Saltu al enhavo

Evaldo Pauli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evaldo Pauli
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1925 (1925-02-24)
en Antônio Carlos
Morto 17-an de aŭgusto 2014 (2014-08-17) (89-jaraĝa)
en Florianópolis
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Evaldo PAULI (naskiĝis la 24-a de Februaro 1925 en Antônio Carlos, Brazilo, mortis la 17-an de Aŭgusto 2014 en Florianópolis, Brazilo) estis brazila esperantisto, profesoro kaj honora membro de UEA (2002).[1]

Li diplomitiĝis pri filozofio kaj instruis ĝin dum la tuta vivo. Nun li estas emerita profesoro de la Federacia Universitato de Sankta Katarino, post tridek jaroj da laboro (1955-1985). Li profesoris ankaŭ en UNIVALI - Universitato de "Vale do Itajaí" kaj en AIS - Akademio Internacia de Sciencoj de San Marino. Li estas membro de la Brazila Akademio de Filozofio, Instituto Histórico e Geográfico de Santa Catarina (Historia kaj Geografia Instituto de Sankta Katarino), kaj Academia Catarinense de Letras (Sankta Katarina Beletrisma Akademio). En la Esperanta movado membro de:

Liaj grandaj kontribuoj al la Esperanto-movado estas en la kampo de kulturo kaj tute aparte en filozofio. En Gazetara Komuniko de UEA Nr-o 554 li estis taksita „la plej elstara Esperanto-aganto en la kampo de filozofio dum la lastaj jardekoj“. Li estis fondinto de la fondaĵo Simpozio, kreinto de la Filozofia Enciklopedio, verkinto de lernolibroj kaj de filozofiaj libroj [2] kaj prezidanto de la Filozofia Asocio Tutmonda.[1]

Pri Pri dubo kaj certeco

Citaĵo
 Traktaĵo de universitata profesoro pri la gnozeologia problemo — la demando pri nia konkapablo. 
— Der Esperantist n132 apr.1985

Pri Rekta pensado

Citaĵo
 Studo de universitata profesoro pri la pensado sub la sekcioj «Intelektisma edukado", "Menso bone farita por plibone funkcii", "Plenigo de kapo, ne facila afero".Der Esperantist n132 apr.1985 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Universala Esperanto-Asocio (20-08-2014). FORPASIS EVALDO PAULI (1925-2014) N-ro 554 (2014-08-20). Universala Esperanto-Asocio. Alirita 2014-08-26 .
  2. ekzemple : Mil Jaroj de Kristana Filozofio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]