Mil Jaroj de Kristana Filozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mil Jaroj de Kristana Filozofio
Mil Jaroj de Kristana Filozofio
Mil Jaroj de Kristana Filozofio
Aŭtoro Evaldo Pauli
Eldonjaro 1985
Urbo Florianopolo
Eldoninto Eldonejo Simpozio
Paĝoj 260
vdr

Mil Jaroj de Kristana Filozofio estas 260-paĝa libro de Evaldo Pauli. Ĝi aperis en 1985 ĉe Eldonejo Simpozio el Florianopolo (Brazilo).

Pro tiu ĉi verko la aŭtoro ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 1991.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Jen verko taksenda kiel unu el la plej gravaj eldonaĵoj en Esperanto dum la lasta jardeko, ĉar ĝi rigardas trans la limojn de Esperantujo al vasta publiko de interesiĝontoj en ĉiuj landoj. Ĉiu studento pri okcidenta filozofio, kristana teologio, eklezia historio kaj historio de ideoj je universitata nivelo - sed ankaŭ la inteligenta leganto deziranta informiĝi pri la evoluado de la okcidenta penso aplikita al religio - devas nepre konatiĝi kun tiu fundamenta, preskaŭ enciklopedia verko ampleksanta panoramon de kristana filozofio inter la jaroj 200 kaj 1200.
Evaldo Pauli, profesoro de filozofio en la federacia universitato Sankta Katerina en Florianopolis, jam publikigis diversajn librojn portugallingve. Lastatempe aperis sur Esperantobretoj du epistemologiaj verkoj, Rekta Pensado (1983) kaj Pri Dubo kaj Certeco (1984), en kiuj li prezentas praktikan kaj dinamikan koncepton de filozofio kaj didaktike ellaboras metodon por racia kaj kompleta mensedukado. Tiun ĉi metodon karakterizas racieco kaj logikeco, sed la aŭtoro bone konscias pri la danĝeroj de totalisma raciismo. Tial li kapablas ellabori flekseblan kaj objektivan pensmetodon, kiu konsistigas sanan enkondukon al filozofio. Tiel li montriĝas samtempe filozofo kaj pedagogo, du kvalitoj kiuj nature unuiĝas ĉe la plej eminentaj en ĉiu kategorio. Tiuj kvalitoj ekzempliĝas okulfrafe en lia jena verko.
Kiel filozofo li kritike ekzamenas, t.e. objektive klarigas, la filozofiajn antaŭsupozojn de la kristana teologio. Nek la religia "sperto" - la psika kontakto kun Dio - nek la kredo en si mem interesas la filozofon, kies sola ilo kaj alirvojo al fenomenoj estas la racio : nur la intelektaj implicaĵoj kaj la raciaj procezoj, per kiuj la kredo elvolviĝis. Konsekvence Pauli okupiĝas pri la kristanaj filozofoj, t.e. pri tiuj kristanoj, kiuj provas racie konstrui sian konceptaron kaj sistemon en kongrueco kun la Revelacio kaj la fido. Ne koncernas lin la kristanaj mistikuloj, laŭ kiuj kono kaj scio ne doniĝas nure kaj necese pere de intelekto kaj racio sed ankaŭ per ne-raciaj konsiloj ekster la sfero de la filozofio. Tamen en kelkaj kazoj konfuzo povas estiĝi inter filozofio kaj teologio, kaj pro tio la aŭtoro fojfoje atentigas pri la distingo, kun granda utilo kaj al la teologo kaj al la filozofo.
Kiel pedagogo Pauli admirinde ordigis la grandegan haveblan materialon, kies kompilado postulis ne nur gigantan laboron sed ankaŭ akran klarvidecon kaj konstantan atenton al la fundamentaĵoj de ĉiu ekzamenita verkisto. Pli ol 73 filozofoj-teologoj estas analizitaj en siaj ĉefaj trajtoj kaj karakterizitaj per sia propra problemaro, lokitaj en sia historia kunteksto, rilatigitaj unu al la aliaj por montri, kiel pensofluoj formiĝas, ilustritaj per mallongaj citaĵoj kaj kritike diskutitaj de la aŭtoro. La famaj nomoj - Atenagoro, Origeno, Tertuliano, Aŭgusteno, Boecio k.t.p. - estas reliefigitaj kaj la grandaj fluoj - platonismo, nominalismo, realismo, skolastiko, k.t.p. - same kiel la bazaj konceptoj estas klarigitaj en densaj paragrafoj de altnivela popularigado.
La substanco de la ĉapitroj estas tiel riĉa, ke mallonga indekso de la menciitaj konceptoj estus konsilinda, kaj la bibliografio, bazita sur la greka kaj latina Patrologio de Migne, estus pli facile trarigardebla, se ĝi estus listigita je la fino de la verko kun pli precizaj indikoj. Konkluda sinteza ĉapitro, eĉ konciza, certe plifortigus la impreson, ke la verko konsistigas tuton kaj ke la lasta ĉapitro ne elvaporiĝas en la aeron. Tiu manko tuto ne damaĝas la unuecon de la libro sed atendigas daŭrigon : ni esperu, ke Pauli aŭ same kuraĝa kompetentulo verkos la kontraŭparton ampleksantan la aristotelan fazon de la kristana filozofio ĝis la Reformacio. Eble iu iam diros, kio el ĉio ĉi restas nun en la kristana filozofio.
Konsiderata kiel Esperantaĵo, la interna valoro de la verko grandparte eklipsas la formalajn malperfektaĵojn. Tiuj tamen ekzistas ne nur en la formo de preseraroj, sed ankaŭ la lingvo kelkfoje deflankiĝas de la gramatiko kaj montras embarason pri la Esperantigo de kelkaj personaj nomoj. Tiuj difektetoj ne tro reliefiĝas pro la belaspekta tipografa kaj eldonista tekniko. Tamen ili estas nepre forigendaj, por ke la venontaj volumoj en la projektita Enciklopedio pri Filozofio plene konformiĝu al la normoj de internacia scienca eldonado. 
— januaro 1987, Pierre Janton, Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]