malpeza ol akvo, kaj fajro la plej malpeza. La ĉielo — la suno, steloj, ktp — estas farita el kvina elemento neŝanĝebla, kiun li nomis kvintesenco.

Aristotelo ankaŭ verkis pri biologio, logiko, poezio, retoriko, vetero kaj astronomio.

Post morto[redakti | redakti fonton]

Aristotelo kreis multajn verkojn, konataj nur el ampleksa listo de lia verkaro. Laŭ la listo, nur unu el liaj verkoj ne estis perdita. Ekzemple, li verkis dialogojn en la stilo de Platono, sed neniu el ili konserviĝis. Plejparte la verkoj, kiujn oni efektive havas, estas notoj de prelegoj skribitaj de liaj studentoj kaj, en la 1-a jarcento a.K., redaktitaj de Androniko de Rodoso. Aristotelo verkis en la greka, en bona stilo, sed la verkoj kiujn oni havas estas en lingvaĵo kruda kaj skiza.

La peripatetisma skolo estis filozofia cirklo de la Antikva Grekio. Esence, ĝi sekvis la instruojn de sia fondinto Aristotelo. Ĝiaj estas nomitaj peripatetistoj (περιπατητικοί), do promenantoj.

En la 7-a jarcento, la araboj konkeris Egiption kaj trovis la verkojn de Aristotelo. Ili ŝatis la sciencon de Aristotelo, sed lia filozofio defiis islamon. La islamaj filozofoj Aviceno kaj Averoso penis akordigi la filozofion de Aristotelo kun sia religio, sed ilia skolo de falsafismo plejparte fiaskis sintezi Aristotelon kun islamo.

Dume, la Okcidento inter 500 kaj 1100 forgesis Aristotelon, spite al la traduko de Boetio, sed poste retrovis lin en la 12-a jarcento en araba traduko en Hispanio. Tio estis pensobombo por kristanismo, simile al la posta teorio de Darvino. Sed post du jarcentoj, la kristana Eŭropo plejparte sorbis la penson de Aristotelo, precipe per la verkoj de Sankta Tomaso de Akvino, kiu sukcese sintezis la kristanan kaj aristotelan pensarojn forme de tomasismo. Tiu lasta estis formulita filozofie en lia Summa theologica kaj poezie en La Dia komedio de Danto. Per la sintezo, la ideoj de Aristotelo fariĝis la fundamento de la moderna scienco.

Liaj ideoj en fiziko kaj logiko ne estis superitaj ĝis Galilejo kaj Bakono en la 17-a jarcento; en biologio — ĝis Darvino en la 19-a jarcento. Liaj verkoj pri politiko, etiko kaj poezio restas avangardaj.

Konceptoj[redakti | redakti fonton]

Juĝo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Juĝo (filozofio).
Aristotelo laŭ manuskripto de sia Historia naturalis (1457).

La logiko laŭ Aristotelo estas sciobjekto kiu okupiĝas pri propozicioj asertantaj (aŭ deklarantaj) kaj havas kiel objekton la komunan formon de ĉiuj sciencoj, nome la pruva-dedukta procedo aŭ la variaj rezonadaj manieroj kiujn ili utiligas. Rilate tiujn eblas certece determini ĉu ili estas veraj aŭ malveraj utiligante la intuiciajn kapablojn de onia intelekto doni universalan kaj objektivan fundamenton al la silogismoj, nome ĝuste al tiuj logikaj propozicioj esprimitaj deduktforme. Tiamaniere oni alestigas sciencon kiu, laŭ Aristotelo, estas antaŭprepara al ĉiu formo de aparta scio. La frazoj-esprimoj deklarantaj diras ion rilate la realon kaj oni ilin povas kompari kun tiu lasta. Arristotelo klasis du eblajn juĝojn surbaze de du variabloj:

  • la "kvanto" (al kiu referencas la universalaj aŭ partaj juĝoj;
  • la "kvalito" (al kiu referencas tiuj asertaj kaj malasertaj).

El tio devenas kvar eblaj juĝoj:

  1. universalaj asertaj;
  2. universalaj malasertaj;
  3. partaj asertaj;
  4. partaj malasertaj.

Inter tiuj tipoj de juĝo kreiĝas specifaj rilatoj, kiuj dependas de sia formala strukturo. La rilatoj ekzistantaj inter la kvar tipoj de juĝo povas esti:

  1. oponaj rilatoj: la du propozicioj sin ekskludas (se unu estas vera, do la alia estas malvera): sed eblas ke ambaŭ estas malveraj);
  2. suboponaj rilatoj: la du propozicioj povas esti ambaŭ veraj sed ne povas esti ambaŭ malveraj (se mi asertas ke iuj homoj estas blankaj, tio ne ekskludas la eblecon ke iuj homoj estas alikoloraj);
  3. subalternaj rilatoj: la du propozicioj estas ligitaj inter si, nome la parta propozicio estas ligita al tiu universala: la vero de la universala implicas la veron de tiu parta, sed ne veras la kontraŭo (ekzemple, se mi diras ke "ĉiuj homoj estas blankaj", rezultos vera ankaŭ la parta propozicio "iuj homoj estas blankaj"; sed male se mi asertas ke "iuj homoj estas blankaj", ne ĝustas aserti ke "ĉiuj homoj estas blankaj", ĉar ne eblas ke aliaj homoj estas alikoloraj);
  4. kontraŭdiraj rilatoj: la du propozicioj sin reciproke ekskludas, nome unu propozicio rezultos vera kaj la alia malvera. La malvereco de unu el ili implicas la veron de la alia aŭ inverse. Temas pri la principo de nekontraŭdiro.[30]

Korespondismo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Korespondismo.

Oni povas difini korespondismon (aŭ korespondisman teorion de la vero) kiel gnoseologia teorio, en kiu estas subtenate ke la menso reflektas, sen substancaj modifoj, tion kio ekzistas ekstere de ni. Aristotelo povas esti konsiderata la plej grava filozofo de tiu pensmovado, ĉar la homa menso, laŭ tiu greka filozofo, devas, ĉe la fino de la procedo de abstraktado, veni al la kompreno pri la substanco kiel formo, nome pri tio kio determinita realo devas necese esti.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ke tiuj nedisputataj datoj (la unua duono de la Olimpia jaro 384/383 a.K., kaj en 322 tuj antaŭ la morto de Demosteno) estas ĝustaj estis montrita jam de August Boeckh (Kleine Schriften VI 195); por plia diskuto, vidu Felix Jacoby ĉe FGrHist 244 F 38. Ingemar Düring, Aristotle in the Ancient Biographical Tradition, Göteborg, 1957, p. 253.
  2. Cicero, Marcus Tullius (1874) [106–43 BC]. "Book II, chapter XXXVIII, §119". In Reid, James S. The Academica of Cirero. London: Macmillian and company. "veniet flumen orationis aureum fundens Aristoteles", (Google traduko: Aristotle will come pouring forth a golden stream of eloquence)
  3. Bertrand Russell, A History of Western Philosophy (Historio de okcidenta filozofio), Simon & Schuster, 1972.
  4. Barnes, Jonathan (1995). "Life and Work" (Vivo kaj laboro). The Cambridge Companion to Aristotle. Cambridge University Press. p. 16. ISBN 978-0-521-42294-9.
  5. Barnes 1995, p. 9.
  6. Campbell, Michael. Behind the Name: Meaning, Origin and History of the Name "Aristotle". Behind the Name: The Etymology and History of First Names (Malantaŭ la nomo: la etimologio kaj historio de la unuaj nomoj). www.behindthename.com. [1] Alirita la 12an de Aprilo 2017.
  7. McLeisch, Kenneth Cole (1999). Aristotle: The Great Philosophers. Routledge. p. 5. ISBN 0-415-92392-1.
  8. "Biography of Aristotle". Biography.com. [2] Alirita la 12an de Aprilo 2017.
  9. Anagnostopoulos, G., "Aristotle's Life" in A Companion to Aristotle (Blackwell Publishing, 2009), p. 4.
  10. Blits, Kathleen C. (1999-04-15). Aristotle: Form, function, and comparative anatomy (Aristotelo: formo, funkcio kaj kompara anatomio). The Anatomical Record. 257 (2): 58–63. doi:10.1002/(SICI)1097-0185(19990415)257:23.0.CO;2-I. ISSN 1097-0185.[eksa ligilo]
  11. Carnes Lord. Introduction to The Politics by Aristotle (Chicago: University of Chicago Press, 1984).
  12. Bertrand Russell, A History of Western Philosophy, Simon & Schuster, 1972.
  13. Peter Green, Alexander of Macedon, University of California Press Ltd. (Oxford, England) 1991, pp. 58–59
  14. Peter Green
  15. William George Smith, Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology, vol. 3, p. 88 Arkivita la 28an de Junio 2008 ĉe Wayback Machine. [3] Alirita la 13an de Aprilo 2017.
  16. Bertrand Russell.
  17. Peter Green, Alexander of Macedon, University of California Press Ltd. (Oxford, England), 1991, p. 460.
  18. (2013) “Athenian impiety trials: a reappraisal”, Dike (16), p. 72–73. doi:10.13130/1128-8221/4290. 
  19. Jones, W. T.. (1980) The Classical Mind: A History of Western Philosophy. Harcourt Brace Jovanovich, p. 216. ISBN 0-15-538312-4.
  20. Vita Marciana 41, cf. Eliano Varia historica 3.36, Ingemar Düring, Aristotle in the Ancient Biographical Tradition, Göteborg, 1957, T44a-e.
  21. Aristotle's Will, Aufstieg und Niedergang der römischen Welt de Hildegard Temporini, Wolfgang Haase.
  22. Vidu The Politics of Aristotle (La politiko de Aristotelo) tradukita de Ernest Barker, Oxford: Clarendom Press, 1946, p. xxiii, noto 2, kiu referencas al Corpus Inscriptionum Graecarum, vol. xii, fasc. ix, s.v. Eretria.
  23. See Shields, C., "Aristotle's Philosophical Life and Writings" en The Oxford Handbook of Aristotle (Oxford University Press, 2012), paĝoj 3-16. Düring, I., Aristotle in the Ancient Biographical Tradition (Göteborg, 1957) estas kolekto de antikvaj biografioj de Aristotelo.
  24. Politiko I, 2, 1253a
  25. Politiko I, 1, 1252a
  26. E. Berti, Il pensiero politico di Aristotele, Laterza, Roma-Bari 1997, p. 15
  27. E. Berti, Il pensiero politico di Aristotele, Laterza, Roma-Bari 1997, p. 97
  28. Poetiko 1, 1447, 8-10
  29. Estas polemiko inter fakuloj ĉu Aristotelo verkis duan libron prie. Kuriozaĵo estas ke tiu hipoteza libro estas la kerno de la intrigo en la romano Il nome della rosa de Umberto Eco
  30. Baziĝinte sur tiu principo Karl Popper ellaboris la principon de malpruvebleco, laŭ kiu se du propozicioj oponas inter si kaj unu el ili rezultas vera, la alia certe estas malvera.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio (angle)[redakti | redakti fonton]

  • Barnes, Jonathan (1995). "Life and Work". The Cambridge Companion to Aristotle. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-42294-9.
  • Gambra, J. M.; Oriol, M. (2008). Lógica aristotélica. Madrid: Dykinson.
  • Jori, Alberto. (2003). Aristotele, Milano: Bruno Mondadori Editore (Prize 2003 of the "International Academy of the History of Science") ISBN 88-424-9737-1.
  • Lloyd, G. E. R. (1968). Aristotle: The Growth and Structure of his Thought. Cambridge: Cambridge Univ. Pr., ISBN 0-521-09456-9.
  • Maso, Stefano (Eld.), Natali, Carlo (Eld.), Seel, Gerhard (Eld.). (2012) Reading Aristotle: Physics VII.3: What is Alteration? Proceedings of the International ESAP-HYELE Conference, Parmenides Publishing. ISBN 978-1-930972-73-5
  • Parry kaj Hacker, 1991. Aristotelian Logic. State University of New York Press.
  • Owen, G. E. L. (1965c). "The Platonism of Aristotle". Proceedings of the British Academy. 50: 125–150. [Represita en J. Barnes, M. Schofield, kaj R. R. K. Sorabji, eld.(1975). Artikoloj pri Aristotelo Vol 1. Science. London: Duckworth 14–34.]
  • Strauss, Leo (1964). "On Aristotle's Politics", in The City and Man, Chicago; Rand McNally.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.