Kultura Fondaĵo Simpozio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kultura Fondaĵo Simpozio
organizaĵo
vdr
Sidejo de Kultura Fondaĵo Simpozio en Brazilo

Kultura Fondaĵo Simpozio estas institucio fondita en 1959 iniciate de Evaldo Pauli, emerita profesoro de filozofio el Brazilo, naskiĝinta en la ŝtato Santa Catarina, kaj nuntempe loĝanta en la ĉefurbo Florianópolis. La civila registro de la instituicio estis agnoskita de la ŝtata registaro en la 14-a de januaro 1966, laŭ publikigo en la Oficiala Gazeto de Santa Catarina. Laŭ siaj statutoj, ĝi estas "civila societo, memstara, nekomerca, edukeca, kiu celas erudician kulturon, precipe artan kaj filozofian, lingvojn kaj muzikon". La organizaĵo havas bibliotekon taŭgan por la citita celo, por esti konsultata, kun respekto de la libereco de penso, kaj enhavas titolojn en filozofiaj, sciencaj kaj artaj kampoj. Komence, Kultura Fondaĵo Simpozio estis nur eldonejo de libroj. Poste, kiam la statuto estis refarita en 1988, ĝi inkluzivis kulturan agadon ĝenerale, elstarante precipe la Enciklopedio Simpozio, en Interreto, kontrakte kun la Federacia Universitato de Sankta Katarina (UFSC). Ankaŭ elstaras la Filozofia Revuo Simpozio, publikigita en Esperanto ekde 1983.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

(Filmeto) Filozofia Revuo Simpozio

Mil Jaroj de Kristana Filozofio

Filozofiado

Filozofia vortaro

Enciklopedio Simpozio